Informo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
"i" kiel simbolo por informo.
Apple iMac surtabla komputilo. Komputiloj en siaj tre diversaj tipoj en la nuntempa socio iel anstataŭis bibliotekojn kiel ĉefa informofonto.
La kodoj ASCII por ĉiu el la karaktroj de la vorto "Wikipedia" reprezentataj en duuma kodo, nome la sistemo por numerado plej ofte uzita por kodi informaron en komputilo.

Informo estas scio aŭ scieblaĵo konsiderata rilate al ĝia transdonado aŭ konservado. En Esperanto la substantivo deriviĝas de la verbo informi, kiu signifas doni sciigon aŭ klarigon. Apartan gravecon la nocio havas en informadiko, kies centra objekto ĝi estas. Tiel komputiloj en siaj tre diversaj tipoj en la nuntempa socio iel anstataŭis bibliotekojn kiel ĉefa informofonto.

Informo estas la nomo per kiu oni konas organizitan aron de datenoj procezitaj kiuj konstituas mesaĝon kiu ŝanĝas la staton de sciaro de la subjekto aŭ sistemo kiu ricevas tiun mesaĝon. Estas diversaj fokusoj por la studado de la informaro:

  • En biologio, la informo estas konsiderata kiel senta stimulo kiu efikas super la konduto de la individuoj.
  • Multaj estas la difinoj kiuj ekzistas por la determinado de ties enhavo. Laŭ Ivis Goñi Camejo «la informo ne estis difinita nur el matematika aŭ teknika vidpunktoj; ties konceptigo enhavas filozofiajn, komputikajn kaj aliajn fokusojn, bazitajn sur la nomitaj sciencoj de la informado.»
  • En socia komunikado kaj ĵurnalismo, kiel aro de mesaĝoj interŝanĝitaj fare de individuoj de societo kun organizaj konkretaj celoj.

La sentaj datenoj post siaj percepto kaj procezoj konstituas informon kiu ŝanĝas la staton de sciaro, kio permesis la individuojn kaj sistemojn kiuj posedas tiun novan staton de sciaro ekhavi decidojn kongruajn kun tiu sciaro.

El la vidpunkto de la scienco de la komputiko, la informo estas eksplicita sciaro ekfarita de ĉu vivantuloj ĉu sistemoj espertaj kiel rezulto de interagado kun la medio aŭ sentaj perceptoj de la sama medio. Dekomence la informaro, diference de la datenoj aŭ de la sentaj perceptoj, havas utilan strukturon kiu modifos la postan interagadon de tiu, kiu posedas tiun informaron, kun sia medio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto deriviĝas de la latina verbo informare, kiu signifas "formi menson", "instrui". La latina substantivo informatio jam estis uzata en la signifo "koncepto" aŭ "ideo". Fakte la proponita neologismo «informacio» derivus de la latina substantivo informatio(-nis) (siavice de la verbo informare, kun la menciita signifo «formi menson», «formigi», «instrui», «lernigi»). Jam en latino la vorto informationis estis uzita por indiki «koncepton» aŭ «ideon», sed ne klaras ĉu tia vorto influis en la moderna disvolvigo de la vorto «informo».

Aliflanke la greka vorto koresponda estis μορφή (morfè, el kiu per metatezo aperis la latina vorto «forma»), aŭ alivorte εἶδος (éidos, el kiu derivas la latina «idea»), tio estas: «ideo», «koncepto» aŭ «formo», «bildo»; el kiuj la dua vorto estis rimarkinde uzata teknike en la filozofia medio fare de Platono kaj Aristotelo por indiki la idealan identecon aŭ esenco de io. Eidos estas ankaŭ asociebla al «pensaro», «aserto» aŭ «koncepto».[1]

La koncepto[redakti | redakti fonton]

Claude Shannon konsideras la transdonon (sendon) de informo laŭ la efiko al la ricevanto.

Malgraŭ sia elementa difino, la nocio "informo" estas interpretebla el diversaj vidpunktoj. Pri ili okupiĝas diversaj sciencoj, precipe la informoteorio, la telekomunikado, la komunikadtekniko, la semiotiko kaj la sciteorio.

