Ĉarlatano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pietro Longhi: La ĉarlatano, 1757.

Ĉarlatano estas persono kiu praktikas ajnan tipon de fraŭdo cele atingi akiron de ekonomia profito aŭ alian avantaĝon pere de trompomistifiko.

Ĉiu ĉarlatano devas posedi iun specialan kapablon; la plej ofta estas la parolkapablo, pere de kiu li sukcesas trompi sian aŭskultantaron, ĝenerale neklera en la afero kiun la ĉarlatano postulas. Alia el plej oftaj estas la iluziismoĵonglado (rapida manmovo), pere de kiu oni faris la taŭgajn ŝanxgojn de disdonitaj, ricevitaj aŭ redonitaj produktoj. Ofte la posedantoj de la unua menciita kapablo asociiĝas kun tiu, por pli bone finfari la fraŭdon.

En lingvaĵo pli ordinara, estas ĉarlatano ankaŭ tiu kiu troe parolas kaj, pli specife kaj en pejorativa senco, kiam tiu parolas pri io, kion tiu ne konas aŭ ne komprenas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]