16-a jarcento a.K.
◄ |
3-a jarmilo a.K. |
2-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo a.K. | ►
◄ |
18-a jarcento a.K. |
17-a jarcento a.K. |
16-a jarcento a.K. | 15-a jarcento a.K. | 14-a jarcento a.K. | ►


Papiruso Ebers, de la 16-a jarcento a.K., 877 receptoj kaj medikamentoj estis enmetitaj kombinante herbojn kiel mirho, olibano, fenkolo, ricina oleo kaj aromaj oleoj de plantoj kiel mento kaj lavendo. Aldone ankaŭ preskribo por kuracado de astmo - herba miksaĵo metita sur bolantan brikon por ke la paciento povu spiri la fumojn.
La 16-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 1600 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1501 antaŭ nia erao.
Epokoj[redakti | redakti fonton]
- Ĉirkaŭ la jaro -1532 komenciĝas la Nova Imperio en antikva Egiptio: ekregas faraono Ahmose, komenciĝas la 18-a dinastio kaj forpeliĝas la emidaj invadintoj Heka Chasut (greke Hyksos).
- Inter la jaroj -1600 kaj -1490 floras la malnova imperio de la Hititoj kun la ĉefurbo Hatuŝa
Eventoj kaj evoluoj[redakti | redakti fonton]
- Dum -1506 Thutmosis la 1-a iĝas faraono de antikva Egiptio: li estas la unua reganto, kiu konstruigas sian tombon en la Valo de la Reĝoj apud Karnako
- Komence de la jarcento, ĉirkaŭ la jaro -1600, en Mezeŭropo kreiĝas la ĉieldisko de Nebra, metala bronzepoka disko kun oraj aplikaĵoj reprezentanta la ĉielon.
Personaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Hatusili la 1-a estas grandreĝo de la Hititoj