Informoteorio, fondita esence de Claude Shannon, okupiĝas pri la mezurado de inform-enhavo, nomata ankaŭ per la proponita neologismo "informacio". Ĝi konsideras la transdonon (sendon) de informo laŭ la efiko al la ricevanto. La informo estas en mesaĝo, kies ricevanto interpretas ĝin kaj uzas ĝin por ŝanĝi sian scion. Tiu efiko dependas ne nur de la enhavo de la mesaĝo, sed ankaŭ de la antaŭa sciaro de la ricevanto; do la sama mesaĝo povas doni malsaman informon, kaj malsame da informacio, al malsamaj ricevantoj. Kiam la sama mesaĝo estas sendita duan fojon al la sama ricevanto, ĝi tute ne havas informon por li (aŭ maksimume la informon, kiun iu sendis al li dufoje la saman mesaĝon).

Komunikadtekniko okupiĝas pri la transdono de mesaĝoj sendepende de la inform-enhavo; por ĝi gravas la portanto de mesaĝo (komunikilo; ekz. papero, telefona linio). Kiam la sama mesaĝo duan fojon trairas la saman komunikan kanalon, ĝi estas komunikad-teknike nova mesaĝo. La komunikadtekniko povas uzi la informoteorion por pliefikigi la sendadon, ekzemple per densigo de mesaĝoj.

Semiotiko esploras la signojn uzatajn por komuniki informon kaj ilian signifon. Semiotikistoj ofte kritikas, ke la informoteorio neglektas aŭ ignoras la signifon de informo.

Sciteorio filozofie esploras, kio estas scio kaj kiel ĝi ekestas. Laŭ multaj sciteoriistoj scio estas pli ol nura akiro de informo; interalie ĝi implicas la verecon de scio, kiu ne gravas por la informoteorio.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Letero estas tipa sistemo por transsendo de mesaĝo pere de strukturo.

Eblas konsideri informon je diversaj niveloj de ĝia interpretado. Tiuj niveloj troviĝas en la homa kompreno, sed utilas ankaŭ en la informadiko. Ĝenerale oni distingas kvar nivelojn:

  1. Kodado
  2. Sintakso
  3. Semantiko
  4. Pragmatiko

Tiuj kvar niveloj ne strikte respondas al la menciitaj sciencaj aliroj; tamen eblas diri, ke pri kodado okupiĝas precipe la komunikadtekniko, pri sintakso la (homa) lingvistiko kaj la teorio de formalaj lingvoj. Ni konsideru la kvar nivelojn laŭ la simpla mesaĝo "pluvas".

Kodado[redakti | redakti fonton]

Depende de la mesaĝportanto la mesaĝo "pluvas" povas esti diversmaniere kodita. Ĝi povas esti skribita sur papero, parolata, kodata en retmesaĝo; en ĉi-lasta okazo ĝi estas kodita laŭ la kodo Askio, do konsistas el jenaj ses bitokoj (dekume notitaj): 112-108-117-118-97-115. Ĉi ĉiuj kodadoj estas tute malsamaj; tamen ili difinas, se neglekti la kodadon, la saman mesaĝon. Eblas konverti mesaĝojn inter diversaj kodoj, ekzemple presante retmesaĝon sur paperon.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Sur pli alta nivelo konstateblas, ke la mesaĝo havas strukturon: Laŭ la fundamenta notacio ĝi estas analizebla kiel "pluv/as", do konsistas el la radiko "pluv" kaj la finaĵo "as". Tiu sintaksa analizo eblas nur kun la krominformo, ke la mesaĝo estas en Esperanto; en alia lingvo la strukturo povas esti malsama aŭ tute ne ekzistanta. Ekzemple la vorto "espero" en Esperanto estas substantivo, sed en la hispana ĝi estas verbo ("mi atendas").

Semantiko[redakti | redakti fonton]

La signifoj kiuj aperas en la vortaroj estas kombinataj pere de la sintaksa strukturo.

Je semantika nivelo eblas konkludi el la mesaĝo, ke ĝi temas pri afero nuntempa aŭ ĝenerala (pro "as") kaj pri manifestiĝo de pluvo, do likva atmosfera precipitaĵo aŭ simple "akvo falanta de la ĉielo". Tiunivele la mesaĝo estas identa al ĝia traduko en aliaj lingvoj. Tiu konsidero baziĝas sur konceptoj kiel signifo, senco ktp. Ĝenerale la signifoj kiuj aperas en la vortaroj estas kombinataj pere de la sintaksa strukturo.

Pragmatiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam la semantiko ebligis trovi la "signifon" de la mesaĝo, multaj dirus, ke tian interpretadon povus fari komputilo, kiu neniel scias, kio estas pluvo. Tiuokaze la "signifo" estus nur amaso da bitoj. Vera signifo ekestas nur, kiam la mesaĝo iel efikas. Pri tio okupiĝas la pragmatiko.

Eble efiko de la mesaĝo "pluvas" estas, ke la ricevanto decidas uzi ombrelon aŭ pluvmantelon. Ankaŭ eblas, ke li decidas resti hejme anstataŭ iri eksteren, aŭ meti sian aŭton eksteren, por ke la pluvo lavu ĝin. Eble tute ne ekzistas efiko, ĉar la ricevanto jam sciis, ke pluvas.

Aspektoj de informo[redakti | redakti fonton]

Tombo de Ludwig Boltzmann en la Centra Tombejo de Vieno kun la formula de entropio.

Fizika informo[redakti | redakti fonton]

Informo estas strikte difinita eco de fizikaj sistemoj, kiu servas por priskribi diversajn fenomenojn, ekzemple entropion. La formulo por kalkuli la entropion de fermita sistemo estas identa al tiu por kalkuli la inform-enhavon (laŭ la teorio de Shannon) de mesaĝo; tial ankaŭ tiu inform-enhavo (pli precize ĝia malo) foje nomiĝas entropio.

La dua leĝo de termodinamiko esence diras, ke la entropio de fermita (izolita) sistemo emas kreski laŭ la tempo, do ke inverse ĝia informacio (inform-enhavo) malkreskas. Ekzemplo estas du gasboteloj, unu kun alta kaj unu kun malalta gaspremo, kiujn oni konektas: La gaso fluas el la unua en la duan ujon ĝis egaliĝo de la premoj, kaj la informo, kiu botelo komence havis pli altan premon, estas perdita. Neniam okazas (laŭ niaj spertoj), ke gaso en du konektitaj boteloj kolektiĝas en nur unu el ili.

Tiu malkresko de informo laŭ la tempo estas makroskopa fenomeno. En la kvantuma fiziko ne ekzistas io, kio klarigas la perdon de informo.

Skulptaĵo dediĉita al la entropio, ĉe la universitato de Monterejo (Meksiko), konsistas el traboj komplekse ligitaj al alta kolono; ĝi simbolas, ke tia strukturo estas facile detruebla, sed praktike neniam ekestas de si mem en izolita sistemo.

Teknika konservado de informo[redakti | redakti fonton]

La progresoj de la komputiltekniko ebligis konstantan kreskadon de la kapablo konservi informojn. En 1986 la teknika inform-kapacito tutmonda estis ĉirkaŭ 2,6 eksabitokoj (2,61018 B); tio estis por ĉiu homo 539 MB. Ĝis 2007 tiu kapacito kreskis al 295 eksabitokoj, pli ol 40 GB por ĉiu homo[2]. La nombroj estas pri optimume densigitaj datenoj. En 2007, 94 % de la memorkapacito estis cifereca.

En 2010 usonanoj alŝutis ĉiutage ĉ. 40–45 petabitokojn (1015 B) da fotoj al retejoj. Tiu taga kvanto proksimume egalas al la sumo de ĉiuj tekstoj, kiuj estis verkitaj en la historio de la homaro: 50 petabitokoj[3].

Ekonomia valoro de informo[redakti | redakti fonton]

La simbolo de aŭtororajtoj.

Laŭ la proverbo "scio estas potenco" informo povas esti valora. Kiam, ekzemple, homo verkas libron enhavantan utilajn informojn, aliaj pretas pagi por ricevi tiun informon. Same komercisto, kiu opinias, ke kelkaj informoj pri lia klientaro ŝparos al li monon pri reklamado, pretas pagi por tiaj informoj.

La teknika progreso igis la kopiadon de ciferecaj informoj ekstreme facila kaj malmultekosta. Tial iĝis malfacile protekti la "intelektan propraĵon" de homoj kontraŭ misuzo.

Alia problemo estas la "informa memregado" de homoj. La moderna tekniko igis la kolektadon, konservadon kaj interligadon de datenoj tre facila kaj malmultekosta. Tiel informoj pri individua homo, kiuj izolite signifas nenion, povas kunigite akiri signifon. Oni nomas tiun fenomenon "vitra homo", homo, kies internaj aferoj estas publike videblaj. Tiu fenomeno ekestis, ĉar la kostoj de la kolektado de tiaj informoj iĝis malpli grandaj ol ilia ebla valoro.

