Arĝento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arĝentaj kristaloj produktitaj per elektrolizo.
Francaj moneroj (1960) el arĝento (Francoj havas la saman vorton pri "arĝento" kaj "mono").
Arĝentito.
Bromia klorargirito (embolito), Chañarcillo [ĉanjarZIjo], Provinco Copiapó, Regiono Atakamo, Ĉilio. Grando: 5.0 x 4.7 x 1.0 cm.

Arĝento estas metala elemento, nome nobla metalo kun atomnumero 47. Ĝia simbolo estas Ag, el la Latina argentum, el la Hindeŭropa radiko rekonstruita kiel *h₂erǵ-, "griza" aŭ "brila". Ĝi estas milda, blanka, brila transirmetalo, ĝi tamen, posedas la plej altan elektran konduktivecon, termikan konduktivecon, kaj reflektivecon inter ĉiuj ajnaj metaloj. Tiu metalo ekzistas nature en sia pura, libera formo (natura arĝento), kiel alojo kun oro kaj aliaj metaloj, kaj en mineraloj kiaj arĝentito kaj ĥlorargirito. Plej arĝento estas produktita kiel rafinita kromprodukto el kupro, oro, plumbo, kaj zinko.

Ĝi malmulte oksidiĝas en la aero. Pro tio, kaj pro ĝia blanka glaceo, ĝi estas uzata en juvelarto kaj por fari monerojn. Arĝento estis dumlonge aprezata kiel valormetalo. Pli abunda ol oro, arĝenta metalo estis funkcianta en multaj antaŭmodernaj monersistemoj kiel stampebla etalono, foje eĉ kun oro. Ties pureco estas tipe mezurita laŭ elmila bazo; nome 94%-pura alojo estas priskribita kiel "0.940 fajna". Aldone, arĝento havas nombrajn aplikojn trans valuto, kiaj en sunpaneloj, akvofiltrado, juvelarto kaj aliaj ornamaĵoj, alt-valoraj surtablaĵoj kaj iloj (de tie la termino arĝentaĵo), kaj ankaŭ estas investado en la formo de moneroj kaj etalonoj. Arĝento estas uzata industrie en elektraj kontaktoj kaj konduktiloj, en specializitaj speguloj, fenestraj kovriloj kaj en kataliziloj de kemiaj reakcioj. Ties komponaĵoj estas uzataj en fotografia filmo kaj Ikso-radioj. Solvaĵoj el arĝenta nitrato kaj aliaj arĝentaj komponaĵoj estas uzataj kiel malinfektilo kaj mikrobiocidoj, aldonitaj al bandaĝoj kaj vundo-dresaĵoj, kateteroj kaj aliaj medicinaj instrumentoj.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

  • Atompezo: 107.8683 u
  • Fandpunkto: 1234.93 K
  • Bolpunkto: 2435 K
  • Denseco: 10490 kg/m3
  • Elektronegativeco: 1.93

Gravaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

Izotopoj[redakti | redakti fonton]

Estas du naturaj izotopoj: 107Ag estas la plej ofta izotopo, kiu estas 51.84% je maso, dum 109Ag estas 48.16% je maso. 28 nenaturaj radiadaj izotopoj estas igitaj.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Arĝento estis uzata dum miloj da jaroj por ornamaĵoj kaj iloj, komerco, kaj kiel bazo por multaj monersistemoj. Ties valoro kiel valormetalo estis dumlonge konsiderata duaranga nur post oro. La kemia simbolo Ag derivas el la Latina vorto por "arĝento", nome argentum (kompare kun antikva greka ἄργυρος, árgyros), el la pra-hindeŭropa radiko *h₂erǵ- (iame rekonstruita kiel *arǵ-), signife "blanka" aŭ "brila". Arĝento estis konata ekde antikvaj tempoj; ĝi estis menciita en la Biblia Genezo. Metalrubejoj trovitaj en Malgranda Azio kaj en la insuloj de la Egea Maro indikas ke arĝento estis separata el plumbo jam ĉe la 4-a jarmilo a.K. uzante surfacan minadon.[1] Unu el plej fruaj ekzemploj de arĝentaj elfosejoj en Eŭropo estis Sardio en komenca Ĥalkolitiko.[2]

La stabileco de la romia valuto depende ligita al alta grado de la liverado de arĝentaj etalonoj, kiun romiaj ministoj produktis je skalo senparalela antaŭ la malkovro de la Nova Mondo. Atinginte pintan produktadon de 200 t por jaro, ĉirkaŭkalkulita arĝentostoko de 10,000 t cirkulis en la Romia ekonomio en la mezo de la 2a jarcento n.e., kvin al dek fojojn pli granda ol la kombinita kvanto de arĝento disponebla ĉe la mezepoka Eŭropo kaj ĉe la Kaliflando ĉirkaŭ la jaro 800.[3][4] Financaj funkciuloj de la Romia Imperio priokupiĝis pri la perdo de arĝento por pagi tre petita silko el Sinica (Ĉinio). Oni faris minojn jam en Lavrion dum la jaro 483 a.K.[5]

