Kredodeklaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kredodeklarokredokonfeso referencas al publika deklaro, laŭforme pli aŭ malpli artikita, flanke de iu kristana eklezio, de grupo de kristanoj aŭ de unu aparta kristano, pri enhavo de sia kredo kaj de ĝiaj implicoj. La neceso pliprecizigi la enhavon de sia kredo kreiĝas ĉiujn kazojn en kiuj ideologiaj aŭ kulturaj fortoj fremdaj (ene kaj melene de la Eklezioj) kapablas endanĝerigi la integrecon de la kredo kaj de la kristana identeco, tia kiel estis transdonita. La kredodeklaro, krome, kiel sintezo de la kristana kredo ricevas ankaŭ instruan aspekton (prenante la formon de kateĥismo aŭ formulante tezojn kaj kontraŭtezojn. Do, necesas distingi kredodeklaro el kredokonfeso kiu estas io pli solena kaj artikolita kaj deviga por ĉiuj, kvankam la distigo foje fariĝas malfacila.

Historio de la termino[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento la termino ὁμολογὶα (homologia) povas esti kunligita, en la senco de "kredkonfeso" al la Evangelio aŭ al la kredo; la verbo ὁμολογέω (homologeō) havas kiel objekton jen la kredon jen la pekon. Sub la kompusiĝo kun la persekutoj, la Patristiko alestigas la konceptan novaĵon de la "konfesanto".
Dum la ekzemploj pli antikvaj ol Symbolum Apostolorum (kredo de la apostoloj), ankoraŭ demandformaj, havis en la 2-a jarcento individuan kredodeklaran uzon en la momento de la bapto; la enŝovo de kredo en la oficialan liturgion, ŝajnas esti okazinta en 473 kiam Petro Fulisto, patriarko de Antioĥio (471-488), enkondukis, membriĝante en monofizitismo, en liturgion, la nicean kredon por kritiki kaj konfuzi kion dekretis la koncilio de Kalcedono.
La verbo ἑξὁμολογέω (exomologeo) poste alvenis signifi la pentofaran sakramenton (la pekkonfeso) de la komunumo kuniĝinta (oni vidu en la Didakeo kaj en la unua epistolo de Klemento 51,3). En la 4-a jarcento Johano Krizostomo proponis la publikan pekkonfeson antaŭ la ricevo de la bapto aŭ de la Eŭkaristio Eŭkaristio. La konfeso de la peko ad auriculam ("en la oreloj" de la presbitero), estas mezepoka disvolviĝo, kiu tamen havas sian rolon en la medio de la liturgio.

En la Kvara Laterana koncilio de 1215 la pekkonfeso al la orelo estis igita deviga almenaŭ unufojon jare, rekvizito por partopreni Eŭkaristion.

Pliklariga resumo:

  1. 1. En la antikva Eklezio confessio signifis la kredodeklaro farita de martiro aŭ "konfesanto" kiu estis devigita suferi persekuton pro sia kredo (oni vidu: 1-a epistolo al Timoteo (6,13); 2-a epistolo al la korintanoj (9,13).
  2. 2. La termino pliposte ricevis la signifon de deklaro de religiaj konvinkoj kun aŭ sen referenco al la persekuto.
  3. 3. Tiu vorto estis ankaŭ uzata sur la tombo de martiro aŭ konfesanto, ekzemple, konfesio de Petro apostolo en Vatikano.
  4. 4. La termino"Konfeso" havas ankaŭ pli ĝeneralan signifon: nome laŭdo kaj adoro al Dio.
  5. 5. La "konfeso" estis sinonimo de konfeso de peko, kiu estas sakramento en la Katolika Eklezio.

La kredodeklaroj en Protestantismo[redakti | redakti fonton]

El la dua senco de "konfeso", nome la deklaro pri tio kion oni kredas, naskiĝas la uzo de la termino en la Eklezioj de la Reformacio, nome kredodeklaro por difini, en kontraŭstarigo aparte al katolikismo, sed ankaŭ rilate al la konvinkoj de sektaj grupoj. En la eklezioj de la Reformacio tiaj kreddeklaroj ne estis intencitaj kiel alternativo al la antikvaj ekumenaj kredokonfesoj (ekzemple, la apostola kredo aŭ la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, sed kiel asertoj pri la maniero ilin interpreti. Ilia intenco, do, celis klarigi kion signifas proklami ke "Jesuo estas la Sinjoro", kaj montri ke tiu aserto povas esti farita, laŭ protestantoj, nur je la lumo de la pravigo per “sola kredo”. Temis pri konfesdeklaro de la tuta eklezio kaj ne unuopaj teologoj.

La unua konfesdeklaro tiutipa estas la Aŭgsburga konfeso de 1530 kaj, inter la lastaj, la kredodeklaro de Westminster de 1643 kiu surbaze de la Skota kredodeklaro de 1560 fariĝis fundamento de la Eklezio de Skotlando en 1689.

La dekretoj de la Koncilio de Trento (1545-1563) povas esti konsiderataj kiel la kredkonfesa "respondo" de Katolikismo al la principoj de la protestanta reformo kiel proklamataj en la diversaj kreddeklaroj.

La trideknaŭ artikoloj de religio de la Eklezio de Anglio ne estas kredodeklaro en la senco konturita ĉi-supre. Ne temis pri verko de teologoj difinantaj konfesian pozicion, male temis pri pruvo akordigi malsamajn konfesiajn vidpunktojn por favori ĝeneralan eklezian unuiĝon. Fakte ili ne celas devigi ĉiujn provincojn de la Anglikana Komunio.

Listo de la kredodeklaroj kaj kredkonfesoj[redakti | redakti fonton]

Kredokonfesoj de la antikva Eklezio[redakti | redakti fonton]

Kredodeklaroj de la Luteranaj Eklezioj[redakti | redakti fonton]

Kredodeklaroj de la Reformaciitaj Eklezioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

En la Katolika Eklezio kredokonfesoj[redakti | redakti fonton]

Kredo deklaroj en judismo kaj islamo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Romeo Fabbri (cur.), Confessioni di fede delle chiese cristiane, EDB, Bologna 1996
  • Christian Confessions: a Historical Introduction, [de] Ted A. Campbell. First ed. xxi, 336 p. Louisville, Ky.: Westminster/John Knox Press, 1996. ISBN 0-664-25650-3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]