Aldomigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hundoj kaj ŝafoj estis inter la unuaj animaloj aldomigitaj.
Ŝafaro montranta gregeman konduton dum ŝafhunda konkurenco.

Aldomigihejmigi sovaĝajn aŭ naturajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredado kaj uzado fare de homoj. Parolante pri aldomigitaj plantoj (iom metafora uzado de "aldomigo") oni parolas pri ĉiuj plantoj, kiujn homoj uzas kaj sisteme plantas por nutrado, furaĝo, medicino aŭ alia uzado.

Aldomigo estas eltenita mult-generacia rilataro laŭ kiu unu grupo de organismoj ricevas gravajn gradon de influo super la reproduktado kaj zorgado de alia grupo por sekurigi pli antaŭvideblan havigon de rimedoj el tiu dua grupo.[1] Charles Darwin agnoskis la malgrandan nombron de trajtoj kiuj faris aldomigitajn speciojn diferencaj el ties naturaj prauloj. Li estis ankaŭ la unua kiu agnoskis la diferencon inter konscia selekta bredado en kiu homooj rekte selektas por atingo de dezirataj trajtoj, kaj nekonscia selekto kie trajtoj evoluas kiel krom-produkto de natura selekto aŭ el selekto al aliaj trajtoj.[2][3][4] Estas genetika diferenco inter aldomigitaj kaj naturaj populacioj. Estas ankaŭ tia diferenco inter la aldomigaj trajtoj kiuj laŭ esploristoj estis esencaj je la fruaj stadioj de aldomigo, kaj la plibonigaj trajtoj kiuj estis aperintaj ekde la disiĝo inter naturaj kaj aldomigitaj populacioj.[5][6][7] Aldomigaj trajtoj estas ĝenerale fiksitaj ene de ĉiuj aldomigitoj, kaj estis selektitaj dum la komenca epizodo de aldomigo de tiu animalo aŭ planto, dum plibonigaj trajtoj estas nur en proporcio de aldomigitoj, kvankam ili povus esti fiksitaj en individuaj bredadoj aŭ regionaj populacioj.[8][9][10]

La hundo estis la unua aldomigito,[11][12][13] kaj ili setliĝis tra Eŭrazio antaŭ la fino de la fina Pleistoceno, tre antaŭ kultivado kaj antaŭ la aldomigo de aliaj animaloj.[14] La arkeologia kaj genetika informaro sugestas ke longdaŭra dudirekta genfluo inter naturaj kaj aldomigitaj bestoj – inklude azenojn, ĉevalojn, nov- kaj malnov-mondajn kameledojn, kaprojn, ŝafojn, kaj porkojn – estis ofta.[15][16] Pro sia gravo por homoj kaj sia valoro kiel modelo de evoluciaj kaj demografiaj ŝanĝoj, aldomigo estis alloginta sciencistojn el arkeologio, paleontologio, antropologio, botaniko, zoologio, genetiko, kaj la mediscienco.[17]

Difino[redakti | redakti fonton]

Kavo de Lascaux, galerio de taŭroj. Ĉasado estis unu el unuaj paŝoj al bestodresado, kaj al aldomigo.

Aldomigo ne estu konfuzita kun dresado. Dresado estas la kondiĉita kutimara modifo de natur-naskita animalo kiam ties natura evito al homoj estas limigita kaj ĝi toleras la estadon de homoj, sed aldomigo estas la konstanta genetika modifo de bredata stirpo kio kondukas al heredata antaŭdispono al homoj.[18][19][20] Kelkaj animalaj specioj, kaj kelkaj individuoj ene de tiuj specioj, estas pli bonaj kandidatoj por aldomigo ol aliaj ĉar ili montras kelkajn kutimarajn karakterojn: (1) la grando kaj organizado de ties socia strukturo; (2) la kapablo kaj la grado de selekteco en ties elekto de partneroj; (3) la facilo kaj rapido laŭ kiuj la gepatroj zorgas la idojn, kaj la matureco kaj moveblo de idoj naske; (4) la grado de fleksebleco en dieto kaj habitata tolero; kaj (5) reagoj al homoj kaj novaj medioj, inklude flugoreagoj kaj reaktiveco al eksteraj stimuloj.[21][22][23][24]

