Medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Medicino, pentraĵo de Gustav Klimt el la jaro 1900.
Boteloj de antikva medicino.
Ekzameno de bebo fare de pediatro.

Medicino estas la scienco kaj arto pri la sano de homoj kaj bestoj; ĝi aparte okupiĝas pri esplorado, diagnozo, traktado kaj preventado de malsanoj.[1][2] La vorto medicino estas derivita el la latina medicus, signife "kuracisto".[3][4]

El la sama radiko devenas la vortoj medicinaĵo (kuracilo) kaj medicinisto (kuracisto).[5]

Medicino enhavas varion de sanzorgaj praktikoj evoluintaj al elteno kaj restaŭrado de sano fare de preventado kaj traktado de malsano.

Medicino estas tre vasta studfako, kiu inkluzivas plurajn subfakojn kaj branĉojn. Oni kutimas distingi:

  • La bazaj medicinaj sciencoj estas tiuj, pri kiuj ĉiuj medicinistoj estas edukitaj;
  • La branĉoj de medicino estas specifaj fakoj, pri kiuj eblas fakiĝi post la ĝeneralaj studoj pri medicino;
  • La interdisciplinaj branĉoj estas tiuj fakoj, kiuj konsistas el miksiĝo de pluraj medicinaj branĉoj.

Nuntempa medicino aplikas biomedicinon, genetikon kaj medicinan teknologion al diagnozo, traktado, kaj preventado de vundoj kaj malsanoj, tipe pere de kuracilojkirurgio, sed ankaŭ pere de terapioj tiom diversaj kiel psikoterapio, ortopedio, proteziko, biofarmacio, kaj iona radiado, inter aliaj.[6]

Medicino ekzistis dum miloj da jaroj, dum plej el kiuj ĝi estis arto (areo de lertecoj kaj konoj) ofte havante konektojn kun la religiaj kaj filozofiaj kredoj de loka kulturo. Ekzemplo, kuraculo aplikus herbojn kaj dirus preĝojn por kuracado, aŭ antikva filozofo kaj kuracisto aplikus sangeltiron laŭ la teorioj de humorismo. En pli ĵusaj jarcentoj, ekde la alveno de scienco, plej parto de medicino iĝis kombinaĵo de arto kaj scienco (kaj baza kaj aplikata, laŭ la terminego medicina scienco). Dum kudrotekniko por kudrado estas arto lernita pere de praktiko, la kono de kio okazas ĉe la ĉela kaj molekula niveloj en la histoj kudrataj pliboniĝas danke al la scienco.

Prasciencaj formoj de medicino estas nuntempe konataj kiel tradicia medicino kaj popola medicino. Ili restas ofte uzata kun aŭ anstataŭ scienca medicino kaj estas tiele nomitaj kiel alternativa medicino. Ekzemple, pruvaro pri la efiko de akupunkturo estas "varia kaj nekonsistanta" por ajna kondiĉo,[7] sed estas ĝenerale sekura kiam farita de taŭga trejnita praktikisto.[8] Kontraste, traktado ekster la limoj de la sekureco kaj de la efikeco estas terminigita kiel ĉarlatanismo.

Bazaj medicinaj sciencoj[redakti | redakti fonton]

preparo de histologia studaĵo en laboratorio.

Branĉoj de medicino[redakti | redakti fonton]

Ĥirurgio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĥirurgio.
Blinddarm-01.jpg

Ĥirurgio inkluzivas ĉiujn branĉojn de medicino, kiuj postulas rektan operaciadon de la malsanulo. Pli ĝenerale, ĥirurgiistoj havas la taskon juĝi ĉu kaj kiom operacio estas bezonata, kaj okupiĝas pri la pritraktado de eventualaj komplikiĝoj kiuj povas estiĝi post operacio.

