Saltu al enhavo

Departemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Departemento
tipo de administra teritoria unuo Redakti la valoron en Wikidata
administra teritoria unuo
Komenco 1789 vd
vdr

Departemento[1] estas

  1. sekcio de ministrejo (do parto de ministerio) aŭ de granda administrejo (ekz. departemento pri fervojoj), aŭ
  2. mezgranda administra unuo en multaj landoj. En Francio ĝi estas administra teritorio, distriktaro estrata de prefekto. En Hungario ĝi estas sufiĉe sendependa distrikto kun averaĝe 4-500.000 homoj.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La etimo de la Esperanta vorto estas la franca substantivo département, en kiu la vokalo en la tria silabo estas "e". D-ro Zamenhof alprenis tiun francan etimon sen ŝanĝo de formo kaj registris ĝin tre frue en sia Plena Vortaro de Esperanto (rusa-Esperanta parto), eldonita en 1896. Poste pluraj pioniraj vortaristoj akceptis ĝin: Inter ili estis Péter Török, kiu inkludis "departemento" en sia Esperanto-Magyar Szótár, eldonita en Debreceno en 1910. En 1919 "departemento" estis oficialigita en la dua Aldono al la Universala Vortaro.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo departemento en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 2002, paĝo 752