La komencoj de animala aldomigo konsistis en longdaŭra kun-evolucia procezo kun multaj stadioj laŭlonge de diversaj vojoj.[25] Oni proponis ke estis tri ĉefaj vojoj kiujn plej animalaj aldomigitoj sekvis al aldomigo: (1) kunmanĝantoj, adaptitaj al la homa niĉo (ekz., hundoj, katoj, kortobirdoj, eble porkoj); (2) predataj animaloj serĉataj por manĝo (ekz., ŝafo, kaproj, bovoj, akvobubaloj, gruntbovoj, porkoj, boacoj, lamoj kaj alpakoj); kaj (3) animaloj celataj por helpo kaj nemanĝaj rimedoj (ekz., ĉevaloj, azenoj, kameloj).[26][27][28][29][30][31][32][33][34] La hundo estis la unua aldomigito,[35][36] kaj ĝi setliĝis tra Eŭrazio antaŭ la fino de la fina Pleistoceno, multe antaŭ la kultivado kaj antaŭ la aldomigo de aliaj animaloj.[37] Homoj ne intencis aldomigi animalojn el, aŭ almenaŭ ne imagis aldomigitan animalon rezulte el, ĉu la kunmanĝa ĉu la preda vojoj. En ambaŭ okazoj, homoj iĝis interplektitaj kun tiuj specioj ĉar la rilato inter ili, kaj la homa rolo en ties survivado kaj reproduktado, intensiĝis.[38] Kvankam la direktita vojo iris el kapto al dresado, la aliaj du vojoj ne estas tiom cel-orientataj kaj arkeologiaj registroj sugestas ke ili okazis laŭlonge de multe pli longaj tempokadroj.[39]

Malkiel aliaj aldomigitaj specioj kiuj estis unuarange selektitaj por produkto-rilataj trajtoj, hundoj estis dekomence selektitaj pro siaj kutimoj.[40][41] La arkeologiaj kaj genetikaj informoj sugestas ke long-daŭra dudirekta genfluo inter naturaj kaj aldomigitaj rasoj aŭ specoj – kiaj ĉe azenoj, ĉevaloj, nov- kaj malnov-mondaj kameledoj, kaproj, ŝafoj, kaj porkoj – estis ofta.[42][43] Studo konkludis ke la homfarita selekto por aldomigitaj trajtoj verŝajne kontraŭagadis ĉe homogeneiga efiko sur la genfluo el naturaj aproj al porkoj kaj kreis aldomiginsulojn en la genomo. La sama procezo povas ankaŭ esti aplikata al aliaj aldomigitaj animaloj.[44][45]

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua aldomigo: bovinoj melkataj en antikva Egipto.

Ĉirkaŭ 8000 jarojn a.K. homoj komencis kapti kaj aldomigi sovaĝajn bestojn kun la celo liberiĝi de la plena dependeco de ĉasado. Pli frue okazis nur la aldomigo de la hundo: minimume antaŭ 15000 jaroj, eble, baze de signoj klarigotaj, antaŭ 30 aŭ 40 mil jaroj[46][47][48].

La neolitikaj homoj aldomigis kaprojn, ŝafojn, bovojn, porkojn kaj pli malfrue ankaŭ ĉevalojn. Ĉevaloj tiam ekservis kiel ŝargobestoj, bovoj kiel tirbestoj. Kaproj kaj ŝafoj liveris precipe lakton, bovoj kaj porkoj viandon. Hundoj kaj ankaŭ katoj (ekzemple gepardojleopardoj) estis dresitaj kiel ĉashelpantoj.

En pli malfruaj epokoj aldoniĝis bestoj por hobio kaj sciencaj eksperimentoj.