Genetika informo[redakti | redakti fonton]

Animaĵo de DNA-modelo el 12 bazparoj. Ruĝ- kaj oranĝ-koloraj atomoj respondas al fosfata grupo, kiu ligas per fosfodiestera ligo la diversajn ĉenerojn de ĉiu fadeno.

La malkovro kaj malĉifrado de la genetika kodo pruvis, ke la informoj hereditaj dum la reproduktado de vivuloj estas koditaj en kemia substanco, ordinare DNA. Ĝi estas unudimensia vico de alkalaj radikaloj (nukleotidoj), kiuj povas alpreni unu el kvar tipoj (nomataj A/C/G/T en DNA kaj A/C/G/U en RNA). Montriĝis, ke la teknika teorio de informo kaj kodado estas perfekte aplikebla al ĝi. Ĉiu nukleotido do kodas 2 bitojn, sed ĉar po tri nukleotido kodas unu el 20 aminoacidoj, la vera inform-enhavo estas malpli granda.

Tiu genetika kodo estas, kun malmultaj esceptoj, universala sur Tero; ĝi identas en ĉiuj specioj. Ĝi estas arbitra, do ne ekzistas iu ĥemia kialo, pro kiu ĝi devas esti tia kaj ne alia. Tial oni supozas, ke ĝi ekestis nur unufoje en la tera evolucio, kaj ke ĉiuj vivuloj heredis ĝin de tiu pra-organismo.

Ĉiu vivanta ĉelo enhavas "malkodilon" por la genetika kodo, do meĥanismon, kiu kapablas transformi genetikan informon al aminoacidoj kaj tiel al proteinoj. Inversa meĥanismo, kiu genetike kodas ekzistantan proteinon, neniam estis trovita. Tial la biologio supozas, ke organismoj ne povas heredigi informojn aŭ ecojn, kiujn ili akiris dum sia individua vivo.

La homa genaro povus, laŭ sia fizika grandeco, kodi ĉ. 750 MB[4]. Praktike, pro redundo, ĝi enhavas multe malpli.

Informteorio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Informteorio.

Informteorioinforma teorio, ne aparte specifita, estas la komuna nomo pri la "teorio de informoj" de Claude Shannon, kiu estas probabloteorio por kvantigi la averaĝajn informojn en aro da mesaĝoj, kies komputila kodigo sekvas precizan statistikan distribuon. Ĉi tiu kampo havas sian sciencan originon kun Claude Shannon, kiu estas la fondinta patro per sia artikolo A Mathematical Theory of Communication (Matematika Teorio de Komunikado) eldonita en 1948.

Gravaj branĉoj de la informteorio de Shannon inkludas:

- la kodigon de informo,
- la kvantecan mezuron de redundo de teksto,
- datenkunpremo,
- kriptografio.

En pli ĝenerala senco, informteorio estas teorio celanta kvantigi kaj kvalifiki la nocion de enhavo pri informoj ĉeestantaj en aro da datenoj. Kiel tia, ekzistas alia teorio de informoj: la "algoritma teorio de informoj", kreita de Kolmogorov, Solomonov kaj Gregory Chaitin komence de la 1960-aj jaroj.

Informo en la socio[redakti | redakti fonton]

En la homaj socioj kaj en granda parto de kelkaj socioj de animaloj, la informo havas efikon sur la rilatoj inter la diversaj individuoj. En difinita socio la konduto de ĉiu individuo antaŭ kelkaj aliaj individuoj povas esti ŝanĝita depende de la informo disponebla fare de la dekomence menciita individuo. Pro tio, la socia studo de la informado referencas al la aspektoj rilataj kun la variigo de la konduto se estas posedo de diferencaj informoj.

Por Gilles Deleuze, la socia informo estas sistemo por kontrolo, ĉar ĝi estas la propagado de agadkonsiloj kiun oni devas krei, ŝajnigi kredi kaj sekvi aŭ ŝajnigi sekvi. Tial la informo estas organizita aro de datumoj kapabla ŝanĝi la stato de sciaro en la direkto de la transmisiitaj agadkonsiloj.

