Potosiio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
salamasetoj en la salakva lago Salar de Uyuni
departemento Potosiio departamento de Potosí
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Potosí |
Areo | 118 218 km² |
Loĝantaro | 709 013 (stato: censo de 2001) |
ISO-kodo | BO-P |
Potosiio - hispane Potosí - estas departemento de Bolivio, en la sudokcidento de la lando, ĉe la bordoj al Ĉilio kaj Argentino. Ĝi kovras areon de 118 218 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2001, en la departemento sume vivis 709 013 homoj - laŭ takso de la jaro 2010 intertempe estu pli ol 788 000. Administra centro de la departemento estas la samnoma urbo Potosí.
La teritorio estas plejparte montara, roka kaj nefekunda. Parto de ĝi estas la lago Salar de Uyuni, la tutmonde plej granda salakva lago.

Provincoj[redakti | redakti fonton]
- Alonzo de Ibáñez
- Antonio Quijarro
- Bernardino Bilbao
- Charcas
- Chayanta
- Cornelio Saavedra
- Daniel Saavedra
- Enrique Baldivieso
- José María Linares
- Modesto Omiste
- Nor Chichas
- Nor Lípez
- Rafael Bustillo
- Sud Chichas
- Sud Lipez
- Tomás Frías
Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]
- Monto Pacuni