Laŭ specioj[redakti | redakti fonton]

Holstein Frisa, la hegemonia raso en industriigita laktoproduktado nuntempa.
Ŝafoj en Patagonio, Argentino.
Kaproj uzataj por natura kontrolado de fiherboj.
Unuaj aldomigoj laŭspece (ĝis 1000 a.K.)
Speco Proksimuma dato Regiono
Hundo 15000 a.K. Eŭrazio
Kapro 10000 a.K. Irano
Ŝafo 8000 a.K. Mezoriento
Bovo 8000 a.K. Mezoriento, Hindio
Porko 7000 a.K. Ĉinio
Kato 7000 a.K. Orienta Mediteraneo
Koko 6000 a.K. Sudorienta Azio
Azeno 5000 a.K. Nordafriko
Ĉevalo 4500 a.K. Kazaĥio
Bubalo 4000 a.K. Ĉinio
Abelo 4000 a.K. Sudorienta Azio
Lamo 3500 a.K. Peruo
Alpako 3500 a.K. Peruo
Silkraŭpo 3000 a.K. Ĉinio
Kolombo 3000 a.K. Egiptio
Kamelo 2500 a.K. Centra Azio
Dromedaro 2500 a.K. Arabio
Gruntbovo 2500 a.K. Tibeto
Ansero 1500 a.K. Eŭropo, Ĉinio
Boaco 1000 a.K. Siberio

Bovoj[redakti | redakti fonton]

La sovaĝaj prauloj de la bovoj estis la uroj. La domigo de la eŭropa bovo datiĝas jam antaŭ la 9-a jarmilo antaŭ Kristo. La zebuoj estis domigitaj sendepende de alia formo de azia uro jam pli frue.[49]

Pro la domigo la bovo kompare al la origina uro anotomie videble transformiĝis. La bredistoj selektis la bestidojn ne nur laŭ la karaktero, sed samtempe laŭ la produktado. La sekvo de tio estis, ke la korpo de la bovoj fariĝis pli longa kaj masa, la gamboj pli mallongaj kaj la mamoj grandiĝis.

Ek de la 15-a jarcento eŭropaj setlistoj disvastigis la eŭropan bovon iom post iom al ĉiuj partoj de la mondo. Nuntempe la ŝtato kun la plej granda kvanto da bovoj estas Barato, kie vivas proksimume 226 bestoj, sekvas Brazilo kun proksimume 200 milionoj da bovoj, la brazilaj bovoj ĉefe estas buĉobovoj por viandoproduktado. En Ĉinujo vivas 108 milionoj kaj en Usono 96 milionoj da bovoj. Entute surtere vivas proksumume 1500 milionoj da bovoj, kies biologia maso estas la duoblo de la biologia maso de la homaro.

Ŝafoj[redakti | redakti fonton]

Kapo de aldomigita ŝafo inter longa herbaro.

Aldomigitaj ŝafoj estas relative malgrandaj remaĉuloj, kutime kun krispa hararo nomita lano kaj ofte kun kornoj formante flankan spiralon. Aldomigita ŝafo diferencas el siaj naturaj parencoj kaj prauloj je kelkaj aspektoj, kaj iĝis unike neoteniaj, tio estas junaspektaj, kiel rezulto de selekta bredado fare de homoj.[50][51] Kelkaj primitivaj rasoj de ŝafoj retenas kelkajn el la karakteroj de ties naturaj kuzoj, kiaj la mallongajn vostojn. Depende de la raso, aldomigitaj ŝafoj povas ne havi kornojn (i.e. senkornaj), aŭ havi kornojn en ambaŭ seksoj, aŭ nur en maskloj. Plej kornaj rasoj havas ununuran paron, sed kelkaj rasoj povas havi kelkajn.[52]

Alia unika trajto de aldomigitaj ŝafoj kompare kun naturaj similuloj estas ties ampleksa variado en koloroj. Naturaj ŝafoj havas tre grandan varion de brunaj nuancoj, kaj variado ene de la specio estas tre limigita. Koloroj de aldomigitaj ŝafoj gamas el pure blanka al malhela ĉokoladbruna kaj eĉ punkteca aŭ makuleca.[53][54] Selektado por facile tinktureblaj blankaj lanaĵoj ekas frue en ŝafa aldomigo, kaj ĉar blanka lano estas dominanta trajto ĝi etendiĝis rapide. Tamen, koloraj ŝafoj aperas en multaj modernaj rasoj, kaj povas eĉ aperi kiel recesiva trajto ĉe blankaj aroj.[53][54] Dum blanka lano estas dezirebla por grandaj komercaj merkatoj, estas niĉomerkato por koloraj lanaĵoj, ĉefe por ŝpinado.[55] La naturo de la lanaĵo ege varias inter la rasoj, el densa kaj tre krispa, al longa kaj hareca. Estas variado de lanaj tipo kaj kvalito eĉ inter membroj de la sama aro, tiele lanklasado estas ero de la komerca procezado de la fibro.

