Dogmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dogmo en la komuna lingvo estas malaprobe uzata pri opinio, kiun iu (alia) rifuzas pridiskuti aŭ iel ŝanĝi. Ĝi ankaŭ ofte subkomprenas, ke tiu opinio estus malracia aŭ almenaŭ nepruvebla, ke ĝia defendanto akceptas ĝin konformisme, senkritike.

En antikva kaj meza epokoj dogmo estis pozitiva vorto, ĉar ĝi signifis klarecon kaj unusencecon.

Filozofio kaj religio[redakti | redakti fonton]

En filozofio kaj religio, dogmo estas fundamenta veraĵo, parto de doktrino. Ĝi funkcias simile al aksiomopostulato en scienco. Ĝi ne estas sekvo de aliaj asertoj, sed bazaĵo ne demonstrita, el kiu oni povas dedukti. Se oni ŝanĝas dogmon, oni ĉesas aliĝi al la koncerna doktrino kaj oni kreas per tio novan doktrinon, rigardeblan kiel devojiĝon, herezon de la unua.

Dogmoj en kristanismo[redakti | redakti fonton]

Kristaneco estas baze fido al Dio sin malkaŝanta tra la historio de la juda popolo kaj eminente en la persono de Jesuo Kristo. La populariĝo de kristanismo en la helenisma mondo en la 3-a kaj 4-a jarcentoj kontaktigis tiun fidon kun la greklingva filozofio, kiu favoras klaran eldiron de abstraktaj veraĵoj. La enhavon de la kristana fido oni tiam komencis diri per dogmoj. Dogmoj do koncernas fundamenton de religio, kaj ne temas pri aferoj de moralo aŭ praktiko.

Dogmoj rezultas el elekto inter pluraj teorioj, kaj elekton oni pli ofte bezonas pro disputo. Tial multaj dogmoj krom aserto de iu veraĵo, havas duan parton negan. Tiu parto prezentas la malakceptatan opinion, kaj eventuale ĝiajn subtenantojn ekde tiam anatemas.

Dogmojn eldiras la kunvenoj de episkopoj, laŭnome koncilioj, kaj de tio ricevas sian aŭtoritaton. Por ke ili validu en tuta eklezio aŭ por ĉiuj kristanoj (ekumene) do bezonatas kunvenoj de ĉiuj koncernaj episkopoj. En katolikismo ankaŭ la papoj ekde 1870 povas pro neerareco difini dogmojn.

En discienco la studo de dogmoj estas la temo de dogmoscienco aŭ dogmatiko. Dogmoj estas vortaĵoj diritaj en iuj filozofiaj kaj kulturaj kondiĉoj, kaj tial ili el kristanisma vidpunkto havas historion.