Saltu al enhavo

Cindra merkredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cindrokruco sur la frunto de kredanto.

Cindromerkredo, Cindra merkredoMerkredo de la cindroj estas la unua tago de la fastsezono de Karesmo por la plej multaj okcidentaj kristanaj eklezioj. Ĝi estas la kvardeksesa tago antaŭ Pasko, la plej granda festo de la Kristana jaro, (la kvardeka, se oni ne nombras la dimanĉojn (ĉar ĉiu dimanĉo estas festotago de la reviviĝo de Kristo, kaj do ne povas esti tago de fasto). Ĝi do ĉiam devas esti Merkredo.

Ĝi nomiĝis Cindromerkredo ĉar laŭ la liturgia tradicio por tiu tago, la sacerdoto metas cindrojn sur la kapon de la kredantoj, kaj diras al ili: "Konvertiĝu kaj kredu al la evangelio" aŭ "Memoru ke vi estas cindro, kaj cindro vi redevenos". Tiamaniere la sezono de Karesmo komencas kun rememoriĝo de nia morto--bonega kialo por la fasto kaj preĝado de Karesmo, kiuj estas por la kredantoj preparoj por la morto, ĉar ili celas remeti la kredanton en la bonan vojon kun Dio.

La origino de la ceremonio kaj celebrado kunligas la memoron al penitenca disciplino de la unuaj kristanaj jarcentoj kiam en tiu tago la publikaj pekintoj nun petantaj la repacigon kun Dio kaj la eklezia komunumo ricevis cindrojn sur la kapo kaj komencis eĉ ekstere konduti laŭ pentofara penitenco, por fine ricevis la repacigon dum la Sankta Semajno.

La surŝutado de la kapo per cindroj ripetas similajn gestojn priskribitajn en la edifaj popolecaj rakontadoj kiel en Jona kaj Judito de la Malvova Testamento.

En kelkaj landoj kaj epokoj ekzistis ceremonioj rilate la cindrojn de la bruligitaj mortintoj, kiel ekzemple en Barato; en aliaj malpurigi la hararon aŭ la haŭton per cindro estas simbolo de ĉagreno aŭ religia doloro. La okcidentaj (t. e. latinaj) katolikoj celebras ankoraŭ la cindromerkredon, kiam pastro markas per cindro krucon sur la frunto de kredantoj, kiel simbolo de memoro, ke oni mortos kaj oni iĝos cindro. Tio okazas la unuan tagon de Karesmo, post karnavaloj, por marki la komencon de dolora epoko de memorigo de la morto de Kristo.

En fama romano Cent jaroj da soleco de la kolombia romanisto kaj Nobel-premiito Gabriel García Márquez oni markas tiun cindromerkredon 13 samnomajn fratojn per nelavota cindro kaj tiuj malaperontaj krucoj markos la gefratojn al la malamikoj, kiuj per tio scios kiuj ili estas kaj mortigos ilin.