1-a jarmilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesuo KristoRomia ImperioNigra pulvoŜakoAtilo la HunoVesuvioAlta mezepokoAztekoj
De maldekstre laŭ horloĝa direkto: • bildigo de Jesuo, la centra figuro en Kristanismo • la Koloseo, simbolo de la iam forta Romia Imperionigra pulvo en Ĉinio estas elpensita dum la lasta parto de la jarmilo • Ŝako, nova tabulo ludo, tutmonde populariĝas • la Romia Imperio falas, kaj komenciĝas la alta mezepoko • la skeletaj restaĵoj de juna virino, konata kiel la "ringo damo", mortigita per la erupcio de la vulkano Vesuvio en la jaro 79 • Atilo la Huno, gvidanto de la Huna Imperio, kiu prenas la plimulton de okcidenta Eŭropo. (Fono: Reproduktaĵo de antikva muro de Teotiŭakano, nun en la Nacia Muzeo de Antropologio en Meksikurbo.)

La unua jarmilo estas periodo de tempo kiu komenciĝis la 1-an de januaro de la jaro 1, kaj finiĝis la 31-an de decembro de la jaro 1000 laŭ la julia kalendaro.

La monda loĝantaro, kiu triobliĝis en la antaŭa jarmilo, kreskis pli malrapide dum la unua jarmilo kaj eble eĉ malkreskis. Aparte optimisma takso estas, ke la monda loĝantaro kreskis de proksimume 170 al 300 milionoj, sed aliaj taksoj varias: unu el ili sugestas ke la monda loĝantaro fakte malpliiĝis de 400 milionoj da homoj al 250 milionoj da.

Jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Superrigardo laŭ regionoj[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo kaj la Mediteraneo, la unua jarmilo estis tempo de grandaj ŝanĝiĝoj. La 2-a jarcento vidis la pinton de la Romia Imperio, sekvita de ĝia laŭgrada dekadenciĝo dum la periodo de malfrua antikva epoko, la kresko de kristanismo kaj la elorienteŭropaj popolmigradoj. La dua duono de la jarmilo karakteriziĝas kiel la frua mezepoko en Eŭropo, kaj estas markita per la vikingaj konkeroj en la okcidento, la kresko de la Bizanca Imperio en la oriento, kaj per la islama ekspansio tra okcidenta Azio, norda Afriko ĝis la iberia duoninsulo, kulminante en la islama Ora Epoko (jaroj 700 ĝis 1200).

En orienta Azio, la unua jarmilo estis ankaŭ tempo de grandaj kulturaj antaŭenpaŝoj, kaj jen plej notindas la disvastiĝo de budhismo al Orienta Azio. En Ĉinio, la dinastio Han estas anstataŭita per la dinastio Jin (265-420) kaj poste la Dinastio Tang ĝis en la 10-a jarcento la unueca ŝtato dispeciĝas en la periodo de kvin dinastioj kaj dek regnoj. En Japanio, agrikulturaj progresoj kaŭzas fortan kreskon de la loĝantaro. La kortego Jamato estas establita. La Hinda subkontinento estas dividita inter multnombraj regnoj dum la tuta unua jarmilo.

En centra Ameriko, la unua jarmilo estis periodo de granda kresko konata kiel la Klasika Erao (200-900 pK). Teotiŭakano fariĝis metropolo kaj lia imperio regis Mezameriko. En Sud-Ameriko, antaŭ-Inkaaj, marbordaj Moĉe-kulturoj prosperis, produktante impresajn metalaĵojn kaj ceramikaĵojn.

En norda Ameriko, la Misisipo-kulturo leviĝis je la fino de la jarmilo en la valoj de la riveroj Misisipo kaj Ohio. Multnombraj urboj konstruiĝas; Cahokia, la plej granda, situis en la nuna Ilinojo kaj eble havis 30 000 loĝantojn en la kulmina tempo ĉirkaŭ la jaro 1250 pK. La bazo de la 10-etaĝa terpiramido Monaĥa Monteto en Cahokia pli grandis ol tiu de la Piramido de la Suno en Teotiŭakano aŭ la Granda Piramido de Gizo en Egiptio.