Ĉefaj karakteroj de la informo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la informo havas internan strukturon kaj povas esti konsiderata laŭ variaj jenaj karakteroj:

  • Signifo (semantika): De la signifo elprenita de informero, ĉiu individuo (aŭ faka sistemo: nome sistemo kapabla imiti la homan pensmanieron) pritaksas la eblajn konsekvencojn kaj kongruigas siajn agadojn kun tiuj konsekvencoj. La atenditaĵoj de la individuo kongruiĝas laŭvorte kun la signifo de la informo.
  • Gravo (relativa al la ricevanto): Tio estas, se temas pri grava afero. La gravo de la informo por difinita ricevanto referencas al la grado laŭ kiu ŝanĝiĝos la sinteno aŭ la konduto de la individuoj. En la modernaj socioj, la individuoj akiras el la amaskomunikiloj granda kvanto de informaro, el kio granda parto estas malmulte grava por ili, ĉar ĝi ŝanĝas malmulte ilian konduton. Tio referencas al la kvanta grado laŭ kiu devas ŝanĝiĝi la estontaj atenditaĵoj. Foje oni scias, ke difinita fakto faras malpli probablaj kelkajn aferojn kaj pli probablaj aliaj; la gravo rilatas al la grado de malprobableco de unuj aferoj rilate al aliaj.
  • Aktualeco (en la dimensio spaco-tempo): Tiu karaktero referencas al la fakto ĉu la informo estas aktualigita (ĝisdatigita) aŭ malaktuala. En la praktiko la aktualeco de informo estas malfacile pritaksebla, ĉar ĝenerale aliri al informo ne ebligas tuj koni ĉu tiu informo estas aŭ ne estas aktuala.
  • Valideco (relativa al elsendinto): Oni pritaksas ĉu la elsendinto estas fidinda aŭ povas havigi informon neaktualan (falsan). Temas pri la fakto ĉu la indicoj devas esti konsiderataj en la retaksado de atenditaĵoj aŭ devas esti ignorataj kiel nefidindaj indicoj.
  • Valoro (netuŝebla aktivo elflugebla): La utilo kiun havas tiu informo por la alsendito.

Historio de la informado[redakti | redakti fonton]

Frua ligna presmaŝino, priskribita en 1568. Tiaj presiloj povis produktis ĝis 240 presaĵojn unuhore.[5]

La historio de la informado estas asociata al la manieroj de sia produktado, traktado kaj transmisio. Ekzemplo de kronologio de tiu historio per izola detalaro povas esti la jena:

