Herbokuracado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Herbokuracado estas kuracado per herboj kaj aliaj plantoj. Tiu estas unu el la plej tradiciaj terapioj en la mondo. Ekde la praa tempo la homo uzis la plantojn por sin kuraci. Vere, oni observas ke eĉ hundoj manĝas herbojn por kuraciĝi. Tiel, dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj rimedoj al la dispono de la malsanuloj. Antaŭ industria tempo, la herbokuracado estas la ĉefa terapio de medicino.

Manlibro araba de herboterapio, ĉ. 1334

Oni scias, ke diversaj kaŭzoj (altitudo, kvalito de la kulturgrundo, kultivmetodoj, sterkoj uzitaj, tempo de kolektado ktp.) povas influi la biokemiajn karakterojn de la kuracaj plantoj. La elsekigo mem ofte aliecigas aŭ difektmodifas ilin. Sekve la kuracaj ecoj de la plantoj ofte ne estas konstantaj, kaj sekve ne eblas dozi ilin; la aktivaj elementoj el ili ekstraktitaj - male - povas esti perfekte dozitaj.

Aplikante la ĝustan teknikon en la kultivado, kolektado ktp. oni evitas tion;[mankas fonto] des pli prave se tuj post la kolektado oni stabiligas la planton per speciala procedo, kiu detruas la agadon de la en ĝi entenataj fermentoj, realaj kaŭzantoj de la plantaj malkomponiĝo kaj transformiĝo.

Ankaŭ la kemio interesiĝis pri la kuracaj plantoj, studis kaj analizis ilin, kaj sukcesis izoli ties aktivajn elementojn: alkaloidoj, glikozidoj, saponinoj, esencoj, rezinoj, acidoj, mucilagoj, grasoj ktp. Kaj, ĉar tiu elementoj estas konstantaj, en medicino estas uzataj kemiaj medikamentoj.[mankas fonto]

Preparado de herboj[redakti | redakti fonton]

Plantoj povas esti preparitaj per infuzo, dekokto, macerado, aŭ oni povas simple trinki sukon de freŝa planto.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]