Bronzepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Bronzepoko (aŭ bronza epoko) estas tiu erao de la homa prahistorio, kiam la homoj uzis krom ŝtonon jam kupron, sed ĉefe bronzon (kiu estas la alojo de kupro kaj stano) por pretigi ilojn, armilojn, kiaj ĉefe glavoj, kaj ornamaĵojn. Oni trovis ilojn el kupro jam el la kvara jarmilo a.K. el Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Mezopotamio, Hindio kaj Egipto), sed oni poste anstataŭigis la molan kupron per bronzo jam komence de la 2-a jarmilo a.K. La uzado de kupro kaj bronzo disvastiĝis en Eŭropo nur post ĉ. 1000 jaroj. La uzado de bronzo daŭris en Mez- kaj Orient-Eŭropo de 1900 a.K.- 900 p.K.; en Nord-Eŭropo de 1700 a.K.-600.

La termino, kiu stampis en 1820 la dana arkeologo Christian Jürgensen Thomsen por klasigi en tri epokoj la kolektojn de la Reĝa Komisiono por la Konservado de la Antikvaĵoj de Kopenhago, havas kronologian valoron en Proksima Oriento kaj Eŭropo, ĉar al metalurgio oni alvenis tra diversaj procezoj en la diferencaj regionoj de la mondo. Ties studo dividiĝas en Antikva Bronzepoko, Meza Bronzepoko kaj Fina Bronzepoko. Kvankam, ĝenerale, al la Bronzepoko oni antaŭmetas Kuprepokon kaj oni postmetas Ferepokon, tio ne ĉiam estis tiele: en la Subsahara Afriko, ekzemple, oni disvolvigis la metalurgion el fero sen pasi tra la epokoj de la kupro kaj de la bronzo.[1]

Mapo de la metalurgia disvastiĝo dum la Antikva Bronzepoko

Laŭ Francisko Azorín Bronza epoko estas:

Citaĵo
 Pratempo tiel nomita ĉar la homoj elpensis k. ekuzis tiam la bronzon k. aliajn metalojn (oro, fero, kupro): per tiaj metaloj, speciale per la bronzo, la prahomoj faris ringojn, ĉenetojn, ŝildetojn, k., kiel en la antaŭa neolita epoko, oni konstruis ankaŭ megalitajn monumentojn; sed per ŝtonoj jam iom prilaboritaj. 

[2]

La teknologio rilata kun bronzo estis disvolvigita en Proksima Oriento fine de la 4a jarmilo a.K.,[3] date en Malgranda Azio antaŭ la 3000 a. K.; en la antikva Grekio eke meze de la 3a jarmilo a.K.; en Centra Azio la bronzo estis konata ĉirkaŭ la 2000 a. K., en Afganio, Turkmenio kaj Irano, kvankam en Ĉinio ne ekuzis ĝis ĉirkaŭ 1800 a. K., adoptante ĝin la dinastio Ŝang.

La loĝantaro multiĝis, kreskis la popoldenso. Aperis la unuaj teraj fortikaĵoj, la labordivido, apero de la agrokultivistoj, bestobredistoj, metiistoj. La bredado de bestoj graviĝis, fine de la epoko oni jam jugis ĉevalon. Oni cindrigis la kadavrojn kaj metis tion fine de la epoko en urnon. Oni ornamis la urnon kaj la diversajn aĵojn el argilo, laŭ tio ornama arto distingas la diversajn kulturojn.

La ĉefa karaktero de la bronzepoko ne estas la uzado de la metaloj, sed la malkovro kaj disvolvigo de la metalurgio, nome tekniko necesa por la atingo de la bronzo, nome alojo je 90/10 de kupro kaj de stano. La metalurgio difiniĝas kiel varmega traktado kiu permesas la elprenon de metaloj el mineralo. Ĝi postulas perfektan sciaron de la arto de la fajro, akirita dum la bakado de la ceramiko. Krome estas certa simileco inter la forno de la potfaristo kaj la forno de la bronzofandisto. Por elpreni metalon el mineralo, necesas la kapablo manipuli fornojn je alta temperaturo (la kupro fondiĝas je 1 084 °C[4]; la aldono de stano malaltiĝas konsiderinde la punkton de fuzio).

Regionaj epokodiferencoj[redakti | redakti fonton]

Kojnoskribo sur tabulo 2041/2040 a. K.

