Legado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Legantino, ĉ. 1770–1772 fare de Jean-Honoré Fragonard
Miss Auras, de John Lavery, montras virinon legantan libron
Leganta junulo, persa miniaturo de Reza Abbasi (1625-6)

Legado estas kompleksa kogna procezo malkodigi simbolojn por konstrui aŭ derivigi signifon (legokompreno). Ĝi estas rimedo por akirado de lingvaĵo, nome por komunikado, kaj por kunhavado de informo kaj de ideoj. Kiel ĉe ĉiuj lingvaĵoj, ankaŭ ĝi postulas kompleksan interagadon inter la teksto kaj la legantoj, kiu estas konsistigata de dekomenca sciaro fare de la leganto, ties spertoj, sintenoj kaj lingva komunumo, kie ĝi estas kulture kaj socie situanta.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La legoprocezo postulas kontinuan praktikon, disvolvigon kaj refajnigon. Aldone, legado postulas kreivecon kaj kritikan analizon. Konsumantoj de literaturo iel veturas tra idearo legante ĉiun pecon, ĉiam iom devojante el laŭliteraj vortoj por krei bildojn kiu havu senco al ili en la nefamiliaj lokoj kiujn la tekstoj povas priskribi. Ĉar legado estas tia kompleksa procezo, ĝi ne povas esti kontrolita aŭ limigita al unu aŭ du interpretoj. Ne estas precizaj reguloj por legado, sed tio permesas al legantoj eliron el sia propra realo por produkti siajn proprajn produktojn enmense. Tio helpas profundan esploradon de tekstoj dum interpretado.[1]

Legantoj uzas varion de legostrategioj por helpi al malkodigo (nome traduki simbolojn en sonojn aŭ vidajn reprezentaĵojn de parolo) kaj kompreno. Legantoj povas uzi kuntekstajn ŝlosilojn por identigi la signifon de nekonataj vortoj. Legantoj integras la legatajn vortojn en sia ekzistanta kadro de kono aŭ skemo.

Aliaj tipoj de legado funkcias ne laŭ parolbazitaj skribsistemoj, kiaj ĉe la muzika notaciopiktogramoj. La komuna ligilo estas la interpretado de simboloj por elpreni la signifon el la vidaj notacioj aŭ tuŝaj signaloj (okaze de Brajlo).

Legogrupo estas grupo de homoj kiuj kuniĝas, fizike aŭ virtuale, por diskuti apartan temon laŭ interkonsentitan legoliston. Legogrupoj povas koncentriĝi pri literatura kritiko aŭ pri malpli akademiaj temoj. Iuj fokusiĝas al aparta ĝenro kiel romantikismo aŭ hororo. Ekzistas eĉ librogrupoj dediĉitaj al verkisto aŭ serio da libroj. Legogrupoj regule kunvenas, kutime unufoje monate.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. De Certeau, Michel. "Reading as Poaching." The Practice of Everyday Life. Trans. Steven F. Rendall. Berkeley: University of California Press, 1984. 165-176.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carver, Ronald P.. (1990) Reading rate: a review of research and theory. Boston: Academic Press. ISBN 0-12-162420-X.
  • Legge GE, Mansfield JS, Chung ST (March 2001). “Psychophysics of reading. XX. Linking letter recognition to reading speed in central and peripheral vision”, Vision Research 41 (6), p. 725–43. doi:10.1016/S0042-6989(00)00295-9. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]