Ĥirurgio dividiĝas en pluraj subbranĉoj, kiel ekzemple ĝenerala ĥirurgio, korĥirurgio, kojlorektuma ĥirurgio, nervoĥirurgio, makzelvizaĝa ĥirurgio, ortopedia ĥirurgio, kancerscienca ĥirurgio, transplanta ĥirurgio, infana ĥirurgio kaj multaj aliaj. En multaj kuracejoj, pro historiaj kaj organizaj kialoj, anestezo estas tasko de ĥirgurgiistoj, kvankam el logika vidpunkto ĝi ne estas parto de ĥirurgio.

Interna medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Interna medicino.

Interna aŭ ena medicino okupiĝas pri la diagnozo, la mastrumado kaj la senoperacia pritraktado de nekutimaj aŭ gravaj malsanoj, kiuj povas koncerni specifan organon aŭ la tutan korpon. En kelkaj landoj, fakuloj en tiu ĉi branĉo ofte nomatas "internistoj".

Interna medicino havas plurajn subbranĉojn, inter kiuj menciindas kormedicino, intensa medicino, hepatoscienco, hormonscienco, sangoscienco.

Aliaj fakoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Asklepio en la templo de Epidaŭro, originala kopio, 6-a jarcento a.K., Nacia Muzeo de Arkeologio en Ateno

Historio de medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de medicino.

Antikvegipta medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antikvegipta medicino.

La medicino de Antikva Egipto estas inter tiuj plej antikvaj dokumentitaj. El la komencoj de la civilizacio en la fino de la 4a jarmilo a.K. ĝis la Persa invado de 525 a.K., la egipta medicina practiko restis ege senŝanĝa sed estis tre progresintaj konsiderinte sian tempon, inklude simplan ne-invadan kirurgion, aranĝon de ostoj, dentoj, kaj etendan farmakopeon. Egipta medicina sciaro ege influis sur postaj tradicioj, kiaj tiu de grekoj.

Antikvgrekia medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antikvgrekia medicino.

Antikvgrekia medicino estis kompilaĵo de teorioj kaj praktikoj kiuj estis konstante etendanta tra novaj ideologioj kaj klopodoj. Multaj komponantoj estis konsiderataj en antikvgrekia medicino, interplektante spiritajn kun fizikaj aspektoj. Specife, la teorioj kaj ideologioj el kiuj derivas la antikvgrekia medicino inkludis la humorojn, la sekson, geografian lokon, socian klason, dieton, vundojn, kredojn kaj mensostaton.

Islama medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Islama medicino.
Desegno de Aviceno el 1271.

La gravo de araba medicino kuŝis ne multe sur sia originaleco sed sur la fakto ke ĝi estis vehiklo por la fidinda konservado de la greka sciaro.[9] La ĉefaj fondoj de medicino fare de arabaj fakuloj de Islamo estis la medicinaj verkoj de la 'klasika periodo', kaj de tiuj grekaj aŭtoroj kies verkoj estis eventuale tradukitaj.[10] Ĉefa tradukmovado, aperinta dum la regado de Harun al-Raŝid estis stimulita de sociekonomia atmosfero favora al la atingoj de fakuloj kaj de konstatita neceso inter kaj islamanoj kaj kaj kristanoj por aliro en araba al antikva medicino kaj la preta disponeblo de elstaraj tekstoj.[11] Plej favorata aŭtoro estis Galeno, ĉar lia verkaro markis la normigon por la araba medicino estonta; eĉ la verkoj de la Hipokrata Korpuso estis konataj ĉefe tra la prismo de la komentarioj de Galeno.[12]

La ora epoko de la araba medicino ekis en la 9a jarcento kaj kontinuis je sia pinto ĝis la 12a jarcento kiam la povo de Islamo ekmalaltiĝis kiel rezulto de interna konflikto kaj de la defio farita de la krucmilitistoj kaj barbaraj invadantoj.[13] Ene tiuj tri jarcentoj tamen, la islama medicina komunumo ekdisvovigis kaj uzis sistemon de medicino bazita sur sciencaj analizoj.[9] La gravo de la sansciencoj por la societo estis emfazigita, kaj la frua islama medicina komunumo penis por trovi vojojn por zorgi pri la sano de la homa korpo.