Sud-Okcidenta Azio estis verŝajne la elirpunkto de la eŭropa bronzteknologio. De tie estis eksportata la nova materialo kaj ankaŭ la necesaj sciaroj. En Palestino ekzistas spuroj de kreado de bronzo jam en la jaro 3300 a.K., en Egiptujo ĉirkaŭ 2700 a.K., en Mezeŭropo ĉirkaŭ 2200 a.K. kaj en Nordeŭropo ĉirkaŭ 1800 a.K. La bronzepoko ne estas do sama evoluŝtupo, sed ekzistas multaj arkeologiaj kulturoj kaj regiondependaj bronzepokoj.

Kutime oni parolas pri frua bronzepoko, meza bronzepoko kaj malfruanova bronzepoko, sed ne ekzistas absolutaj tempoperiodoj, ĉar ili malsamegas laŭregione.

La ĉefa diferenco inter la eŭropaj kaj malgrandaziaj bronzepokoj estas la evoluo de la unuaj paŝoj. En Egiptujo (hieroglifoj), Malgrandazio (kojnoskribo), sed ankaŭ ĉe la Mediteraneo, la mikena kulturo (linia skribo B) oni jam kapablis legi kaj skribi. Arkeologiaj trovaĵoj povis do unuan fojon esti kompletigitaj de skribaj fontoj.

Eŭropo kaj proksima Oriento[redakti | redakti fonton]

Mezopotamio[redakti | redakti fonton]

Simile kiel en Egiptujo, jam estiĝis en Mezopotamio alta kulturo ekde ĉirkaŭ -3500 kun agrikulturo, skribo, urbokonstruado kaj organizata ŝtata administracio, kiam aldoniĝis al la jam disvastiĝinta kupro nova materialo, tio estas bronzo. La stano necesa al ĝia produktado estis verŝajne importataj de la najbaraj regionoj en okcidenta Irano kaj Uzbekujo.

La grandskala uzo de bronzo populariĝis nur en la dua jarmilo antaŭ Kristo. Apartenis al la bronza epoko: sumera civilizacio, akada imperio, malnova Babilonio [5] kaj malnova Asirio.

En la tuta Okcidenta Azio plej malfrue ĉirkaŭ -1000 bronzo estis definitive anstataŭata de fero, kiel plej taŭga materialo.

Egiptujo[redakti | redakti fonton]

Itifala skulptaĵo de la kulturo Naqada, eburo, Amratio, 4-a jarmilo a.K., 24 cm, Louvre, Parizo.

Oni malofte uzas la terminon bronzepoko rilate al Egiptujo, preferante la kutiman ordigon de historio laŭ tradiciaj dinastioj kaj epokoj, dokumentitaj per multegaj skribaj fontoj.

Kupron oni trovis jam ekde ĉirkaŭ 4000 a.K. en la kulturo Badari. Al tiu kupro estis ekde la komenco ĉiam aldonita parto de arseno.

La sekva jarmilo estas regita en supera Egiptujo de la kulturo Nakada kaj en malsupera Egiptujo de la kulturo Maadi. Ambaŭ apartenis al la kupra ŝtonepoko. La bronzepoko komenciĝis iom post la estiĝo de la egipta ŝtato, iom antaŭ 2700 a.K. La unua vera bronzo (kupro kaj 7 ĝis 9 % da zinko) troviĝis en ujoj el la tombo de la reĝo Kasekemui.

Pro la manko de krudmaterialo en Egiptujo preskaŭ ĉiuj bronzaĵoj estis importitaj. Ŝtonaj iloj estas daŭre uzataj dum la tuta bronzepoko.

Suda Arabujo[redakti | redakti fonton]

La prahistorio de suda Arabujo estas ĝis nun nur malmulte esplorata. Ĝis ĉirkaŭ la jaro 3200 a.K. verŝajne regis tie ĉefe nomada vivostilo. Poste estiĝis setlejoj, ceramiko kaj agrikulturo. Distingeblas diversaj lokaj kulturoj, kies loĝantoj vivis en setlejoj, foje plurajn hektarojn grandaj.

La momento de la unua apero de bronzo estas ankoraŭ pridiskutata. Kupro kaj kupralojoj tamen estas atestitaj ekde ĉirkaŭ 2500 a.K. Oni supozas ke la metalteknologio (metalurgio) estis importita el Palestino. La ferepoko komenciĝis en suda Arabujo en la unua antaŭkrista jarmilo, kiam estiĝis alta kulturo.

