Koncilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koncilio estas kunveno de la episkopoj de kristana eklezio por decidi pri la aferoj de doktrino, praktiko, ktp. Iuj koncilioj estas lokaj aŭ regiona, sed la plej famaj estas ekumenaj aŭ tutmondaj. La plej fruaj koncilioj (300–500) difinis la naturon de Jesuo Kristo por batali kontraŭ herezoj.

Iam la vorto estis uzata sinonime kun la vorto sinodo.

La katolika eklezio nomas siajn konciliojn ekumenaj, sed tiu ĉi vorto signifas tutmondecon, ne kunagadon de ĉiuj eklezioj. En strikta senco oni nomas ekumenaj nur la fruajn konciliojn antaŭ la reformacio.

La apostola koncilio[redakti | redakti fonton]

La unua koncilio estas nomata "apostola" ĉar ĝi okazis dum apostola epoko. Ĝin prezidis Sankta Petro

0 Koncilio de Jerusalemo ĉirkaŭ 50 Ĝi klarigis ke kristanoj ne nepre devas esti judoj, nek judiĝi.

La ekumenaj koncilioj[redakti | redakti fonton]

La unuaj sep koncilioj, nomataj "ekumenaj", estas agnoskitaj de la katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj:

1 Unua koncilio de Niceo 325 Nicea Kredo: Jesuo estas tute homo kaj tute Dio. Kontraŭ arianismo.
2 Unua koncilio de Konstantinopolo 381 loka, sed agnoskita tutmonde. Reviziis la Nicean Kredon.
3 Koncilio de Efeso 431 la doktrino de Theotokos: Jesuo estas unu persono, ne du (homa kaj Dia). Kontraŭ nestorianismo
4 Koncilio de Kalcedonio 451 la Kalcedonia kredo: Jesuo havas du naturojn (homa, Dia), ne nur unu. Kontraŭ monofizitismo
5 Dua koncilio de Konstantinopolo 553  
6 Tria koncilio de Konstantinopolo 68081  
7 Dua koncilio de Niceo 787 restarigo de ikonismo. Kontraŭ ikonoklasmo.

Teorie protestantismo ne agnoskas iun ajn koncilion pro la doktrino de sola scriptura, sed praktike ĝi ne kontraŭdiras la unuajn du konciliojn.

Postaj koncilioj[redakti | redakti fonton]

Dum la sep koncilioj difinas ortodoksismon doktrine, katolikismo poste aldonis aliajn doktrinojn (la ĉieliro de Sankta Maria, la senerareco de la papo, ktp) en 14 aliaj koncilioj. Inter ili, la plej famaj estas:

Koncilio de Trento 154563 kontraŭ protestantismo
Unua koncilio de Vatikano 1870 la senerareco de la papo, k.a. Kontraŭ liberalismo kaj materialismo.
Dua koncilio de Vatikano 196265 Renovigo de la liturgio, modernlingva meso, rilato de la Eklezio al la moderna mondo, ekumenismo, bibliaj studoj, k.a.

Laŭ katolikismo, koncilio estas valida nur, se la papo aprobas ĝin. Dum 1300–1500 estis lukto inter la koncilio kaj papo por regado de la katolika eklezio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]