  • 5-a jarcento al 10-a jarcento - Komenca Mezepoko en Eŭropo. La stokado, alireblo kaj limigita uzado de la informaro estis farita en la bibliotekoj de la kristanaj monaĥejoj per manteknika maniero.
  • 12-a jarcento en Sudameriko. La Inkaoj (nuntempa Peruo) uzis sistemon de ŝnuroj por la registro de nombra informaro nome kipuo, uzita ĉefe por nombri la gregaron.
  • 15-a jarcento. Moderna Epoko. Per la invento de la presmaŝino (moveblaj tipoj) en Eŭropo (Johannes Gutenberg), la libroi ekestis fabrikitaj seriek ja tio helpos la disvastigon ne nur de la fikcia literaturo, sed ankaŭ de la scienca sciaro. Kelkajn jarcentoj poste aperos la unuaj gazetoj, pli malpli koincide kun tutkontinenta eduka kaj kultura movado nome Klerismo.
  • 20-a jarcento. 1899 kaj ekde tiam. La serb-devena Nikola Tesla faris la unuajn demarŝojn kiuj rezultis en la invento de la radio, kiu dekomence estis atribuita al Guglielmo Marconi, dum la disputoj pri la patento ne estis solvitaj por Tesla ĝis la 1960-aj jaroj.
  • 20-a jarcento. 1926. Okazis la unua elsendo per televido kiu superos la iaman informigon per radio per la aldono de la bildo kaj de la bildo en movado; tio iĝos noviga traktado de la informaro kiu atingis grandan efikon sur la metodoj de socia komunikado dum la tuta jarcento.
  • 20-a jarcento. 1940. Jeremy Campbell, difinis la terminon "informo" ekde scienca perspektivo, en la kunteksto de la epoko de la elektronika komunikado.
  • 20-a jarcento. 1947. En decembro John Bardeen, Walter Houser Brattain kaj William Bradford Shockley, inventis la transistoron. Pro tio ili ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1956. Ili senscie ekmetis la unua el la du bazoj por nova teknologia kaj ekonomia revolucio, kio rezultos en eksponenca pliigo de la kapablo de mikroelektronika integrigo, de la popularigo kaj la kalkulegpovego fare de la komputilo.[6]
  • 20-a jarcento. 1948. Claude E. Shannon, prilabora la matematikajn bazojn de la Informteorio.[7] Aperis la dua bazo de la revolucio de la teknologioj de la informaro kaj de la komunikado: la aplikado de la algebro de Boole estos la matematika fundamento por industriigi la procezadon de la informaro. Tiel naskiĝis la Scienco de la Komputiko aŭ informadika inĝenierarto. La nova ekonomia revolucio estis ekfunkciigita. Tiel la homaro eniris en la Cifereca Epoko uzante la transistoron kaj la duuman kodon por simboligi, transmiti kaj kunhavigi la informaron.[8][9]
  • 20-a jarcento. 1948. Norbert Wiener, prilaboris la ideon de la Kibernetiko en sia fama veko Kibernetiko aŭ kontrolo kaj komunikado en animaloj kaj maŝinoj (Cybernetics or Control and Communication in the Animal and the Machine) (1948) en kiu li okupiĝis pri la "bontenado de la ordo" en ajna natura aŭ artefarita sistemo de informaro.
  • 20-a jarcento. 1951-1953. James Watson kaj Francis Crick malkovris la principojn de la kodoj de DNA, kiuj formas informosistemojn el la duobla spiralo de DNA kaj la manierojn en kiuj laboras la genoj.
  • 20-a jarcento. 1969. En la kunteksto de la Malvarma Milito, la kontraŭkultura movado de la 1960-aj jaroj, naskiĝis la ĝermo de Interreto kiam oni establis la unuan konekton inter komputiloj, konata kiel ARPANET, inter tri universitatoj en Kalifornio kaj unu en Utaho, Usono, kun la dekomenca celo faciligi reton de militkomunikado kontraŭbombe. Ties ekspansio kaj popularigo, kaj la demokratiigo de la sciaro kiun tiu faciligas, transformos radikale la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rilatojn en mondo pli kaj pli interdependa.[10]
  • Aktuale, jam en la 21-a jarcento, dum mallonga tempoperiodo, la disvolvigita mondo klopodas atingi globaligon de la alireblo al la enormaj kvantoj de informaro ekzistantaj en medioj pli kaj pli pli kompleksaj, kun kapacitoj eksponence kreskantaj por stokado[11] kaj en formatoj pli kaj pli pli malgrandaj. Spite tion, ankoraŭ restas multaj informofontoj en formato necifereca aŭ nealireblaj ciferece pro diversaj tialoj.[12] Tiukadre la multobliĝo de retoj de transsendado de datumoj kaj informo, de datumbazoj kun alireblo reta, situaj ie ajn, atingeblaj pere de Interreto, permesas la atingon de aliaj retoj kaj aliaj informocentroj de tre diversaj tipoj en ajna momento ekde ajna loko. Tio estas la rezulto de datumoj administritaj tra komputilaj aplikaĵoj en kiuj la datumoj estas procezitaj kaj transformitaj en informaro kiu poste estas uzata kiel signo integrata kaj karaktera de la ekonomia progreso de la 21-a jarcento.[13]

Uzoj de la informo[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras, ke la generado kaj/aŭ akirado de informo klopodas la jenajn celojn:

  • Pligrandigi/plibonigi la sciaron de la uzanto, aŭ alivorte malpliigi la necertecon ekzistantan pri aro de alternativoj laŭlogike eblaj.
  • Havigi al tiu kiu faras decidojn la fundamentajn krudmaterialojn necesajn por la disvolvigo de solvoj kaj por la elekto inter la eblaj vojoj.
  • Havigi serion de reguloj por pritaksado kaj regulojn de decidfarado por kontrolaj celoj.