Palestino[redakti | redakti fonton]

La bronzepoko komenciĝis en Palestino ĉirkaŭ 3300 a.K. Antaŭis ĝin kupra ŝtonepoko kun alta teknika nivelo de metalprilaborado. La bronzepokon en Palestino karakterizas la estiĝo de urboŝtatoj. Palestino situis inter la tiamaj altkulturoj de Egiptujo, Sirio kaj Mezopotamio kaj estis, kiuj forte influis ĝin.

Komence de la bronzepoko (ĉirkaŭ 3000 ĝis 2000 a.K.) multaj vilaĝoj estis forlasitaj kaj novaj setlejoj estiĝis, kiuj jam havis urbajn ecojn. Multaj el ili estis bone fortikitaj, kio indikas militajn periodojn. Ceramiko jam atingis altan teknikan nivelon kaj ceramikaĵoj estis parte pentritaj. Ekzistas nur malmultaj metalaĵoj el tiu epoko, sed ili montras bonan konon pri alojoj, kvankam al la kupro ankoraŭ ne estis aldonita zinko, kaj do ne ankoraŭ temis pri vera bronzo.

Mortintoj estis entombigitaj en grandajn amastombojn elfositajn el la rokoj. La lando estis verŝajne organizata per urboŝtatoj. Troveblas multaj atestoj pri eksterlanda komerco, kvankam oni jam frue forlasis tiun kun Egiptujo por atingi perŝipe Biblos kaj Sirion.

Ekde 2000 a.K. komenciĝis la meza bronzepoko, kiun oni povas nomi la floradon. Komence de tiu epoko la loĝantaro vivis ankoraŭ nomada. Ekde ĉirkaŭ 1800 a.K. estiĝis multaj novaj urboj. La komerco kun Egiptujo floris. En Jeriĥo troveblas multaj bone konservitaj tomboj el tiu epoko, en kiuj troviĝis interalie lignaĵoj kiel mebloj kaj bovloj. En aliaj lokoj oni trovis orajn juvelojn. Bronzaj armiloj pruvas, ke oni produktis veran bronzon.

Ekde 1500 a.K. Palestino estis konkerita de Egiptujo, kio signifas la komencon de la malfrua bonzepoko en Palestino. Urboŝtatoj daŭre ekzistis kaj la estiĝo de skribo puŝis la regionon en la lumon de historio.

Kipro[redakti | redakti fonton]

Eble la vortoj Kipro kaj kupro havas saman devenon.

Post periodo de kupra ŝtonepoko ekde ĉirkaŭ 3900 a.K. komenciĝis ĉirkaŭ 2600 a.K. bronzepooko en Kipro. La insulo estas riĉa je kupro kaj havis do apartan signifon rilate al internacia komerco. Ĉu la vorto kupro estiĝis el la nomo de la insulo, aŭ inverse ne estas klare.

La komenco de la bronzepoko ŝajne alportis grandajn politikajn ŝanĝojn al la insulo. Trovejoj situas ĉefe en la norda parto de la insulo kaj okazis eble enmigradoj el Antalio. Oni trovis nur malmultajn spurojn pri setlejoj. La periodo estas ĉefe konata per tomboj.

Komence de la meza bronzepoko (ĉirkaŭ 1900 ĝis 1650 a.K.) atesteblas multaj kontaktoj al aliaj mediteraneaj kulturoj. Kipro estas nomata Alaŝia en kojnoskribaj tekstoj. Fine de la epoko okazis multaj militoj: oni trovis multajn armilojn kaj la setlejoj estis fortikitaj. La komerco kun Egiptujo kaj Palestino kreskis. Kipro eksportis kupron kaj malgrandajn botelojn, kiuj eble enhavis luksajn ŝmiraĵojn. En la malfrua bronzepoko (ĉirkaŭ 1650 ĝis 1050 a.K.) estiĝis urboj kaj skribo. Tiel Kipro eniris historion.

Grekujo[redakti | redakti fonton]

Malfruciklada fresko de antilopoj el Akrotiri.

En la 3-a jarmilo a.K. pluraj setlejoj sur Kreto evoluiĝis al centraj lokoj pri metioj kaj komerco. Per la Minoa civilizo estiĝis la unua alta kulturo de Eŭropo. Estiĝis ekonomie estranta tavolo, kiu laŭ la jaroj estigis monarkian reĝimon.

Ekzemplo de tio estas la minoa palackulturo, kiu baldaŭ transiris ankaŭ al la greka kontinenta regiono. Tie komenciĝis la bronzepoko per la helada periodo sur la insularo de la Cikladoj en la suda Egea Maro. La radiado de la minoa palackulturo estigis la kreadon de potenccentroj sur la greka kontinenta lando, ĉefe de la dinastio de Mikeno.

