Proprio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kiel proprio (latine: la propra; la esenca) oni nomas, diference al la ordinariumo, elementojn de la diservo ŝanĝantajn ĉiun dimanĉon resp. laŭ la liturgia jaro („de tempore“).

La proprio en la romkatolika meso[redakti | redakti fonton]

La Proprium Missae en la liturgio de la romkatolika eklezio enhavas kontraŭe al ordinariumo la partojn de la meso ŝanĝantajn laŭ la eklezia jaro kaj / aŭ okazo.

Tradicie oni diferencas jene:

  • Proprium de Tempore : tekstoj ŝanĝantaj laŭ la postuloj de la eklezia jaro.
  • Proprium Sanctorum : tekstoj ŝanĝantaj laŭ la sanktulaj festoj.

Al la proprio de la meso kutime apartenas jenaj eroj:

  1. introito (enirverso)
  2. oratio (tagopreĝo)
  3. 1-a legado (plej ofte el la Malnova Testamento)
  4. respondopsalmogradualo kun verso
  5. (je dimanĉoj kaj altfestoj 2-a legado; el la epistoloj)
  6. (je kelkaj festoj: sekvenco)
  7. haleluja kun verso
  8. evangelia legado
  9. ofertorio (oferkantado)
  10. oferpreĝo (antaŭe: secreta)
  11. prefaco
  12. komunio (kanto okaze de la komunia disdonado)
  13. fina preĝo (postkomunio).

Introito, gradualo, sekvenco, haleluja, ofertorio kaj komunio estas la partoj, kiun povas laŭtradicie kanti ĥoro aŭ komunumo. Ili estas anstataŭeblaj per preĝejaj kantoj. Tiuj ĉi kvin (resp. ses, se ekzistas sekvenco) partoj estas la Proprium Missae laŭ eklezimuzika senco. La plej granda klasikaj muzikigoj (orkestraj mesoj) de la meso koncernas nur la ordinario. Escepto estas la meso por mortinto, la Rekviemo, kun la muzikigo kaj de la ordinariumo kaj de la proprio. En pli nova tempo ekestis ankaŭ propriaj muzikigoj.

La proprio en la protestana diservo[redakti | redakti fonton]

En la evangela-lutera liturgio la proprio kutime inkluzivas:

  1. semajndiraĵo
  2. introito (enirpsalmo)
  3. Kollektengebet (tagopreĝo)
  4. legadoj: Malnova Testamento, epistolo, evangelio
  5. ĉefa- aŭ semajnkanto
  6. haleluja-(verso)
  7. prediko
  8. dum komuniodiservoj: prefaco, fina kolekto (dankpreĝo post la komunio)
  9. la laŭsezona liturgia koloro