Pri la tria afero, la informo kiel vojo por alveni al la sciaro, devas esti prilaborita por fari ĝin uzebla aŭ disponebla (tiu empiria procezo estas nomata "dokumentigo" kaj ĝi havas proprajn metodojn kaj instrumentojn); krome oni devas konsideri ankaŭ, ke la informo per si mem ne havigas al la individuo pli altan nivelon de sciaro: estas la individuo mem kiu valorigas tion kio gravas el la informo, organizas ĝin kaj konvertas ĝin en utila sciaro. La datumo, tiel nomita, estas per si mem nur unu «prefikso» de la informo, tio estas, ĝi estas nur unu antaŭelemento necesa por povi akiri la veran informon.

Ĵurnalisma informaro[redakti | redakti fonton]

Pravda – published on 5 May 1912 (22 April 1912 OS)
Unua apero de PRAVDA de 5a de majo 1912 (22a de aprilo 1912 malnovstile).

Novaĵo estas la rakonto aŭ redakto de informa teksto kiun oni deziras disvastigi per ties propraj reguloj de konstruado kiu referencas al fakto nova, netipa aŭ eksterordinara - aŭ al la rilato inter faktoj novaj, netipaj aŭ/kaj eksterordinaraj -, okazinta ene de komunumo aŭ difinita specifa medio, kio faras, ke ĝi atingas meriton por disvastigo. Dekomence en la unuaj gazetoj de la epoko de la Klerismo oni deklaris intencojn por disvastigo de informo, sed en la praktiko, tiu informcelo estis trempita en ideologiaj interesoj.[14]

Informaro kaj ŝtato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Propagando.

La kontrolo kaj la manipulado de la informo estas unu de la plej povaj rimedoj uzataj de la ŝtatoj kaj de ties registaroj (kaj de la ĉirkaŭaj premgrupoj kaj poraj kaj malporaj) por helpi la ĝeneralan akcepton de ties politikoj. Partikulare la totalismaj kaj aŭtoritatemaj registaroj klopodas la monopolon de la informado por helpi la akcepton de siaj politikoj. La informo havas kiel celo diskonigi la faktojn laŭ maniero kaj efektiva kaj senpartia, dum la propagando celas akiri sekvantojn por atingi celon, sen atenti pri la vereco de la informitaj faktoj. Tiel la propagando konkurencas kun la rajto al justa kaj ĝusta informo por esti povinstrumento.[15]

Informo kaj fiziko[redakti | redakti fonton]

En fiziko ekzistas forta konekto inter entropio kaj informo:

  • En statistika fiziko makrostato aŭ makroskopa situacio, povas esti koncepto koresponda el la mikroskopa vidpunkto kun diversaj mikrostatoj, tio estas, variaj diversaj mikrostatoj povas esti perceptitaj laŭ terminoj makroskopaj ĝeneralaj kiel la sama situacio aŭ ĝenerala makrostato. Kelkaj makrostatoj povas nur korespondi al nombro relative malgranda de mikrostatoj, aliaj makrostatoj kontraste povas korespondi al nombro pli alta de mikrostatoj. La entropio estas fizika grando kiu mezuras la kvanton de mikrostatoj korespondan al makrostato. Iel la makrostatoj kun pli granda entropio povas korespondi al pliaj mikrostatoj kaj pro tio konata kiel la makrostato ekzistas pli malgranda necerteci pri la reala mikrostato de la sistemo. Pro tio la entropio mezuras la mankon de kono de la mikrostato, kaj tiel la informon necesan por koni la mikrostaton de sistemo konata ties makrostato koincidu kun la entropio. Kiam okazas malpliigo de la entropio, oni povas diri, ke fakte pliiĝis la ĝenerala kono de la mikrostato de la sistemo, aŭ ekzistas malplia necerteco pri tiu mikrostato.
  • En la teorio de la relativeco oni antaŭsupozas, ke neniu informero povas veturi pli rapide ol la lumo; se okazas la malo, povus esti kontraŭita la principo de kaŭzeco; tamen oni ne trovis ekzemplojn de sistemoj kiuj kapablas transsendi informon pli rapide ol la lumrapido.
  • En kvantuma mekaniko, multaj fakuloj akceptas la ideon ke la informo pri fizika sistemo ne estas detruebla, sed povas iĝi nealirebla. Kiam oni mezuras la staton de sistemo, ĝi suferas falon de la ondfunkcio, tiel ke postaj mezuroj pri la sistemo ne permesas rekuperi la staton de la sistemo antaŭ la mezuro. Tamen, la medio de la sistemo kaj la mezuraparato evoluas al stato kiu ja enhavas tiun informon, kvankam ĝi ne estas rekuperebla. En la du lastaj jardekoj de la 20-a jarcento ekzistis debato ĉu oni perdas informon aŭ oni ne perdas en la nigraj truoj. Unuflanke, Stephen Hawking, Roger Penrose kaj aliaj subtenis, ke ja, dum aliaj kiel Gerardus 't HooftLeonard Susskind subtenis ke oni ne perdas, kaj alvenis al formulado fare de tiuj lastaj de la ideo de la holografia principo laŭ kiu la eventa horizonto de la nigra truo konservas la informon pri la fizika stato de la materio faliinta en ties internon. Krome, en kvantuma mekaniko eblas transsendi signalojn pli rapidajn ol la lumo, kiel pruvis la eksperimentoj pri la kvantuma interplektiĝo fare de Alain Aspect; tamen, tiuj superlumaj signaloj ŝajne ne estas kapablaj transsendi informon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri informado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[16]:

Citaĵo
 Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos. 
— L. L. Zamenhof, Proverbaro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La termino indikis origine "tio, kio aperas ŝajne", derivita de la hindeŭropa vorto *weid-/wid-/woid-, "ver" (komparebla al la latina vorto video -mi vidas, vidi-). Konsekvence oni povas konsideri grandan multecon de signifoj (por ekzemplo en Sokrato ĝi indikas la "teorian modelon" de frazo).
  2. Martin Hilbert, Priscilla Lopez . “The world’s technological capacity to store, communicate, and compute information”, Science 332 (6025), p. 60–65. Alirita 2012-12-30.. 
  3. Recognising the promise of mobile broadband A white paper from the UMTS Forum (angle) (julio 2012). Alirita 2012-12-30.
  4. Dennis Overbye (2007-06-26). Human DNA, the ultimate spot for secret messages (Are some there now?) (angle) (HTML). The New York Times. Alirita 2012-12-30.
  5. Wolf 1974, paĝoj 67f.
  6. Manso Coronado, Francisco Javier (2003). Diccionario enciclopédico de estrategia empresarial. ISBN 8479785659. «"Nos hallamos inmersos en una revolución... la tecnología de silicio se invento en 1945,el transistor en 1947, el primer ordenador en 1948...", p. 257».
  7. Shannon, Claude E (1948). «A Mathematical Theory of Communication». Bell System Technical Journal 27 (b-1598). ISSN , pp. 379-423.
  8. Leer, Anne (2001). La visión de los líderes en la era digital (2001). México : Prentice-Hall. ISBN 968-444-440-0. }}
  9. Tubella i Casadevall, Immna (2005). «2.2. La economía de las TIC y la revolución digital.». En UOC, eld. Sociedad del conocimiento. Alirita la 8an de novembro 2020.
  10. «An Internet Pioneer Ponders the Next Revolution». An Internet Pioneer Ponders the Next Revolution. Konsultita la 8an de novembro 2020.
  11. «The size of the World Wide Web». Konsultita la 8an de novembro 2020.
  12. «El saber perdido en la era digital. Lucha por preservar la memoria colectiva en el ciberespacio». El País. 22a de marto de 2007. Konsultita la 8an de novembro 2020.
  13. Federación de Cajas de Ahorros Vasco-Navarras-. «La revolución digital: Nueva economía e Integración Social». EKONOMI GERIZAN. VOLUMEN (9).
  14. Simile oni povus diri pri la "informaj" celoj de la "prahistoria" ĵurnalismo de la unuaj historiistoj de la Antikveco kiuj glorigis la agadon de la propaganditaj herooj kaj eĉ en la epika poezio de la feŭdismo.
  15. Payne, J. Mark; Alonso, Pablo (2007). República del Perú: Evaluación de la gobernabilidad democrática. Madrid: Universidad Complutense, Instituto Complutense de Estudios Internacionales. p. 66. ISBN 9788496702059.
  16. Proverboj (esperante). Lernu. Alirita 2012-12-30.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dominic Welsh (1988): Codes and Cryptography, Clarendon Press, Oxford, ISBN 0-19-853287-3.
  • Martínez Musiño, Celso (2010). El valor de la información, su administración y alcance en las organizaciones. Revista mexicana de ciencias de la información, vol. 1, No. 2, pp. 10-20. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Información en la hispana Vikipedio.