Saltu al enhavo

Paleolitiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Paleolitiko, ankaŭ nomita praŝtonepoko (el la greka: παλαιός paleos=pra kaj λίθος lithos=ŝtono; 'praa ŝtonepoko'), estas la periodo kiu komenciĝas antaŭ pli ol 2,4 milionoj da jaroj, kiam homoj verkis unuajn ilojn el ĉizita ŝtono, ĝis la komenco de agrikulturo, ĉirkaŭ antaŭ 20 mil jaroj, kiam homoj ankaŭ komencis uzi iloj faritaj el politaj ŝtonoj.

Iloj el metalo ankoraŭ ne estis fabrikitaj dum la paleolitiko. La krudmaterialoj estis ŝtono, ligno kaj poste ostoj kaj konkoj.

La nocio "paleolitiko" estas uzebla nur en Afrika-Mediteranea kunteksto, en ne-Mediteranea Azio kaj aliaj partoj de la mondo, la evoluo de homaro okazis en malsamaj vojoj. Kompreneble, ĉar unuaj homoj estis en Afriko, oni povas paroli pri "paleolitiko" al ĉiu homaro, sed, post la eliro de unuaj modernaj homoj (Homo sapiens) el Afriko, oni ne povas uzi koncepton "paleolitiko" al ne-Mediteraneaj areoj.

Francisko Azorín registras la terminon paleolito por Epoko de la prahomo; oni sciis prilabori sed ne ankoraŭ poluri la ŝtonilojn; tiam aperis la unuaj signoj de arto sur ŝtonoj, kornoj, osto, eburo, k. tipaj bildoj en grotoj, kiel tiuj de Altamiro (Hisp.). Subepokoj: strepa (el Strepo), ĉelesa (el Cheleso), aĉenla (el Acheles), mustiera (el Moustiero), aŭrinaka (al Aurignac) solutra (el Solutreo), magdalena (el Madeleine), acila (el Mas d'Acila).[1] Li indikas etimologion el la greka palaios + lithos (antikva ŝtono).[2]

La termino Epipaleolitiko, kiu signifas "super Paleolitiko", estis ne trolonga etapo en la prahistorio, kiu ekzemple en Iberio daŭris nur ekde la 8000 a.K. ĝis la 6000 a.K. kaj ŝanĝis la vivmanierojn kiel por ekzemplo la brutobredado kaj la agrikulturo kiuj markis la komencon de la transiron el kadavromanĝantoj al agrikulturistoj kaj ankaŭ la komencon de la novaj tombejoj.

En 2022, la plej frua indico de fajroregado por kuirado estis malkovrita ĉe la arkeologia loko apud Golano en Israelo datigitaj de la frua paleolitiko, proksimume 780,000 jarojn antaŭ nia tempo. La esploristoj montris ke fosiliigitaj fiŝostoj, trovitaj proksime de la restaĵoj de ĝojfajroj, estis intence varmigitaj fare de la loĝantoj de la loko.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]