Budhismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elekto de artikoloj pri
Budhismo


Lotus75.png

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa Origino
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

DharmaWheelGIF.gif

Budhismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - pritaksoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Srilanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002.

Budhismo estis fondita de la Budho (budho Gotamo) el Ŝakjujo, sendependa respublika ŝtato en Hindio (regiono, kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto „budhismo“ venas de sanskrita vorto „Buddha“, unu el la titoloj donitaj al Sidarto Gotamo (Siddhārta Gautama), spirita gvidanto el antikva Hindujo. La vorto mem signifas „vekiĝinto“, tiu kiu atingis „bodhi“, la komprenon de la vera naturo de ĉio ajn.

Laŭ la tekstoj, la Budho mem ne uzis la vorton „budhismo“ por paroli pri siaj instruoj, sed „darmo“ aŭ „brahmayāna“. Nuntempe, budhismaj landoj uzas la vorton „buddha-dharma“ por paroli pri la instruoj de la Budho.

Laŭ la kutimoj de Esperanto, la asimilita formo por la sanskrita vorto „buddha“ devus esti „budo“; sed tiun formon jam okupis fundamenta vorto, kaj la homonimio estus ĝena en iuj okazoj. Tial Zamenhof proponis la formon Buddo, rigardante ĝin kiel propran nomon.

Aliaj formoj, kiuj nature aperis estas Budao, kiu simple konservas finaĵon -a, kaj kiun preferis la esperantistoj de la tradicie budaismaj landoj kaj tiun formon uzas PV; kaj erare Budho, kiu estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita. En la originala sanskrita vorto „Buddha“ ne estas kombino el [d] kaj [h], sed unuopa sono [d̪ʱ], tre malsama ol la prononco postulata de la skribo „budho“, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel „maŝino“ kompare kun „maŝino“. Ĉi tiu lasta formo, tamen, iĝis la plej populara el la tri proponoj.

Centraj pensoj[redakti | redakti fonton]

Vivorado el Birmo
Staranta budho, Afganio

Bodhi (sanskrite बोधि) estas kompreneco de Budho pri la vera naturo de aferoj. Ĝi estas ofte tradukita kiel vekiĝo aŭ kleriĝo.

La plej centraj pensoj de budhismo estas la kvar noblaj veroj:

  1. La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duḥkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta.
  2. La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo.
  3. La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo.
  4. La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo:
    1. ĝusta rigardado,
    2. ĝusta pensado,
    3. ĝusta parolado,
    4. ĝusta agado,
    5. ĝusta vivtenado,
    6. ĝusta strebado,
    7. ĝusta atentado
    8. ĝusta koncentrado.

La Tri Juveloj, nomitaj ankaŭ Tri Trezoroj, Tri Rifuĝejoj, aŭ plej ofte Triobla Gemo, en Palia lingvo तिरतन (tiratana), en sanskrito त्रिरत्न (triratna), estas tri aferoj je kiuj budhistoj rifuĝas ene, kaj serĉas ilin por gvidado, en la procezo konata kiel rifuĝado. La tri juveloj de la Budhismo estas la tri bazoj de budhisma praktiko. La Tri Juveloj estas la jenaj:

  • Budho (Sanskrite/Palie: Buddha), depende ĉu la historia, ideala aŭ pli alta spirita ento kiu ekzistas ene de ĉiuj estaĵoj;
  • Darmo (Sanskrite: Dharma, Palie:Dhamma), aŭ esenco de naturo;
  • Samgo (Sanskrite: Saṃgha, Palie: Saṇgha), aŭ komunumo de graciaj kredantoj.

Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozoreenkarniĝado.

Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon.

Laŭ budhismo, estas pluraj mondoj: nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj.

Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp.

Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj.

Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Gautama Siddhartha[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Siddhartha Gautama.
Budho-statuo ĉe Avukana en Srilanko

Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la darmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Budhhaghosa al la libro Jātaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.)

Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado.

En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

Ŝariputro (sanskrite शारिपुत्र, Śāriputra aŭ palie सारिपुत्त, Sāriputta) kaj Maŭdgaljajano (sanskrite Maudgalyāyana, palie Moggallāna), ankaŭ konata kiel Mahāmaudgalyāyana aŭ Mahāmoggallāna, estis du el la du ĉefaj viraj disĉiploj de la Budho.