La dinastio de la ŝaktotombistoj, kutime nomata la mikena civilizo, influis la malfruan bronzepokon en Grekujo.

En la okcidenta parto de Malgrandazio la frua broncepoko rilatas al la fazo 1a de Trojo, ĉirkaŭ 2800 a.K.

Bronzepoka kolapso[redakti | redakti fonton]

La bronzepoka kolapso estas transiro en la Egea Regiono, Sudokcidenta Azio kaj la orienta Mediteraneo de la malfrua bronzepoko al la frua ferepoko, kiun historiistoj kiel M. Liverani, S. Richard, Roberto Drews, Frank J. Yurco, Amos Nur, Leonard R. Palmer kaj aliaj kreas, ke ĝi estis perforta, subita kaj kulture eksploda. La palaca ekonomio de la Egea Regiono kaj de helenisma Malgrandazio, kiu karakterizis la malfruan bronzepokon, estis anstataŭitaj, post hiato, per la kulturoj de izolitaj vilaĝoj de la greka malluma epoko.

Inter proksimume la datoj 1200 kaj 1150 antaŭ nia erao, la kultura disfalo de la Mikenaj regnoj, la Hitita Imperio en Malgrandazio kaj Sirio, [6] kaj la Nova Imperio de Egiptio en Sirio kaj Kanaano [7] interrompis komercajn vojojn kaj severe reduktis la legopovon en la tuta regionego. En la unua fazo de tiu periodo, preskaŭ ĉiu urbo inter Piloso kaj Gaza estis perforte detruita, kaj ofte restis neloĝata poste: inter la ekzemploj estas Hatuŝa, Mikeno, kaj Ugarit. [8]

La iom-post-ioma fino de la Malluma Epoko kiu sekvis vidis la leviĝon de Sirio-Hititaj ŝtatoj en Kilikio kaj Sirio, la arameajn regnojn de la mezo de 10-a jarcento antaŭ nia erao, kaj fine la aperon de la Nov-asiria imperio.

Artefaktoj el arsena bronzo de la Majkop-kulturo en Norda Kaŭkazio estis datitaj en la 4a jarmilo a.K.[9] Tiu plinovigo rezultis en la cirkulado de teknologio por produktado de arsena bronzo tra suda kaj orienta Eŭropo.[10]

Mez- kaj Nord-Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La sunĉaro de Trundholm tirata de ĉevalo estas grava ero de la mitologio de la norda bronzepoko.

Nur malfrue, ĉirkaŭ 2200 a.K., la bronzepoko atingis la centran kaj nordan partojn de Eŭropo. Estas certigitaj komercrilatoj (interalie pri sukceno) al Nordeŭropo kaj al Egea Maro en la mezeŭropa bronzepoko. Atestoj de regulaj komercrilatoj estas interalie la rokdesegnaĵoj de Carschenna, ĉevoja sanktejo ĉe ĉarĝbesta pado tra la Alpoj. La bronzepokon oni nomas kutime laŭ la diversaj entombadoj tumula bronzepoko aŭ urno-kampa epoko.

La norda bronzepoko (ĉirkaŭ 1800 a.K.) komenciĝis pli malfrue ol en sudaj regionoj. Kupro kaj zinko devis esti alportitaj, ĉar mankis lokaj trovejoj. Sukceno estis ŝatata eksportaĵo kaj iĝis tiel la "oro de la nordo". Metalaj aĵoj el la norda regiono estas inter la plej belaj konservitaj produktoj de la bronzepoko. Kiel ornamaĵo oni uzis bronzon ankoraŭ longe post la fino de la bronzepoko.

La Skandinava bronzepoko estas la nomo donita de Oscar Montelius al kultura subperiodo de la Bronzepoko en la historio de Skandinavio. Ĝi disvolviĝis en la teritorioj de Skandinavio, inkluzive de lokoj pli orientaj kiaj nun Estonio, inter 1800 a. K. - 500 a. K. Ĝi estas konsiderata heredinto de la batalhakila kulturo kaj estas kutime konsiderata origino de la praĝermana kulturo (aŭ Jastorfkulturo) de la Ferepoko.

Bronzepoko en Afriko[redakti | redakti fonton]

Bronzaĵo el Afriko (nuna Niĝerio).