Porkoj[redakti | redakti fonton]

Spermo-kolektado por artefarita fekundigo.

Arkeologia pruvaro indikas ke porkoj estis malsovaĝigitaj de apro jam en jaroj 13,000-12,700 a.K. en la Proksima Oriento en la Tigrisa Baseno[56] estantaj administritaj en natura medio laŭ maniero simila al la maniero kiel ili estas administritaj fare de iuj nuntempaj novgvineanoj.[57] Restaĵoj de porkoj estis datitaj al pli frue ol 11,400 a.K. en Kipro. Tiuj bestoj devis deveni el la kontinento, kio indikas malsovaĝigon faritan en la apuda kontinento ĉirkaŭ tiam.[58] Okazis ankaŭ aparta malsovaĝigo en Ĉinio kiu okazis antaŭ proksimume 8000 jaroj.[59][60]

DNA indico de subfosiliaj restaĵoj de dentoj kaj makzeloj de neolitikaj porkoj montras ke la unuaj porkoj en Eŭropo estis alportitaj de la Proksima Oriento. Tio stimulis la malsovaĝigon de loka eŭropa apro rezultiganta trian malsovaĝigan okazaĵon en kiu la genoj de Proksima Oriento formortis en eŭropaj porkoj. Modernaj malsovaĵigitaj porkoj implikis kompleksajn interŝanĝojn, kun eŭropa malsovaĝigantaj linioj estantaj eksportitaj en victurno al la praa Proksima Oriento.[61][62] Historiaj registroj indikas ke aziaj porkoj estis prezentitaj en Eŭropon dum la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj.

Varmo al porkidoj en porko-bredejo.

La fleksebla naturo kaj ĉiovora dieto de la apro permesis al fruaj homoj malsovaĝigi ĝin volonte. Porkoj estis plejparte uzitaj por manĝaĵo, sed fruaj civilizoj ankaŭ uzis la felojn de la porkoj por ŝildoj, ostojn por iloj kaj armiloj, kaj haregojn por brosoj.[63] En Hindio, porkoj estis malsovaĝigitaj por longa tempo, plejparte en Goao kaj kelkaj kamparaj lokoj, por porknecesejoj. Kvankam ekologie logikaj same kiel ekonomiaj, porknecesejoj malkreskas en populareco kiam uzo de ekskrementaj cisternoj kaj kloakaj sistemoj pliiĝas en kamparaj lokoj.

Porkoj estis alportitaj al sudorienta Nordameriko el Eŭropo fare de de Soto kaj aliaj fruaj hispanaj esploristoj. Eskapintaj porkoj iĝis sovaĝaj kaj kaŭzis grandan damaĝon al indianoj kiuj havis neniun malsovaĵigitan brutaron.[64] Porkoj fariĝis sovaĝaj en multaj aliaj mondopartoj (ekz. Nov-Zelando kaj norda Kvinslando) kaj kaŭzis grandan medipoluon.[65][66] Sovaĝaj hibridoj de la eŭropa apro kun la porko ankaŭ estas tre interrompaj al kaj medio kaj agrikulturo (inter la 100 plej damaĝaj bestospecioj), precipe en sudorienta Sudameriko de Urugvajo ĝis Suda Mato-Groso de Brazilo (Centra-Okcidenta Regiono), kaj San-Paŭlo (ŝtato) (Sudorienta Regiono), kie ili estas konataj kiel javaporcos (de javali kaj porco, tio estas "apro-porkoj").[67][68][69][70][71]

Kun proksimume unu milo da milionoj da individuoj vivantaj en iu tempo, la malsovaĵigita porko estas unu el la plej multnombraj mamuloj sur la planedo.[72][73]

Kortobirdoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj specoj de kortobirdoj.

