Agadez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agadez
Administrado
Demografio
Loĝantaro 110 497  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 16° 58′ N, 7° 59′ O (mapo)16.9722222222227.9908333333333Koordinatoj: 16° 58′ N, 7° 59′ O (mapo) [+]
Alto 520 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Agadez

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Agadez [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Agadez, aliforme Agadés Agadèz estas la plej granda urbo en nordo de Niĝero, situanta en Saharo ĉe kruciĝo de gravaj vojoj, je 740 km de la ĉefurbo. La historia urbocentro apartenas al la monda kultura heredaĵo de Unesko.

Agadez estas la ĉefa urbo de Aïr, unu el la tradiciaj federacioj de Touaregoj kaj de la regiono Agadez. La urbo havas ĉirkaŭ 85.000 loĝantojn. La areo de Agadez ricevas ĉiujare precipitaĵon de 300 mm.

Ĝi estis en la 15-a jarcento sidejo de la tuarega sultaneco kaj ankaŭ nun estas centro por la migrantaj tuaregaj paŝtistoj.

Domo en Agadez

Komerco[redakti | redakti fonton]

La urbo estas centro por komercado. Agadez estas prospera merkata urbo kaj centro por la transportado de uranio minita en la areo. Alilaj komercoj rilatas al arĝento kaj ledo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La granda moskeo de Agadez, kiu estis de 1515 sed rekonstruita en la sama stilo en 1844
  • La palaco de la sultano .
  • La kamelo-merkato

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jutuba filmeto en la angla: In The Sahara Desert: Land of Fear | Full Documentary | TRACKS