En la Antikva Egipto la bronzo ekuziĝis dum la fino de la pradinastia epoko, nome ĉirkaŭ la jaro 3150 a.K., kvankam neniam ĝi anstataŭis entute la ŝtonon kiel baza elemento por la produktado de artefaktoj (pro la malabundo de krudmaterialoj).[11] Baldaŭ poste, ĉirkaŭ la jaro 3100 a.K., okazis la unuigo de la Supra kaj Malsupra Egiptoj, kio komencigis la Tinitan Epokon kiu enhavas la 1an kaj 2an dinastiojn. La ĉefurbo translokiĝis el Neĥen (Supra Egipto) al nova urbo, Memfiso, konstruita sur la limoj inter la Nordo kaj la Sudo. En tiu arkaika epoko oni adoptis la simbolojn kaj oni establis la administraciajn sistemojn kiuj ripetiĝos laŭlonge de la tuta egipta historio.

La Magrebo ricevis kelkajn influojn de la kulturaj grupoj de la eŭropa bronzepoko, kiel pruvas la trovitaĵoj rilataj kun la tradicioj de la sonorilformaj pokaloj trovitaj en Maroko. Spite tion, la regiono ne produktis sian propran metalurgion ĝis la koloniigo fare de fenicoj (ĉirkaŭ la jaro 1100 a.K.).

La subsahara Afriko restis ŝajne ligita al la vivmaniero de la Neolitiko ĝis oni disvolvigis la metalurgion de la fero en la baseno de la rivero Niĝero (sen pasi tra la epokoj de kupro kaj bronzo). Tamen tio estis la ĝenerala kredo ĝis la arkeologiaj elfosaĵoj fare de la angla Thurstan Shaw en la kuŝejoj de Igbo Ukwo, Igbo Richard, kaj Igbo Isaiah en Niĝerio en 1959; kie li trovis amason de bronzaĵoj (nome kolringoj, kranioj kaj figuroj de gepardo, skrapitaj vizaĝoj, inter multaj aliaj) prilaboritaj ĉefe per la tekniko de la perdita vakso. Tiaj trovitaĵoj estis datitaj pli malpli ĉirkaŭ la 9-a aŭ 10-a jarcento p.K. Fakte pruvoj pri ferfandado aperis pli frue aŭ samtempe kiel tiuj de kuprofandado en Niĝerio ĉ. 900–800 a.K., en Ruando kaj en Burundo ĉ. 700–500 a.K. kaj en Tanzanio ĉ. 300 a.K.[12][13][14]

Estis longdaŭra polemiko ĉu la disvolvigo de la metalurgioj de kupro kaj de fero sendepende disvolviĝis en sub-Sahara Afriko aŭ estis enkondukita el ekstere tra la Sahara Dezerto el Nordafriko aŭ el la regionoj de la Hinda Oceano.[12] Pruvaro por teorioj de sendependa disvolvigo kaj de elekstera enkonduko estas malabundaj kaj celo de aktiva fakula debato.[12] Fakuloj sugestis, ke ambaŭ la relativa malabundo de arkeologia esplorado en sub-Sahara Afriko same kiel la longdaŭraj antaŭjuĝoj limigis aŭ kondiĉigis la komprenon de la prahistoria metalurgio en la kontinento.[13][15][16] Fakulo karakterizis la staton de la historia sciaro jene: “Diri ke la historio de la metalurgio en sub-Sahara Afriko estas komplika estas eble nur subkompreno.”[17]

La Bronzepoko en Nubio, startis tiom frue kiom ĝis 2300 a.K.[18] Kuprofandado estis enkondukita fare de Egiptianoj al la Nubia urbo Meroe, sur teritorioj de la nuntempa Sudano, ĉirkaŭ 2600 a.K.[19]Fornoforĝejo por bronzofandado estis trovita en Kerma, kaj estis datita el 2300–1900 a.K.[18]

La kuprofandado okazis en Okcidenta Afriko antaŭ la apero de la ferfandado en la regiono. Restaĵoj de kuprofandaj fornoj estis trovitaj ĉe Agadez, Niĝero, kiuj estis datitaj tiom frue kiom ĉe la jaro 2200 a.K.[13] Tamen, la pruvaro de kuproproduktado en tiu regiono antaŭ 1000 a.K. estas ankoraŭ pristudita.[20][19][13] Pruvaro de kupro-minado kaj -fandado estis trovita ĉe Akĵuĵt, Maŭritanio, kio sugestas malgrandskalan produktadon ĉirkaŭ 800 al 400 a.K.[13]

Bronzepoko en Suda kaj Orienta Azio[redakti | redakti fonton]

En la hinda subkontinento bronzaĵoj aperis ĉe la apero mem de la Induso-civilizacio, dum kiu la loĝantoj de Harapo kaj aliaj urboj de la regiono disvolvigis novajn teknikojn de metalurgio kiuj ebligis al ili fandi kupron, bronzon, plumbo kaj stanon. La kronokulturo de Harapo (inter 1700-1300 a. C.) koincidas parte kun la transiro al la Ferepoko (Veda Civilizo), pro kio estas malfacile datigi la hindan Bronzepokon tute ĝuste.

