Paroĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paroĥo estas distrikto de loka (vilaĝa, plurvilaĝa, kvartala) religia komunumo. Ĝi estas eklezia distrikteto, parto de episkopujo, regata de unu pastro nomata paroĥestro, kiu respondecas pri precipaj religiaĵoj en paroĥo. Ofte li estis helpata de vikariaj pastroj, kaj por la materia zorgado de sakristiisto. En la paroĥo loĝas, laboras paroĥanoj, kiuj partoprenas en la loka religia vivo.

En la baza senco de la vorto do temas nur pri la agotereno de paroĥestra pastro, do diversaj religiaj komunumoj povas dividi la saman teritorion en malsamajn paroĥojn. En iuj kazoj tamen ŝtataj instancoj historie ankaŭ transprenis la dividon laŭ paroĥoj por politika, administra divido de sia ŝtato - tiam temas pri administra unuo komparebla al komunumomunicipo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Institucio de paroĥo ligiĝas kun disvastigo de kristanismo al vilaĝaj terenoj. Finan signifon kaj rolon de la paroĥo difinis Kvara Laterana koncilio (1215).

En mezepoko la paroĥoj plenumis diversajn funkciojn. En Pollando de la 13-a jarcento ĉe pli riĉaj paroĥoj aperis paroĥaj lernejoj, kaj en urboj ankaŭ malsanulejoj.

Nuntempe fondiĝas Domoj de Solecaj Patrinoj, pri kio feministaj organizaĵoj ne interesiĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri paroĥo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Kia paroĥestro, tia paroĥo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-19.