Kortobirdo estas kategorio de enhejmigitaj birdoj tenataj kaj bredataj de homoj cele kolekti ties ovoj, aŭ mortigi ilin por ties viando kaj/aŭ plumoj. Tiuj plej tipe estas membroj de la superordo de Galloanserae, ĉefe de la ordo de Kokoformaj (kiu inkludas kokojn, koturnojn kaj meleagrojn) kaj de la familio de Anasedoj (en la ordo de Anseroformaj), komune konataj kiel "Akvobirdoj" (ekz. hejmigitaj anasoj kaj hejmigitaj anseroj). Kortobirdaro inkludas ankaŭ aliajn birdojn kiuj estas mortigataj pro ties viando, kiaj kolombojturtoj aŭ birdoj konsiderataj ĉasbirdoj, kiel fazanoj.

Meleagroj[redakti | redakti fonton]

Meleagroj.

La moderna hejma meleagro devenas el unu el la ses subspecioj de komuna meleagro, nome Meleagris gallopavo gallopavo,[74] el kiu antikvaj mezamerikanoj enhejmigis ekzemplerojn. La Aztekoj uzis la meleagron kial gravan fonton de proteinoj (viando kaj ovoj), kaj ankaŭ uzis ties plumojn multe por ornamaj celoj, kaj same faris aliaj civilizacioj de Mezameriko. Meleagro estis asocia kun ties trompista dio Tezkatlipoko,[75] eble pro sia humura kutimaro.

Hejmaj meleagroj estis alportitaj al Eŭropo fare de hispanoj, kiuj estis trovintaj ilin kiel ŝatatan hejmigitan animalon inter aztekoj kaj aliaj mezamerikaj popoloj. Post ĝia enmeto en Eŭropon oni disvolvis multajn distingeblajn bredatajn rasojn (ekz. la Spanish Black (Hispana nigrulo), Royal Palm ktp.). Komence de la 20a jarcento, oni faris multajn progresojn en bredado de meleagroj, rezultajn en variaĵoj kiaj la Beltsville Small White. La meleagro estas tre utila birdo por ekstensiva bredado, ĉar ĝi voras insektojn.

Abeloj[redakti | redakti fonton]

Mielo-serĉanto prezentita en malnovaj prahomaj pentraĵoj de antaŭ 8000 jaroj proksime al Valencio (Hispanio).

Abelbredado estas la bredado de abeloj fare de homoj. Precipe abelbredado estas por preni de abeloj mielon kaj abelan vakson. Ĝi ofte ankaŭ celas poleni plantojn por pligrandigi rikoltojn. Por abelbredado la abelistoj konstruas specialajn abelujojn kie la abeloj loĝas. La laborabeloj serĉas nektaron en floroj ĉirkaŭ la abelujo kaj portas ĝin al la abelujo kie ili konservas ĝin en sesedraj ĉeloj faritaj el vakso. En moderna abelkesto la abelisto aranĝas forpreneblajn kadrojn. La laborabeloj konstruas ĉelojn en ili kaj enmetas mielon en la ĉelojn. Abelonutraj plantoj havas grandan signifon por la abelbredado.

Ŝanĝiĝo per aldomigo[redakti | redakti fonton]

La aldomigo sekvigas aron da ŝanĝigoj kompare kun libere vivantaj bestoj:

  • malpliiĝo de la cerbovolumeno
  • ŝanĝiĝo / perdo de kelkaj kondut-manieroj
  • reduktiĝo de la dentaro
  • ~ de la felo
  • ~ de la digesta ĉeno

Kelkaj biologoj parolas pri "dombestiĝo" de la homo, kiu ankaŭ montras tiujn ĉi fenomenojn (krom espereble la unuan).