Gefuding gui, bronzaĵo kun du teniloj, koresponda al la dinastio Ŝang (1600–1046 a.K.).

La fakuloj ankaŭ ne interkonsentas pri la datado en Ĉinio. La alojoj de bronzo aperis dum la periodo Erlitou, kiu estas inkludita fare de kelkaj fakuloj ene de la dinastio Ŝang, nome ĉirkaŭ meze de la 2.a jarmilo a.K.[21] Sed aliaj fakuloj kredas ke ili apartenus al la dinastio Xia, nome ties antaŭa. Iel ajn, la uzado de la bronzo akiris grandan gravon en la ĉina kulturo kaj ties disvovligo estis tute aparta de eksteraj influoj.[22]

En teritorioj de la nuntempa Tajlando (nome en Ban Ĉiang) estis malkovritaj bronzaj artefaktoj kiuj estis datitaj ĉirkauz la jaro 2100 a.K.[23] En la duoninsulo Koreio bronzo aperis ĉirkaŭ la jaro 1000 a.K. pro influoj de la kulturoj de Manĉurio, kvankam ĝi sukcesis adopti specifajn trajtojn laŭ tipoj kaj stiloi, ĉefe en ceremoniaj artefaktoj. Aperis ankaŭ bronzaj tamburoj apartenantaj al la kulturo Dong Son, originita ĉirkaŭ la delto de la Ruĝa Rivero, en nordo de Vjetnamio kaj sudo de Ĉinio, kie ili estis produktitaj el la jaro 600 a.K.

En Japanio estis enmetitaj kaj bronzo kaj fero samtempe, nome fine de la Ĵomon-epoko, ĉirkaŭ mezo de la 1-a jarmilo a.K. La metalurgia sciaro alvenis el Koreip kaj utilis por produkti ilojn (el fero) kaj ceremoniajn artefaktojn (el bronzo).

Bronzepoko en Ameriko[redakti | redakti fonton]

Bronza ornamaĵo de Penne (Tarn) - Naturhistoria Muzeo de Tuluzo.

En Ameriko ŝajne la metalurgio ne havis soci-ekonomiajn kondiĉojn, eble nur teknikajn, kaj ankaŭ ties datado estas ligita al polemikoj. Kelkaj esploristoj asertas, ke dum la tuta daŭro de la Meza Horizonto en Andoj oni uzis kupron arsenan kaj ke en la civilizacio Tiahuanako jam oni uzis amplekse (ĉirkaŭ la jaro 600 p.K.) aojon de kupro, arseno kaj nikelo, konsiderata de tiuj fakuloj kiel bronzo, kiu estis anstataŭita je ties finaj fazoj per la aŭtenta bronzo (ĉirkaŭ la jaro 800 p.K.).[24] Aliaj fakuloj male antaŭenigas ĝis la epoko de la civilizacio Ĉimua (el la jaro 900 p.K.) la uzadon de la arsenkupro, kaj tiel por ili estos la Inkaoj kiuj ĝeneraligis en sia imperio la uzadon de bronzo.[25] La posta apero de limigita produktado metalurgia de bronzo sur la okcidento de Meksiko sugestus la ekziston kontaktoj kun la regionoj de Andoj aŭ malfrua malkovro de tiaj teknikoj.

La civilizacio Moĉe de Sudameriko sendepende malkovris kaj disvolvigis bronzofandadon.[26] Bronza teknologio estis laŭ ĉiuj fakuloj disvolvigita unue fare de Inkaoj kiuj uzis ĝin amplekse kaj por ĉiutagaj objektoj kaj skulptarto.[27] La posta apero de limigita bronzofandado en Okcidenta Meksiko sugestas aŭ kontakto de tiu regiono kun civilizacioj de Andoj aŭ aparta malkovro de tia teknologio. Ankaŭ la Kalĉakioj de Nordokcidenta Argentino havis bronzan teknologion.[28]

Komerco[redakti | redakti fonton]