Historio kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tri monatojn post la morto de la Budho ties disĉiploj kunvenis en Rajagarha (la nuntempa Rajgir) por la unua budhisma koncilio (sangiti [1]), por diskuti pri la darmo (la instruo) kaj la vinaja (la monaĥa regularo) kaj fiksi ilin laŭ la instruoj de la Budho. Alia transdono okazis buŝe. Ĉirkaŭ 100 jarojn poste okazis en Vesali la dua koncilio. Diskutitaj estis ĉefe la reguloj de la monaĥa komunumo, ĉar ĝis tiam jam estiĝis pluraj grupoj, kiuj malsame interpretis la originalajn vortojn de la Budho. Dum la dua koncilio kaj la sekvaj kunvenoj estiĝis ĝis 18 diversaj skoloj (nikaja-skoloj), kiuj malsame rilatas al la originalaj instruoj de la Budho. La du unuajn konciliojn agnoskas ĉiuj budhismaj skoloj.[1] La sekvaj koncilioj estas akceptataj nur de iuj skoloj.[1]

En la 3-a jarcento a.K. kunvenis la 3-a koncilio en Pataliputra (nuntempe Patna) sub protektado de la reĝo Aŝoko kaj estrado de la monaĥo Moggaliputta Tissa. Celo estis unuiĝi pri ununura budhisma instruo. Oni volis ekskludi hereziulojn kaj malagnoski malverajn instruojn. Dum la koncilio oni tial verkis la libron Kathavatthu, kiu entenis la filozofiajn kaj skolatikajn tekstojn. Kune kun la sutapitaka, la skribitajn paroladojn de la budho,kaj la vinajapitaka, la kolekto de ordenaj reguloj, ĝi estas la en la palia lingvo verkita tipitaka (sanskrite: tripitaka, esperante: „trikorbo“, aŭ palia kanono), la plej malnova granda kompilo de budhismaj tekstoj.

Antaŭe de la disvastiĝo de Budhismo al Ĉinio en 1-a jarcento P.K., ĝi alventis en landojn kiuj havis relative malpli kompleksaj civilizacioj. Tiel ĉi, erudiciolo Steven Collins skribas prii la "kultura pakaĵo Palilingva" de Budhismo. Tio estas diri, Budhismo alvenis en Sudorienta Azion ne nur kun instruoj religiaj sed ankaŭe kun unu kompleta kultura modelo, de arto, teknologio, matematico, skriba lingvo, literaturo, kaj eĉ politiko, inter alioj. Tia modelo trovis akcepton en landoj Sudorienta Azio pli-malpli sen modifaĵo. Tamen, tia tendenco, de akcepto en tute de Budhismo Palilingva, ne daŭris en Ĉinion. Ĉar Ĉinio jam longetempe kultivis sian mem multe espriman kaj extreme plene dokumentitan tradicion de religio, politiko, kaj ekonomio, Budhismo unuafoje alfrontis la defion de renkonti kaj adaptiĝi al tutenova, alia, kaj forta tradicio kultura. Kiel fama ekzemplo, tradiciemensaj Konfuceistoj rezistis doni manĝaĵon, vestaĵon, kaj ŝirmejon al nekonatoj ekster la familio (tiel ĉi malsimile kun Sudorienta Azio). Tiel ĉi, en Ĉinio bezoniĝis malstreĉi la regulon tradician kio malpermesis la monaĥoj amasigi posedaĵojn. Post iom da tempo, fariĝis ofte ke komunumoj monaĥaj posedas ne nur monaĥejojn sed ankaŭe bienojn (kiojn en multaj kasoj ili luigis al aliaj homoj por mono) kaj ĉe entrepenojn (exzemple grincilojn por grajnon kaj presilojn por fari oleon).[2] Fakte, en Ĉinio neniu alia monaĥoj Budhistaj estis la inventintoj de la institucioj de vendi landon, elpruntedoni monon por intereso, kaj papervaluto. Tiame, ioj erudicioloj rigardas Budhismon de la Tang dinastio (ĉirkaŭ de la 6-a al la 10-a jarcento) kiel la plej frua apero de prakapitalismo en Ĉinio.[3]

Nature, la procezo de adapto budhisma en Ĉinio estis reciproka kaj duon-direkta. Samtempe kiel budhismo ŝanĝis siajn kutimojn hindajn, la indiĝina ĉina kulturo ankaŭe adoptis, iom post iom, budhanajn ideojn, vortojn, kaj eĉ ĉiutagajn objektojn. (Ekzemple de la lasta tiu ĉi, oni akreditas al budhismo la enkondukon en Ĉinion de tielajn diversajn objektojn kiel la seĝo kaj teo!)[4] Tia ĉi procezo plirapidiĝis kiam Ĉinio regiĝis de etne neĉinaj "barbaroj" de tradicie budhana centra Azio. Ne poste la Tang dinastio, Ĉinio estis plene ĉieiĝita de tielajn ideojn kiel renaskiĝo (sanskrite "samsara") en nenombreblajn, multoblajn vivdaŭrojn, kaj ankaŭ karmo (sanskrite "karma"), signifante ke ĉia ago havas neeviteble estontan efekton milionojarfore por la aginto.