Aldone al produktado de gravaj medicinaj pensuloj kaj kuracistoj kiaj Al-Razi (Razi) kaj Ibn Sina (Aviceno), araboj estis konsiderataj unu el plej gransaj kontribuoj en la fakoj de farmakologio kaj kemio.[13] La landoj superregataj de arabaj militistoj havigis grandan abundon de plantoj, animaloj kaj mineraloj; Ibn al-Baitar surprize listigis ĉirkaŭ 3000 aĵoj kiaj 800 botanikaj drogoj, 145 mineralaj drogoj kaj 130 animalaj drogoj.[11] Kun tio kaj ties scienco de kemio aplikitaj al la medicino, la araboj estis la unuaj kiuj enkondukis sisteme aranĝitajn ilustraciojn en siaj medicinaj verkoj same kiel enkondukis la ideon de jura kontrolo por kvalifiki ekzamenojn por akcepto en la medicina profesio.[10] Laste, kvankam la ideo establi hospitalojn ne originiĝis kun ili, ili estis respondecaj por la establado de granda nombro de tiuj institucioj.[10]

Mezepoka medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mezepoka medicino de Okcidenta Eŭropo.
"Anatomia homo" (ankaŭ "Zodiaka homo"), La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (Ms.65, f.14v, komenco de la 15a jarcento).

Mezepoka medicino en Okcidenta Eŭropo estis komponita el mikso de ekzistintaj ideoj el antikveco, spiritaj influoj kaj tio kion Claude Lévi-Strauss identigis kiel "ŝamana komplekso" kaj "socia interkonsento."[14]

En la Alta Mezepoko, sekve de la falo de la Okcidenta Romia Imperio, normiga medicina konaro estis bazita ĉefe sur survivintaj tekstoj el Grekio kaj Romio, konservitaj en monaĥejoj kaj aliaj disaj lokoj. Multaj simple lokigis siajn esperojn en la eklezio kaj en Dio por kuraci ĉiajn siajn malsanojn. Ideoj pri la origino kaj kuraco de malsanoj estis nepure laikaj, sed estis ankaŭ bazita sur Mondkoncepto en kiuj faktoroj kiaj la destino, la peko, kaj astraj influoj ludis gravan rolon kiel ajna fizika kaŭzo. La efikeco de kuracado estis simile ligita al la kredoj de paciento kaj de doktoro pli ol al empiria pruvaro, tiele ke remedia physicalia (fizikaj rimedoj) estis ofte subigitaj al spirita interveno.

Premioj pri medicino[redakti | redakti fonton]

La plej prestiĝa honoro por medicinistoj estas la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, kiun disdonas ĉiujare ekde 1901 la Sveda Akademio en Stokholmo, Svedio.

Esperanto en medicino[redakti | redakti fonton]

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka organizo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝia organo estas Medicina Internacia Revuo, aperanta dufoje jare. La 24-an de oktobro 2015 okazis la 1-a medicina skajpa konferenco laŭ ideo kaj estrata de Roberto Cutiño, familia kuracisto el Kubo, kaj Denice Maldonado, fakulino pri rekapabligo el Meksikio. Entute naŭ kolegoj partoprenis la konferencon, unu el Usono, unu el Kubo, du el Kolombio, kvar el Meksikio kaj unu el Germanio. Dum preskaŭ duhora kunveno pere de skajpo ĉiu partoprenanto havis la eblon dum 5-10 minutoj prezenti sin mem kaj rakonti pri sia individua laborkampo. Estis krome prezentitaj mallongaj raportoj, ekzemple pri la medicina prizorgo de rifuĝintoj en Munkeno (Germanio), la signifo de la „internacia tago de psika sano", kaj la agado de la Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA.