Komerco kaj industrio ludis gravan rolon en la disvolvigo de la civilizacioj de la antikva Bronzepoko. Ĉar oni trovis artefaktojn de Induso-civilizacio en antikvaj Mezopotamio kaj Egipto, estas klare ke tiuj civilizacioj estis ne nur en kontakto unu kun alia sed ke ankaŭ ili komercis unu kun alia. Frua longdistanca komerco estis limigita preskaŭ nur al luksaĵoj kiel spicoj, tekstiloj kaj valoregaj metaloj. Ne nur faris tion urboj kun ampleksaj kvantoj de tiuj produktoj tre riĉaj sed ankaŭ tio kondukis al intermikso de kulturoj por la unua fojo en la historio.[29]

La komercvojoj funkciis ne nur surtere sed ankaŭ sur akvo. La unuaj kaj plej etendaj komercvojoj estis laŭ riveroj kiaj Nilo, Tigriso kaj Eŭfrato kio kondukis al la kresko de urboj sur la bordoj de tiuj riveroj. La endomigo de kameloj je posta tempo helpis al kuraĝigo por la uzado de komercvojoj surtere (karavanoj), ligante la Indus-Valon kun la Mediteraneo. Tio poste kondukis al la fakto ke la urboj elmultnombriĝis kaj ĉie estis konektejoj inter karavanhaltejoj kaj ŝip-havenoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blasco, Mª Concepción (1993). «El Bronce final». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-195-X.
  • Chang, K. C. (1982). Studies of Shang Archaeology. Yale University Press.
  • Delibes, Germán; Fernández-Miranda, Manuel (1993). «Los orígenes de la civilización. El Calcolítico en el Viejo Mundo». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-181-X.
  • Eiroa, Jorge Juan (1996). «La Prehistoria. La Edad de los Metales». Madrid, Akal. ISBN 84-7600-981-X.
  • Fullola, Josep Mª; Nadal, Jordi (2005). «Introducción a la prehistoria. La evolución de la cultura humana». Barcelona (unua eldono) (Eld. UOC). ISBN 84-9788-153-2.
  • (2010). Prehistoria del mundo. Barcelona: Sello Editorial. ISBN 978-84-937381-5-0.
  • González Marcén, Paloma; Lull, Vicente; Risch, Robert (1992). «Arqueología de Europa, 2250-1200 A.C. Una introducción a la "Edad del Bronce"». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-128-3.
  • Kinder, Hermann; Hilgemann, Werner (2000). «Atlas histórico mundial. (I) De los orígenes a la Revolución Francesa». Madrid, Istmo. ISBN 84-7090-005-6.
  • Lara Peinado, Federico (1994). «Historias del Viejo Mundo, nº 5. El nacimiento de la civilización». Madrid (Historia 16. Cultura y publicaciones). ISBN 84-7679-100-3.
  • Catherine Louboutin (1988), Naissance de la métallurgie, Musée des Antiquités nationales, Fiche pédagogique, Saint-Germain-en-Laye.
  • Charles Keith Maisels (1999), Early civilisations of the Old World : formative histories of Egypt, the Levant, Mesopotamia, India and China, Routledge, Londres.
  • Michel Mourre (1998), Dictionnaire de l’histoire, Larousse-Bordas, Paris.
  • Christian Jürgensen Thomsen (1836), Ledetraad til nordisk Oldkyndighed.
  • Bruce G. Trigger (1990) A history of archaeological thought, Cambridge University Press, Cambridge.
  • J.-R. Marechal (1983), «La préhistoire de la métallurgie et ses prolongements», en Sites: revue archéologique, no 14, 1983, Avignon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fullola, Josep Mª; Nadal, Jordi (2005). «Introducción a la prehistoria. La evolución de la cultura humana». Barcelona (unua eldono) (Ed. UOC). p. 173. ISBN 84-9788-153-2.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  3. Margueron, Jean-Claude (2002). «Las primeras utilizaciones de los metales». Los mesopotámicos. Fuenlabrada: Cátedra. ISBN 84-376-1477-5.
  4. C. Louboutin (1988) p. 1.
  5. Benno Landsberger kaj Thorkild Jacobsen (1955). “An Old Babylonian Charm against Merḫu”, Journal of Near Eastern Studies 14 (1), p. 4–21. 
  6. Por Sirio, vidu M. Liverani, The collapse of the Near Eastern regional system at the end of the Bronze Age: the case of Syria en ("La kolapso de la Proksimorienta [=okcidentazia] regiona sistemo je la fino de la bronzepoko: la kazo de Sirio") en Centre and Periphery in the Ancient World ("Centro kaj Periferio en la Antikva Mondo), M. Rowlands, MT Larsen, K. Kristiansen, eldonintoj (Cambridge University Press) 1987.
