Ambrozia rito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La ambrozia rito estas unu el la manieroj por celebri la meson en la latina katolikismo. Tiu rito estas praktikata en la diocezo de Milano kiuj etendiĝas ĝis valoj de Kantono Tiĉino (Leventina, Blenio kaj Riviera - 51 paroĥoj, entute).

Spite de manko de iu ajn pruvo ke tiu rito estis fiksita de Ambrozzio, episkopo de Milano de la kvara jarcento, oni daŭrigas atribui al li la originon. Pro manko de definitivaj dokumentoj, la kreo de la rito iniciate de Ambrozio de Milano restas ankoraŭ hipotezo. Certas ke la estonta papo Celesteno la 1-a († 432) informas ke Ambrozio kantigis sian himnon Veni Redemptor gentium (Venu Elaĉetinto de la gentoj) okaze de lia restado en Milano. Rilate la alestiggon de proprio de la meso ankoraŭ restas duboj.
Tamen, tio eblas ĉar papo Ĉelesteno la 1-a estis la unua papo kiu ekenkondukis la roman riton, eble inspirita de Ambrozio. [1].

Kardinalo Montini, ĉefepiskopo de Milano kaj estonta papo Paŭlo la 6-a, celebris meson laŭ la ambrozia rito en 1962 antaŭ la konciliaj Patroj de la Dua Vatikana koncilio.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ambrozia liturgio tre proksimiĝas al tiu de la roma rito, sed havas certan nombron de propraj karakterizoj. Tiel la preĝpeto Kyrie eleison, sen la Christe eleison (Sinjoro, pardonu, sen Kristo, pardunu), estas ripetata plurfoje dum la kuro de la meso. La plej granda parto de la legaĵoj kaj preĝoj estas propraj de la ambrozia rito: la ambrozia Advento komenciĝas du semajnojn antaŭ tiu de la roma rito (la semajnoj, do, entute fariĝas ses kontraŭ la kvar de la roma rito). La karnavalo etendiĝas trans la la karnavala mardo ĝis la sekva sabato. Pro tio en tiu rito ne estas celebrata la Cindra merkredo ,kaj la karesmo komenciĝas en la sekva sabato.

La ambrozia rito estis reformita post la [[Dua Vatikana koncilio) laŭ ties dekretoj, kaj enkondukis la vulgaran lingvon en la liturgio, kaj novigis la enkondukajn kaj ofertoriaj ritojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dom Daniel Saulnier, Le chant grégorien, p. 81 et 108, Abbaye Saint-Pierre, Solesmes 2003)