Komparu kun[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zeder MA (2015). "Core questions in domestication Research". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 112 (11): 3191–8. doi:10.1073/pnas.1501711112. PMC 4371924. PMID 25713127.
  2. Darwin, Charles (1868). The Variation of Animals and Plants under Domestication. London: John Murray. OCLC 156100686.
  3. Jared Diamond (1997). Guns, Germs, and Steel. Chatto and Windus London. ISBN 978-0-09-930278-0.
  4. Larson, G.; Piperno, D. R.; Allaby, R. G.; Purugganan, M. D.; Andersson, L.; Arroyo-Kalin, M.; Barton, L.; Climer Vigueira, C.; Denham, T.; Dobney, K.; Doust, A. N.; Gepts, P.; Gilbert, M. T. P.; Gremillion, K. J.; Lucas, L.; Lukens, L.; Marshall, F. B.; Olsen, K. M.; Pires, J. C.; Richerson, P. J.; Rubio De Casas, R.; Sanjur, O. I.; Thomas, M. G.; Fuller, D. Q. (2014). "Current perspectives and the future of domestication studies". Proceedings of the National Academy of Sciences 111 (17): 6139–6146. doi:10.1073/pnas.1323964111.
  5. Olsen KM, Wendel JF. 2013. A bountiful harvest: genomic insights into crop domestication phenotypes. Annu. Rev. Plant Biol. 64:47–70
  6. Doust, A. N.; Lukens, L.; Olsen, K. M.; Mauro-Herrera, M.; Meyer, A.; Rogers, K. (2014). "Beyond the single gene: How epistasis and gene-by-environment effects influence crop domestication". Proceedings of the National Academy of Sciences 111 (17): 6178–6183. doi:10.1073/pnas.1308940110.
  7. Larson, G (2014). "The Evolution of Animal Domestication" (PDF). Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics 45: 115–36. doi:10.1146/annurev-ecolsys-110512-135813.
  8. Doust, A. N.; Lukens, L.; Olsen, K. M.; Mauro-Herrera, M.; Meyer, A.; Rogers, K. (2014)
  9. Larson, G (2014)
  10. Meyer, Rachel S.; Purugganan, Michael D. (2013). "Evolution of crop species: Genetics of domestication and diversification". Nature Reviews Genetics 14 (12): 840–52. doi:10.1038/nrg3605. PMID 24240513.
  11. Domestication. Encyclopaedia Britannica (2016). Alirita 26a de Majo, 2016.
  12. Larson G (2012). "Rethinking dog domestication by integrating genetics, archeology, and biogeography" (PDF). Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 109 (23): 8878–83. doi:10.1073/pnas.1203005109. PMC 3384140. PMID 22615366.
  13. Perri, Angela (2016). "A wolf in dog's clothing: Initial dog domestication and Pleistocene wolf variation". Journal of Archaeological Science 68: 1. doi:10.1016/j.jas.2016.02.003.
  14. Larson, G (2012)
  15. Larson, G (2014)
  16. Marshall, F. (2013). "Evaluating the roles of directed breeding and gene flow in animal domestication". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 111 (17): 6153–8. doi:10.1073/pnas.1312984110. PMC 4035985. PMID 24753599.
  17. Larson, G (2013). "A population genetics view of animal domestication" (PDF). [1] Alirita la 15an de Junio 2016.
  18. Price, E (2008). Principles and applications of domestic animal behavior: an introductory text. Cambridge University Press. ISBN 9781780640556. Alirita 2016-01-21.
  19. Driscoll, C. A.; MacDonald, D. W.; O'Brien, S. J. (2009). "From wild animals to domestic pets, an evolutionary view of domestication". Proceedings of the National Academy of Sciences 106: 9971–9978. doi:10.1073/pnas.0901586106.
  20. Diamond, J (2012). "1". In Gepts, P. Biodiversity in Agriculture: Domestication, Evolution, and Sustainability. Cambridge University Press. p. 13.
  21. Zeder MA (2012). "The domestication of animals". Journal of Anthropological Research 68 (2): 161–190. doi:10.3998/jar.0521004.0068.201.
  22. Hale, E. B. 1969. “Domestication and the evolution of behavior,” in The behavior of domestic animals, second edition. Edited by E. S. E. Hafez, pp. 22–42. London: Bailliere, Tindall, and Cassell