Kiel forte kaj videble influis Budhismo la indiĝinan Konfuceisma tradicon, ke kelkfoje la imperiestraj aŭtoritatuloj provis subpremi ĝin, pli-malpli perforte, instigite de konservemulaj Konfuceistoj. Ankaŭe de la semprekreska riĉaĵo de la monaĥejojn, ili zorgiĝis de la mem ofendaĵo de tia ĉi instruo barbara (laŭ ilia plendoj) delokiganta la Vojon (Ĉine "Dao") propra de la patrio kaj siaj mem saĝuloj antikvaj. Tiel de la 6-a jarcento al la 10-a (t.e. antaŭe la komenco de la Song dinastio), okazis en Ĉinio kvar kontraŭbudhanaj persekutadegoj. Kiuj poŝte, neniu tia reokazis ĝis la Kultura Revoluciego Proleta (1966 al 1976), sed budhismo deposte kontinuantas ekzameniĝi kaj regiĝi de ĉia registraro sekve.

Malgraŭe ilia rivalaĵo ideologia kaj politika (kiu, oni ne povas ne diri, ekzistis multe pli en la mento konfuceisma kaj budhana), pensistoj konfuceistaj imitis konsciante kelkajn budhanajn ĉefaĵojn kaj strukturojn, precipe en ontologio kaj psikologio. Tiel, exemple, la "Novkonfuceistoj" de la Song dinastio (ĉirkaŭ la 11-a jarcento) alproprigi al si faman konceptparon de la Huayan tradicio, nome "principo" kaj "aĵo" (Ĉine "li" kaj "shi"), reinterpretante tiujn en termoj Konfuceisma-tipaj, kiel la Substanco ontologia de la Vojo aŭ naturo homara kaj la objektoj ŝarĝiĝaj kun morala signifo de la Ĉielo. Eble pli grave, tamen, Novkonfuceismo adoptis ankaŭe kelkajn teknikojn de meditato de Chan 禪 (japane "Zen") budhismo, kreante ion termitan kiel "kvieta sideco" (jingzuo 靜坐).[5]

Festivaloj kaj praktiko[redakti | redakti fonton]

Modhu Purnima (en bengala মধু পূর্ণিমা, laŭvorte 'miela plena luno') estas Budhisma festivalo celebrata ĉefe en Bangladeŝo, ĉefe en la regiono de Ĉitagongo. Ĝi okazas la tagon de plenluno en la bengala monato Bhadro (Aŭgusto/Septembro). Tiun tagon rememoras okazon en kiu la Budho retiriĝis al naturo de la arbaro Parilejja por alporti pacon inter du kverelantaj frakcioj de disĉiploj. Laŭ legendo, simio kaj elefanto nomita Parilejjaka nutris lin dum tiu tempo, la elefanto alportante al li fruktojn kaj la simio alportante abelujon. La simio estis tiom ekscitita kiam la Budho akceptis lian donacon ke li eksaltis el arbo al arbo ĝis falis mortinta. Tamen, li estis tuje revivigita kiel Tavatimsa rezulte de sia malavaremo.

Budha Tago (palie Vesākha, sanskrite Vaiśākha) estas tradicia festo por budhanoj en malsamaj tagoj en Barato, Sri-Lanko, Nepalo, Tibeto, Bangladeŝo, Butano, Indonezio, Filipinoj, Singapuro, Vjetnamo, Tajlando, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Birmo kaj en aliaj lokoj tra la tuta mondo.

Ĉajtjo estas budhisma preĝhalo kun stupao ĉe la fono.

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj tekstoj kompilantaj la instruojn de la Budho estas la Tripitako, tri korvoj kun tekstoj en Palio skribitaj sur palmfolioj, ankaŭ konata kiel la Palia Kanono. Teravada Budhismo konsideras tiujn ĉi tekstojn la nuran vere fidelan fonton de la vortoj de la Budho.

Shōbōgenzō estas la titolo plej ofte uzita por paroli pri la kolekto de verkoj de la 13-a jarcenta japana bikŝuo kaj fondinto de Soto Zen, Eihei Dōgen. Kelkaj aliaj verkoj ekzistas kun la sama titolo kaj kelkfoje ĝi estas nomita „Kana Shōbōgenzō“ por diferencigi ĝin de tiuj. La termino shōbōgenzō ankaŭ povas esti sinonimo por Budha Darmo vidita de la perspektivo de mahajana budhismo.

Skoloj kaj organizoj[redakti | redakti fonton]

Yāna (Sanskrito kaj Palio por veturilo) estas metodo de spirita praktiko en budhismo kaj estas ĉefe uzita por paroli pri dividoj de pluraj skoloj de budhismo laŭ ilia tipo de praktiko.

