Govio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Govio[1][2] (de france -govie, germane Gau, malnovaltgermane gouwe, gouwi) estis la nomo de regione limigebla setlejo de ĝermanoj. La vorto ĝis hodiaŭ estas uzata kiel ĝenerala termino de regionoj aŭ administraciaj unuoj. Plej ofte ĝi estas uzata kiel vortero aŭ ŝajnsufikso en geografiaj nomoj, i.a. en:

La distriktoj de la nazia partio NSDAP en la Germana Regno de 1925 ĝis 1945 estis dividitaj en govioj (Gaue) kun goviestro (Gauleiter) ĉe la pinto. Same la administraj disktriktoj en la Germana Regno de 1939 ĝis 1945 nomiĝis "regnaj (aŭ imperiaj) govioj" (Reichsgaue).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reinhard Haupenthal, Klaro kaj elasto. Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego / editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal. Schliengen: Ed. Iltis 2003, p. 212. ISBN 3-932807-26-X.
  2. Tamen atentu ke nek la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, nek la granda vortaro germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause nek la granda vortaro franca-Esperanto de Jacques le Puil kaj Jean-Pierre Danvy mencias la vorton, kvankam ĝi bezonatas en specifaj tekstoj pri eŭropa historio de la mezepoko. Sed tiuj ampleksaj vortaroj ja menciis kaj konfirmas historiajn teritoriojn (Algovio, Atgovio, Henegovio...), kiuj uzas tiujn kvin literojn.