En la Evangelioj, la disĉiplo de Jesuo Judaso Iskarioto fifamiĝis ĉar ricevis kompenson de 30 arĝentajn monerojn el religiaj estroj de Jerusalemo por denonci Jesuon Nazaretan al la soldatoj de la Suprema Pastro Kajafas.[6]

La Ĉina Imperio dum plej el sia historio ĉefe uzis arĝenton kiel rimedo de ŝanĝo. En la 19a jarcento, la minaco al la ekvilibro de pagoj de Unuiĝinta Reĝlando el ĉinaj komercistoj kiuj postulis pagojn el arĝenton ŝanĝe por teo, silko, kaj porcelano kondukis al la Opia milito ĉar Britio devis trovi vojon por direkti la ekvilibron en pagoj, kaj ili decidis fari tion vendante opion produktitan en sia kolonio de Brita Hindio al Ĉinio.[7]

Arĝento-minado kaj procesado en Kutná Hora, Centra Eŭropo, 1490-aj jaroj.

Islamo permesis al islamanoj porti arĝentajn ringojn en la etfingro de ĉiu mano.[8] Muhammad mem portis arĝentan sigelringon.[9]

En Ameriko, antaŭ-Inkaaj civilizoj jam uzis alttemperaturan arĝent-plumban alojigan teknologion en la jaroj 60–120 n.e.[10]

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito, malabundo de kupro kondukis al ties anstataŭo per arĝento en multaj industriaj aplikaĵoj. La usona registaro elprenis arĝenton el sia amasa rezervejo ĉe la keloj de West Point por ampleksa gamo de industriaj uzantoj. Unu tre grava uzado estis por busteniloj ĉar fabrikoj de nova aluminio bezonis ĝin por fari aviadilojn. Dum la milito, multaj elektraj konektiloj kaj ŝaltiloj estis arĝentenhavajn. Alia uzado estis por la aviadila industrio. Ĉar arĝento povas anstataŭi stanon en lutado je malalta volumo, granda kvanto de stano estis liverigita por aliaj uzoj anstataŭante la registaran arĝenton. Arĝento estis uzita ankaŭ kiel respegulilo en serĉolumoj kaj aliaj tipoj de lampoj. Arĝento estis uzita en nikelmoneroj dum la milito por ŝpari tiun metalon por ties uzado en ŝtalaj alojoj.[11]

La Projekto Manhattan por disvolvigi la atoman bombon uzis ĉirkaŭ 14,700 tunojn da arĝento prunteprenita el la Usona Trezoro por kalutronaj solvaĵoj por la elektromagneta separada procezo en la Nacia Sekureca Komplekso Y-12 ĉe la Nacia Laboratorio Oak Ridge. [12] Post la fino de la milito, la arĝento estis redonita al la trezorkeloj.[13]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hammond, C. R. (2004). The Elements, in Handbook of Chemistry and Physics (81a eld.). CRC press. ISBN 0-8493-0485-7.
  2. Maria Grazia MelisSilver in Neolithic and Eneolithic Sardinia, in H. Meller/R. Risch/E. Pernicka (eds.), Metalle der Macht – Frühes Gold und Silber. 6. Mitteldeutscher Archäologentag vom 17. bis 19. Oktober 2013 in Halle (Saale), Tagungen des Landesmuseums für.
  3. (1972) “Silver Stocks and Losses in Ancient and Medieval Times”, The Economic History Review 25 (2), p. 205–235 (216, table 2; 228, table 6). doi:10.1111/j.1468-0289.1972.tb02173.x. 
  4. (2005) “The Greco-Roman Economy in the Super Long-Run: Lead, Copper, and Shipwrecks”, Journal of Roman Archaeology 18, p. 361–372 (365f.). doi:10.1017/s104775940000742x. 
  5. AMEMIYA, T.. (2007) Economy and Economics of Ancient Greece. Taylor & Francis. ISBN 0203799313.
  6. Mateo 26:15
  7. WHITE, Matthew. (2012) The Great Big Book of Horrible Things. New York: W. W. Norton, p. 285–286. ISBN 978-0-393-08192-3.
  8. Ahmad Ibn Naqib Al-Misri. Reliance of the Traveller and Tools for the Worshipper, p. f17.
  9. Diana Scarisbrick. (2004) Historic Rings: Four Thousand Years Of Craftsmanship. Kodansha International, p. 283–. ISBN 978-4-7700-2540-1.
  10. Carol A. Schultze . “Direct evidence of 1,900 years of indigenous silver production in the Lake Titicaca Basin of Southern Peru”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (41), p. 17280–17283. doi:10.1073/pnas.0907733106. Alirita 22a de Majo 2013.. 
  11. Coinflation: 1942–1945 Silver Jefferson Nickel Value. Alirita 11a de Marto 2013.
  12. RHODES, Richard. (1986) The Making of the Atomic Bomb. London: Simon and Schuster. ISBN 0671441337.
  13. ASIMOV, Isaac. (1966) Building Blocks of the Universe. Abelard-Schuman.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]