  7. S. Richard, Archaeological sources for the history of Palestine: The Early Bronze Age: The rise and collapse of urbanism ("Arkeologiaj fontoj por la historio de Palestino: La frua bronzepoko: La leviĝo kaj kolapso de urba vivo"), The Biblical Archaeologist ("La biblia arkeologo", 1987)
  8. La fizika detruo de palacoj kaj urboj estas la temo de Robert Drews, The End of the Bronze Age: changes in warfare and the catastrophe ca. 1200 B.C. ("La fino de la bronzepoko: ŝanĝoj en milito kaj la katastrofo de ĉ. 1200 antaŭ Kristo), 1993.
  9. Philip L. Kohl. The making of bronze age Eurasia. Paĝo 58.
  10. (1973) “The Beginning of the Bronze Age in Europe and the Indo- Europeans 3500–2500 BC”, Journal of Indo-European Studies 1, p. 177. 
  11. Fullola kaj Nadal, 2005, p. 172.
  12. 12,0 12,1 12,2 Childs, S. Terry (2008). "Metallurgy in Africa". In Selin, Helaine. Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Nederlando: Springer. pp. 1596–1601. ISBN 978-1-4020-4425-0. Alirita la 26an de Julio 2018.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 (2009) “Early West African Metallurgies: New Data and Old Orthodoxy”, Journal of World Prehistory 22, p. 415–438. doi:10.1007/s10963-009-9030-6. 
  14. (2005) “Did They or Didn't They Invent It? Iron in Sub-Saharan Africa”, History in Africa 32, p. 41–94. doi:10.1353/hia.2005.0003. 
  15. (2009) “Cairo to Cape: The Spread of Metallurgy Through Eastern and Southern Africa”, Journal of World Prehistory 22, p. 399–414. doi:10.1007/s10963-009-9025-3. 
  16. (2010) “On Evidence, Ideas and Fantasy: The Origins of Iron in Sub-Saharan Africa: Thoughts on É. Zangato & A.F.C. Holl's "On the Iron Front"”, Journal of African Archaeology 8 (1), p. 25–28. doi:10.3213/1612-1651-10156. 
  17. (2010) “On Evidence, Ideas and Fantasy: The Origins of Iron in Sub-Saharan Africa: Thoughts on É. Zangato & A.F.C. Holl's "On the Iron Front"”, Journal of African Archaeology 8 (1), p. 25. doi:10.3213/1612-1651-10156. 
  18. 18,0 18,1 (1993) “Indigenous African Metallurgy: Nature and Culture”, Annual Review of Anthropology 22, p. 317–337. doi:10.1146/annurev.anthro.22.1.317. 
  19. 19,0 19,1 Miller, Duncan E.; van der Merwe, Nikolaas J. (1994). "Early Metal Working in Sub-Saharan Africa: A Review of Recent Research". The Journal of African History. 35 (1): 1–36. doi:10.1017/s0021853700025949. JSTOR 182719.
  20. (1988) “Reassessment of the Evidence for Early Metallurgy in Niger, West Africa”, Journal of Archaeological Science 15, p. 367–3944. doi:10.1016/0305-4403(88)90036-2. Alirita 30a de Marto 2017.. 
  21. Chang, 1982, pp. 6–7.
  22. Shang and Zhou Dynasties: The Bronze Age of China Heilbrunn Timeline Konsultita 13-05-2010
  23. Museum.upenn.edu (ed.). «Bronze from Ban Chiang, Thailand: A view from the Laboratory». Konsultita la 26an de Julio 2018.
  24. El bronce y el horizonte medio (el Retarkivo 20090417064326)
  25. Eiroa, 1996, p. 12.
  26. El bronce y el horizonte medio. lablaa.org. Arkivita el la originalo je 2009-04-17. Alirita 2010-03-22.
  27. Antonio GutierrezInca Metallurgy. Incas.homestead.com. Arkivita el la originalo je 2009-01-31. Alirita 2016-09-24.
  28. Ambrosetti, El bronze de la región calchaquí, Buenos Aires, 1904.[1], alirita la 28an de Marto 2015.
  29. (November 26, 2015) “Connected Histories: the Dynamics of Bronze Age Interaction and Trade 1500-1100 bc”, Proceedings of the Prehistoric Society 81, p. 361–392. Alirita June 1, 2018.. 
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Edad del Bronce en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bronze Age en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Âge du bronze en la franca Vikipedio.