  23. Price, Edward O (1984). "Behavioral aspects of animal domestication". Quarterly Review of Biology 59: 1–32. doi:10.1086/413673. JSTOR 2827868.
  24. Price, Edward O. 2002. Animal domestication and behavior. Wallingford, UK: CABI Publishing ([2] Alirita la 14an de Junio 2016.)
  25. Larson, G (2014)
  26. Larson, G (2014)
  27. Marshall, F. (2013). "Evaluating the roles of directed breeding and gene flow in animal domestication". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 111 (17): 6153–8. doi:10.1073/pnas.1312984110. PMC 4035985. PMID 24753599.
  28. Zeder MA (2012). "The domestication of animals". Journal of Anthropological Research 68 (2): 161–190. doi:10.3998/jar.0521004.0068.201.
  29. Frantz, L (2015). "The Evolution of Suidae". Annual Review of Animal Biosciences 4: 61–85. doi:10.1146/annurev-animal-021815-111155. PMID 26526544.
  30. Blaustein, R. (2015). "Unraveling the Mysteries of Animal Domestication:Whole-genome sequencing challenges old assumptions". BioScience (Bioscience, Oxford University Press) 65 (1): 7–13. doi:10.1093/biosci/biu201.
  31. Telechea, F. (2015). "Domestication and genetics". In Pontaroti, P. Evolutionary Biology: Biodiversification from Genotype to Phenotype. Springer. p. 397.
  32. Telechea, F. (2015). "Domestication and genetics". In Pontaroti, P. Evolutionary Biology: Biodiversification from Genotype to Phenotype. Springer. p. 397.
  33. Paul Gepts, ed. (2012). "9". Biodiversity in Agriculture: Domestication, Evolution, and Sustainability. Cambridge University Press. pp. p227–259.
  34. Pierre Pontarotti, ed. (2015). "20". Evolutionary Biology: Biodiversification from Genotype to Phenotype. Springer International. p. 397.
  35. Larson, G (2014)
  36. Perri, Angela (2016)
  37. Larson, G (2012)
  38. Larson, G (2014)
  39. Larson, G (2013)
  40. Serpell J, Duffy D. Dog Breeds and Their Behavior. In: Domestic Dog Cognition and Behavior. Berlin, Heidelberg: Springer; 2014
  41. Cagan, Alex; Blass, Torsten (2016). "Identification of genomic variants putatively targeted by selection during dog domestication". BMC Evolutionary Biology 16. doi:10.1186/s12862-015-0579-7.
  42. Larson, G (2014)
  43. Marshall (2014)
  44. Frantz, L (2015). "Evidence of long-term gene flow and selection during domestication from analyses of Eurasian wild and domestic pig genomes". Nature Genetics 47 (10): 1141–8. doi:10.1038/ng.3394. PMID 26323058.
  45. Pennisi, E (2015). "The taming of the pig took some wild turns". Science. doi:10.1126/science.aad1692.
  46. N.D.Ovodov +al. - A 33,000-Year-Old Incipient Dog from the Altai Mountains of Siberia: Evidence of the Earliest Domestication Disrupted by the Last Glacial Maximum in Plos One, 2011 angle. Ankaŭ: 33.000 Jahre alter Hundeschädel zeigt frühe Domestizierung germane
  47. M.Germonpré, M.V.Sablin +al. - Fossil dogs and wolves from Palaeolithic sites in Belgium, the Ukraine and Russia: osteometry, ancient DNA and stable isotopes in Journal of Archaeological Science, vol. 36 (2009) angle
  48. Apud la Groto Chauvet en Francio oni malkovris spurojn de prahistoria infano, vivinta antaŭ 26 mil jaroj, kaj apudajn spurojn de lupohundo. Legu: M. A. Garcia - La piste de pas humains de la grotte Chauvet à Vallon-Pont-d'Arc / Human Footprints in the Chauvet Cave france/angle
  49. Heinz Mielke: Zur Kulturgeschichte der Kuh (Pri la kulturhistorio de la bovino), retejo de la Universitato Leipzig (konsultita 2015-01-14)
  50. Budiansky, pp. 97–98.
  51. Budianksy, pp. 100–01.
  52. Ensminger, Dr. M.E.; Dr. R.O. Parker (1986). Sheep and Goat Science, Kvina eldono. Danville, Illinois: The Interstate Printers and Publishers Inc. ISBN 0-8134-2464-X.
