Saltu al enhavo

Slojdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Slojdo estas metia manlaboro, praktikata en multaj lernejoj kun celo ĝenerale eduki la personecon de lernantoj [1].

Al la baza klereco de homo apartenas ne nur scioj, sed ankaŭ lerteco en manipulado per diversaj instrumentoj, precipe per tiuj, kiujn oni posedas hejme (tondilo, martelo, segilo ktp.).

Tial la lernejoj enkondukas regulan trejnadon de hejmaj laboroj sub diversaj nomoj (praktikaj laboroj, labora instruado, labora edukado k.s.).

La plej junaj lernejanoj kutime lernas en la klasĉambro tondi paperon kaj ŝtofojn, kunkudri du ŝtofpecojn kaj alkudri butonon, gladi vestaĵojn k.s.

En superaj klasoj de la elementa lernejo oni jam vizitas specialan laborejon, kie la lernantoj lernas segi, fajli, marteli najlojn, uzi tenajlojn, vajcojn, ripari akvoduktan kranon, pendigi bildon ĉe muron, kunglui lignopecojn kaj similajn laborojn, utilajn en ĉiu hejma mastrumado. Se la kondiĉoj en la lernejo ebligas tion, oni lernas ankaŭ kuiri, baki, lavi vazaron kaj tolaĵojn, kudri kaj triki. Ofte tiu instruado okazas kun seksisma eco, aparte por knaboj kaj aparte por knabinoj, por ke ili lernu ĉefe tiel nomatajn "virajn" aŭ "virinajn" laborojn. La knabinojn oni preparas por la rolo de patrino.

En mezlernejoj (metilernejoj, gimnazioj, teknikumoj) la lernantoj lernas ankaŭ torni, frezi, luti, munti kaj malmunti, manipuli diversajn elektronikajn aparatojn, krei proprajn produktojn. Dependas de la faka specialiĝo de la lernejo, ĉu la manlaboro estas la ĉefa instruobjekto kompletigita per teorio aŭ ĉu ĝi mem nur kompletigas la teoriajn (humanismajn) instruobjektojn. Kompreneble, diferencos slojdoj en teknikumoj maŝin-faka, elektroteknika kaj kemia, same en metilernejoj por estontaj masonistoj, tajloroj, ŝufaristoj, elektro-riparistoj, aŭto-riparistoj ktp.

La universitataj studentoj estas trejnataj en sia speciala fako. Ekzemple kuracistoj vizitas patologion kaj per sekcado de kadavroj lernas anatomion, plie ili devas scii manipuli ankaŭ diversajn aparatojn nun vaste uzatajn en medicino (rentgeno, maŝinoj por borado de dentoj, helpado en spirado, gardado de pulso kaj multaj aliaj). Studentoj de elektroniko devas scii uzi osciloskopon kaj aliajn mezuraparatojn.

La praktikajn laborojn en la lernejoj gvidas instruistoj, speciale studintaj tiun fakon en la pedagogia altlernejo, aŭ metiistoj, kiuj per pedagogia studado kompletigis sian edukiĝon kaj tiel akiris aprobon por instrui slojdon en lernejoj.

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]