Lerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
infanoj lernas komputilumi
Lernado laŭ observado
Lernado laŭ instruado kaj gvidado
Lernado kiel ampleksa povaro, nome: atento , koncentriĝo, motoraj kaj lingvaj kapabloj. Pentraĵo el 1879

Lerno estas la alproprigo de scioj aŭ kapabloj por daŭra aplikeblo.

Supozeble ĉiu besto povas lerni. Nehomaj bestoj lernas precipe kapablojn. Parto de ili akiras ankaŭ sciojn, sed en tre malvastaj limoj.

Kontraste al tio homoj aldone povas alproprigi sciojn kaj ideojn eĉ tre abstraktajn, kiujn ili konscie reproduktas kaj kombinas.

Lernkapablo ebligas adaptiĝon al la kondiĉoj de la vivomedio kaj celkonvenan agadon en ĝi.

Oni lernas pli efike, se oni faras ĝin metode.

Dum eduko lernado ludas esencan rolon.

La vorto lerno devenas de la germana lernen kaj angla to learn - tio estas lerni. Ĉar lerno jam signifas la agon lerni, laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo malrekomendindas ĉiama uzo de lernado, vorto kiu akcentas tre longedaŭran kaj /aŭ multfoje ripetatan lernon.

Lerno ne nepre necesigas inteligentecon aŭ eĉ konscion. Ekzemple la adaptiĝo de homa aŭ besta imuneca sistemo al novaj minacaj organismoj estas konsiderata kiel lerno. Ankaŭ informadiko parolas pri lernantaj maŝinoj aŭ lernantaj sistemoj.

Komparu kun[redakti | redakti fonton]

pedagogio, metodiko, lernejo, universitato, e-lerno, aŭtodidakto, infanaĝo, junaĝo

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri lern(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Homo lernas la tutan vivon. 
  • Citaĵo
     Kio estas lernita, ne estas perdita. 
  • Citaĵo
     Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-02.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]