Saltu al enhavo

Uro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun eŭropa bizono.

Pri la aliaj signifoj de URO rigardu en URO.


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Uro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bovo Bos
Specio: B. primigenius
Bos primigenius
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Subspecioj

Bos primigenius primigenius
  (Bojanus, 1827)
Bos primigenius namadicus
  (Falconer, 1859)
Bos primigenius mauretanicus
  (Thomas, 1881)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Uro (Bos taurus primigenius) estis sovaĝa formo de palearkta bovo. Uroj formortis en la jaro 1627 en Pollando.
La vorto venas de la latine vorto urus[1], kiu estis origine transprenita de ĝermana lingvo (malnovaltgermane estis ūr kaj malnovnordlande úr).
Laŭ novaj genetikaj esploroj (DNA-analizoj de mitokondrioj) la praavoj de la malsovaĝaj bovoj apartenis al okcidentazia subspecio de uro [2][3] – nur la hinda zebuo eble havas alian originon [4].

Skeleto de uro

La uro estis konsiderinde pli granda ol la hodiaŭaj bovoj. Krome ekzistis sufiĉe granda seksa duformismo. Laŭ novaj taksaĵoj la grando de la maskloj variis de 1,60 ĝis 1,80 metroj, dum tiu de la femaloj estis ĉirkaŭ 1,50 metroj. [5] Kelkaj aŭtoroj tamen restas je taksaĵoj ĝis pli ol 2 metroj por la maskloj [6]. Tiun necertecon kaŭzas la fakto, ke la nombro de trovitaj skeletoj estas sufiĉe malgranda. Dum oni trovis multajn unuopajn ostojn, la nombro de pli-malpli kompletaj skeletoj estis ĝis la jaro 2002 nur 15 [7].
Kelkaj aŭtoroj supozas, ke la grando variis laŭ la tempo: La plej grandaj – ĝis 2 metroj – vivis laŭ ili pli frue, dum en postaj epokoj ili estis malpli grandaj.

La maso povis atingi 800 ĝis 1 000 kg.

La kornoj estis kurbigitaj antaŭen en formo de liro kaj formis kun la frunto angulon de ĉirkaŭ 60°. La pintoj kelkfoje iomete supreniris [8]. La preciza formo povis iomete varii inter la individuoj. La longo de la kornoj povis atingi 107 cm ĉe la maskloj [9], dum ĉe la femaloj nur 70 cm [5].

La dorso estis rektlinia, kaj la kruroj estis proporcie iomete pli longaj ol ĉe la hodiaŭaj bovoj.

La felo de la uroj vivantaj en norda kaj meza Eŭropo estis ĉe la femaloj malhele ruĝbruna kun ruĝbruna dorsostrio, dum ĉe la maskloj multe pli malhela, ofte preskaŭ nigra, kun dorsostrio grizblanka. Ĉe la rasoj el la suda Eŭropo la maskloj estis hel- ĝis grizbrunaj, en norda Afriko ruĝbrunaj kun hela selo.

La mamoj de la femaloj estis malgrandaj kaj apenaŭ videblaj.

Vivmaniero

[redakti | redakti fonton]
Atako de lupoj kontraŭ uro

La uro vivis en ne tro densaj arbaroj kaj en arbar-stepoj [5]. Ili estis tag-aktivaj kaj paŝtis sin precipe per greso, krome ankaŭ per aliaj herboj, folioj, branĉoj kaj glanoj. Sammaniere nutras sin hodiaŭ bovoj lasitaj en la naturo [10]. La uraj gregoj estis malgrandaj kaj konsistis el unu masklo, kelkaj inoj kaj ties idoj. La maskloj vehemente batalis inter si pri la rajto gvidi gregon.

Dum vintro la inoj kun siaj idoj formis vagantajn gregojn, dum la maskloj okupis po proprajn teritoriojn, kiujn ili defendis kontraŭ aliaj.

Laŭ la megaherbvorul-teorio la uro estis unu de la megaherbvoruloj, pro kies influo la laŭnatura pejzaĝo en meza Eŭropo ne estis tute kovrita de arbaroj, sed konsistis grandparte el mozaiko el arbaretoj kaj herbejoj.

Dum la holoceno ili estis ĉasataj de leonoj (Panthera leo), tigroj (Panthera tigris) kaj lupoj (Canis lupus) [11]. En Eŭropo iliaj ĉefaj preduloj estis lupoj, en la balkanaj regionoj krome leonoj [5].

Ankaŭ la homo ĉasis la uron, kun ĉiam pligrandiĝanta intenseco, ĝis la fina ekstermado.

