Kredo (liturgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kredo estas, en la katolikaj liturgio kaj devoteco, la kredkonfeso kiun la fidelula komunumo eldiras en la liturgiaj momentoj, precipe dum la Meso de la dimanĉoj kaj la liturgiaj solenaĵoj.

La liturgio proponas du formulojn por la kredo:

En la rito de la bapto oni preferas la formon “demando kaj respondo”: al la demandoj de la presbitero aŭ de la episkopo pri la tri artokoloj de la Apostola Simbolo la baptotoj respondas ĉiuj kune "Jes, mi kredas". Post tio ili estas baptitaj.

Malgraŭ ke la kredo estas recitata kvazaŭ preĝo, ĝi tia propre ne estas, sed ĝuste nur solena deklaro de la precipaj kredartikoloj, nome resumo de la precipaj dogmoj.[1]

Kredo de Pio la 4-a[redakti | redakti fonton]

Papo Pio la 4-a promulgis per la buleo Iniuctum nobis de la 13-a de novembro 1565 la kvaran formon de Kredo per la sigelilo de la Aŭtoritato (post la tri supre menciitaj), konata kiel Professio fidei Tridentina (Trenta Kredkonfeso) en respekto de la dogmaj difinoj de la Koncilio de Trento. Tiuj difinoj nenialion[klarigu] faras ol specifi kaj ekspliki kion jam indikitan en la antaŭaj kredkonfesoj, kaj ĝi estis pliigita (19-a jarcento) per la aldonoj de la dogmaj difinoj de la Unua Vatikana koncilio. La celo estis “klare difini la Katolikan Kredon antaŭ la kredkonfeso de Protestantismo. [2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Kredokonfeso nicea-konstantinopola estis kaj estas fonto de disputoj inter la Katolika Eklezio kaj la Ortodoksa Eklezio pro la katolika aldono de la Fiioque. Laŭ la Katolika Eklezio la du formuloj estas ĝustaj, kvankam la Filioque pli kompleta; sed laŭ la Ortodoksa Eklezio la Katolika Eklezio estas hereza, do evitenda, kaj kun tiu nenimaniere rilatas.
  2. Testo e spiegazione storica [1], traduko al la itallinvo [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]