La Dharmaguptaka (Sanskrito; ĉine 法藏部, pinjine Fǎzàng bù) estas unu el la dekok aŭ dudek skoloj de antikva budhismo, depende de la fonto. Onidire, ili originis el alia sekto, Mahīśāsaka. Dharmaguptaka havis gravan rolon en antikva Centra Azia kaj Ĉina Budhismo, kaj ilia Prātimokṣa (monaĥa regularo por bikŝuoj kaj bikŝuinoj) ankoraŭ estas uzataj en Orientaj Aziaj landoj ĝis hodiaŭ, inkluzive en Ĉinio, Vjetnamio, Koreio, kaj Japanio.

Korea budhismo distingiĝas de aliaj formoj de budhismo per sia peno solvi kion estas konsideritaj malkonsistoj en Mahajana budhismo. Koreaj bikŝuoj de frua korea budhismo kredis, ke la tradicioj, kiujn ili ricevis el fremdaj landoj estis interne malkonsistaj.

Japana budhismo estas la budhismo praktikita en Japanio ekde ĝia oficiala enkonduko en la jaro 552 K.E. laŭ la Nihon Shoki de Baekje, Koreio de bikŝuoj. Budhismo havis gravan influon ĉe la disvolviĝo de la japana societo kaj daŭras kiel influa aspekto de la kulturo ĝis hodiaŭ.

Mahajano (sanskrite kaj palie mahâyâna, "granda veturilo") estas skolo de la budhismo unue bazita sur la (nun perdiĝinta) sanskrita versio de la Tripitako, poste sur ties (ankoraŭ ekzistantaj) tradukoj ĉina (en Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio) kaj tibeta (en Tibeto, Nepalo, Mongolio kaj Siberio). Grava koncepto por kompreni mahajanismon estas tiu de Bodhisatvo. Praĝnja paramito (sanskrite Prajñāpāramitā) povas esti tradukita kiel saĝperfektigado en Mahajana budhismo. Prajñāpāramitā signifas tiun perfektan manieron serĉi la naturon de realo, same kiel korpon de sutroj kaj la personigon de la koncepto en la bodisatvon konatan kiel la Granda Patrino (tibete Yum Chenmo).

Tibeta budhismo estas la formo de Budhismo en Tibeto, Mongolio kaj partoj de Ĉinio kaj Siberio; ĝin praktikas ankaŭ la kalmukoj en la eŭropa parto de Rusio kaj, ekde la fino de la 19-a jarcento, grupoj en la cetera Eŭropo kaj Ameriko. Alternative oni ankaŭ uzas la terminon Lamaismo, sed ĝi estis kontroversa kaj multaj tibettradiciaj budhanoj malakceptas ĝin.

Aliaj skoloj kaj sektoj estas Mahīśāsaka, Soto, Vaĝrajano, Teravado...

La Budhana Ligo Esperantista (BLE) estas ligo de geesperantistaj budhanoj el pluraj landoj.

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Budhisma kalendaro.

La budhisma kalendaro estas lunsuna kalendaro uzata en la sudorientaj aziaj landoj de Kamboĝo, Laoso, Birmo kaj Tajlando, kaj, por religia kialoj, en Srilanko. La malnova budhisma lunsuna kalendaro nenie plu estas oficiala. La budhisma kalendaro de Tajlando, kiu estas reagordita Gregoria kalendaro, estas la oficiala taja kalendaro.

Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Budhhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento.

GEO H. YOXON.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Schmidt-Glintzer, Helwig (2005). Der Buddhismus. p. 42. München: C.H. Beck Citaĵa eraro Invalid <ref> tag; name "Schmidt-Glintzer" defined multiple times with different content; $2
  2. Jacques Gernet, Buddhism in Chinese Society: An Economic History from the Fifth to the Tenth Centuries (Les aspects économiques du bouddhisme dans la société chinoise du Ve au Xe siècle) [Budhismo en Ĉina Societo: Ekonomika Historio de la Kvina Jarcento al la Deka] (New York: Columbia, 1995).
  3. 余英時, 《中國近世宗教倫理與商人精神》Zhongguo jinshi zongjiao lunli yu shangren jingshen [Ĉinio eticoj religiaj de lastatempaj jarcentoj kaj la spirito komercista] (Taibei: Liangjing, 1993).
  4. John Kieschnick, The Impact of Buddhism on Chinese Material Culture [La Efiko de Budhismo je Kulturo Materiala de Ĉinio] (Princeton: Princeton University Press, 2003).
  5. Rodney Taylor, The Religious Dimensions of Confucianism (1990).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]