Origina arealo de la uro

La uro aperis unue en Hindio antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj [12]. De tie ĝi disvastiĝis al Mezoriento kaj aliaj partoj de Azio. Eŭropon ĝi atingis antaŭ ĉirkaŭ 250 000 jaroj [13], laŭ alia opinio eĉ jam antaŭ 750 000 jaroj[14].

Multaj sciencistoj distingas tri subspeciojn, vivintajn vaste dise tra la malnova mondo. Ili estas:

  • la uro de Eŭropo kaj Mezoriento (Bos primigenius primigenius) ;
  • la uro azia aŭ hinda (Bos primigenius namadicus ;
  • la uro nordafrika (Bos primigenius africanus = Bos primigenius opisthonomous = Bos primigenius mauretanicus)[15] ». (vidu la apudan mapon).

Ankaŭ ekzistis malbone konataj regionaj formoj, kaj eble eĉ ne deskriptitaj pluaj subspecioj. La uro de Sicilio ekzemple estis je 20 % malpli granda ol tiu sur la kontinento.

Malnovŝtonaĝa desegnaĵo de du uroj inter aliaj bestoj en la groto Lascaux.

La uro estis tre ofte reprezentita en prahomaj pentraĵoj de la malfrua malnovŝtona epoko, i. a. en la groto Lascaux.

En norda Afriko, Azio kaj la mediteranea regiono ĝi estis ekstermita relative frue, nur en meza Eŭropo ĝi vivis tra la mezepoko ĝis la frua moderna epoko.

Rebredado

[redakti | redakti fonton]

En la 1920-aj jaroj du direktoroj de bestĝardenoj – Heinz Heck en Munkeno kaj Lutz Heck en la zoologia ĝardeno de Berlino – provis per rebredado krei bovan rason, kiu similas al la ekstermita uro. La rezulto de la rebredado, nomita hek-bovo aŭ nov-uro, jam tre similas al la uro – almenaŭ laŭ la ekstera aspekto, estas tamen ankoraŭ malpli granda.
Hodiaŭ hek-bovoj vivas en diversaj naturparkoj. Plej fama pro siaj libere vivantaj hek-bovoj estas la naturrezervejo Oostvaardersplassen (Nederlando),kie ili servas kiel ekologia ekvivalento de la ekstermita uro.

La vorton uro kelkfoje en esperantlingvaj vortaroj oni malĝuste uzas por nomi eŭropan bizonon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. jam en G. J. Caesar, De Bello Gallico, VI, 281.
  2. Domestikation des Rindes. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2009-12-19.
  3. Alle Rinderrassen stammen aus dem Nahen Osten. Arkivita el la originalo je 2009-12-25. Alirita 2009-12-19.
  4. D. E. MacHugh, M. D. Shriver, R. T. Loftus, P. Cunningham and D. G. Bradley : Microsatellite DNA Variation and the Evolution, Domestication and Phylogeography of Taurine and Zebu Cattle (Bos taurus and Bos indicus) Genetics, Vol 146, 1071-1086, Copyright © 1997 online abstract
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 T. van Vuure, « History, morphology and ecology of the aurochs (Bos primigenius) », 2002, PDF Arkivigite je 2011-08-29 per la retarkivo Wayback Machine k the extinction web site Arkivigite je 2009-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Guintard, en 1999 : « On the size of the ure-ox or aurochs », dans G.-C. Weniger, Archäologie und Biologie des Auerochsen: 7-21, Neanderthal Museum, Mettmann.
  7. Laŭ Van Vuure, en 2002.
  8. Laŭ Von Leithner, en 1927.
  9. laŭ Stone, en 1961.
  10. Groot Bruinderink, Van Wieren, Hazebroek, Den Boer, Maaskamp, Lamers, Slim et De Jong, 1997 : « De ecologie van hoefdieren », dans Hoefdieren in het boslandschap: 31 - 69. Backhuys Publishers, Leiden.
  11. Von Lengerken, en 1955.
  12. « Aurochs » en Dictionnaire de la Préhistoire, Paris, Presses Universitaires de France, 1988
  13. laŭ Paleontologisk Museum Arkivigite je 2006-09-26 per la retarkivo Wayback Machine de la universitato de Oslo.
  14. E. Crégut-Bonnoure et Cl. Guérin (1996), « Famille des Bovidés », Les grands mammifères plio-pléistocènes d'Europe, Masson, coll. Préhistoire.
  15. Margret Bunzel-Drüke, « Ecological substitutes for Wild horse and Aurochs », WWF Large Herbivore Initiative, 2001, PDF.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Heymanowski, K. 1983 : Les derniers aurochs dans le monde et la protection de l'espèce. Revue forestière française, XXXV (35), 6, 473–478. france