Medicina Heroldo estis esperantlingva faka magazino pri medicino. Unua serio komenciĝis en julio 1924, en eldono de la esperantista kuracisto G. Georgiev en Bulgario. Dua serio sekvis post perforta interrompo per la Dua Mondmilito: Almenaŭ en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝi publikiĝis en Bel-Horizonto, Brazilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Hipokrato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Medicine, n.1 http://www.oed.com/view/Entry/115715?result=1&rskey=YZWqVc& OED Online, Septembro 2014, Oxford University Press, alirita la 8an de Novembro 2014.
  2. Medicine http://oxforddictionaries.com/definition/medicine?q=medicine Oxford Dictionaries Online, Oxford University Press, alirita la 8an de Novembro 2014.
  3. Etimologio: en latina medicina, el ars medicina "medicina arto", el medicus "kuracisto". (Etym.Online) Cf. mederi "kuraci", etim. "koni la plej bonon por," el HP bazo *med- "mezuri, limigi. Cf. Greka medos "konsilio, plano", Avesta vi-mad "kuracisto"
  4. "Medicine" Online Etymology Dictionary
  5. ReVo  Medicino (kaj derivaĵoj) en ReVo
  6. Dictionary, medicine. Alirita 2a de Decembro 2013.
  7. (2013) “Acupuncture is a theatrical placebo: the end of a myth”, Anesthesia & Analgesia (PDF) 116 (6), p. 1360–1363. COI:10.1213/ANE.0b013e31828f2d5e. 
  8. Acupuncture (PDQ®). National Cancer Institute. Alirita 15a de Septembro 2013.
  9. 9,0 9,1 Shanks, Nigel J.; Dawshe, Al-Kalai (January 1984). "Arabian medicine in the Middle Ages" (PDF). Journal of the Royal Society of Medicine 77 (1): 60–65. PMC 1439563. PMID 6366229. [1] Alirita la 29an de Decembro 2015.
  10. 10,0 10,1 10,2 CAMPBELL, Donald. (2013-12-19) Arabian Medicine and Its Influence on the Middle Ages: (angle). Routledge, p. 2-20. ISBN 978-1-317-83312-3.
  11. 11,0 11,1 PORTER, Roy. (1999-10-17) The Greatest Benefit to Mankind: A Medical History of Humanity (The Norton History of Science) (angle). W. W. Norton & Company, p. 90-100. ISBN 978-0-393-24244-7.
  12. CONRAD, Lawrence I.. (2009) The Western medical tradition. [1]: 800 to AD 1800. Cambridge: Cambridge Univ. Press, p. 93-130. ISBN 978-0-521-47564-8.
  13. 13,0 13,1 (1944-01-01) “Arabic Medicine in Literature”, Bulletin of the Medical Library Association 32 (1), p. 96–104. 
  14. Anthropologie structurale, Lévi-Strauss, Claude (1958, Structural Anthropology, trad. Claire Jacobson kaj Brooke Grundfest Schoepf, 1963)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • William DePrez Inlow: Medicine. Its nature and definition. en: Bulletin of the History of Medicine, 1946, ISSN 0194-1100
  • Wolfgang U. Eckart: Geschichte der Medizin. 6. Auflage. Springer, Berlin 2009, ISBN 978-3-540-79215-4
  • Roy Porter: Cambridge illustrated history. Medicine. 4. Auflage. Cambridge University Press, Cambridge 2009, ISBN 978-0-521-00252-3
  • Stefan Schulz, Klaus Steigleder, et al. (Hrsg.): Geschichte, Theorie und Ethik der Medizin. Suhrkamp, Frankfurt/M. 2006, ISBN 978-3-518-29391-1
  • Charles Singer kaj E. Ashworth Underwood, A Short History of Medicine, New York - Oxford, Oxford University Press,‎ 1962
  • Roberto Margotta, The Story of Medicine, New York, Golden Press,‎ 1968.
  • Robert A. Schwartz, Gregory M Richards kaj Supriya Goyal, «Clubbing of the Nails», Medscape Reference,‎ 28a de Februaro 2012 (rete).
  • Stanis Perez, Histoire des médecins. Artisans et artistes de la santé de l'Antiquité à nos jours, Perrin, 2015, 470 paĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fakaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en medicino[redakti | redakti fonton]