  53. 53,0 53,1 Natural Colored Sheep. Rare Breeds Watchlist. Rocky Mountain Natural Colored Sheep Breeders Association (Januaro 2007). Alirita 2008-01-05.
  54. 54,0 54,1 An introduction to coloured sheep. British Coloured Sheep Breeders Association. Alirita 2008-01-05.
  55. Weaver, Sue (2005). Sheep: small-scale sheep keeping for pleasure and profit. 3 Burroughs Irvine, CA 92618: Hobby Farm Press, an imprint of BowTie Press, a division of BowTie Inc. ISBN 1-931993-49-1.
  56. Sarah M. Nelson, Ancestors for the Pigs. Pigs in prehistory. (1998)
  57. Rosenberg M, Nesbitt R, Redding RW, Peasnall BL (1998). Hallan Çemi, pig husbandry, and post-Pleistocene adaptations along the Taurus-Zagros Arc (Turkey). Paleorient, 24(1):25–41.
  58. (2009) “Pre-Neolithic wild boar management and introduction to Cyprus more than 11,400 years ago”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (38), p. 16135–8. doi:10.1073/pnas.0905015106. 
  59. (2000) “The origin of the domestic pig: independent domestication and subsequent introgression”, Genetics 154 (4), p. 1785–91. 
  60. History of domestication, Jean-Denis Vigne, Anne Tresset kaj Jean-Pierre Digard, 3a de julio, 2012, http://www2.mnhn.fr/archeozoo-archeobota/IMG/pdf/Cucchi_ChinaPig_JAS_Online.pdf
  61. BBC News, "Pig DNA reveals farming history" 4 September 2007. The report concerns an article in the journal PNAS
  62. (2007) “Ancient DNA, pig domestication, and the spread of the Neolithic into Europe”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 104 (39), p. 15276–81. doi:10.1073/pnas.0703411104. 
  63. Oral Care.
  64. II.G.13. – Hogs.
  65. Alien Species Threaten Hawaii's Environment.
  66. Introduced Birds and Mammals in New Zealand and Their Effect on the Environment.
  67. Authorization for the slaughter of the 'javaporco' reassures farmers in Assis, SP en portugala
  68. IBAMA authorizes capture and slaughter of 'javaporcos' – Folha do Sul Gaúcho en portugala
  69. 'Javaporco' gives damage and scares farmers in Maracaí, SP – O Grito do Bicho en portugala
  70. MS Rural – farmers are authorized to make populational control of exotic species, such as the European boar en portugala
  71. Status and Distribution of wild boar in Rio Grande do Sul, Southern Brazil (2009).
  72. Production, Supply and Distribution Online Query, United States Department of Agriculture, Foreign Agricultural Service
  73. Swine Summary Selected Countries, United States Department of Agriculture, Foreign Agricultural Service, (total number is Production (Pig Crop) plus Total Beginning Stocks
  74. C. Michael Hogan. 2008. Wild turkey: Meleagris gallopavo, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg
  75. Ancient North & Central American History of the Wild Turkey. Wildturkeyzone.com. Alirita 2007-12-21.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Darwin, Charles. The Variation of Animals and Plants under Domestication, 1868.
  • Diamond, Jared. Guns, germs and steel. A short history of everybody for the last 13,000 years, 1997.
  • Halcrow, S. E.; Harris, N. J.; Tayles, N.; Ikehara-Quebral, R.; Pietrusewsky, M. (2013). "From the mouths of babes: Dental caries in infants and children and the intensification of agriculture in mainland Southeast Asia". Am. J. Phys. Anthropol. 150 (3): 409–420. doi:10.1002/ajpa.22215. PMID 23359102.
  • Hayden, B (2003). "Were lŭury foods the first domesticates? Ethnoarchaeological perspectives from Southeast Asia". World Archaeology 34 (3): 458–469. doi:10.1080/0043824021000026459a.
  • Marciniak, Arkadiusz (2005). Placing Animals in the Neolithic: Social Zooarchaeology of Prehistoric Farming Communities. London: UCL Press. ISBN 1844720926.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Domestication en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.