Alta Mezepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karkasuno, tipa urbo el tiu periodo

Estas konata kiel Alta Mezepoko (pli klare estus "Frua Mezepoko") al la periodo de la historio de Eŭropo kiu etendiĝas ekde la falo de la Okcident-Romia Imperio ĝis proksimume la jaro 1000, epoko de la ekonomia kaj kultura renaskiĝo. Tri imperioj kunvivas kaj batalas por la hegemonio: la bizanca, la araba aŭ islama kaj la karola.

En la 4-a jarcento, Romio eniris en ekonomian, politikan kaj socian krizon. Pluraj ĝermanaj popoloj minacis kaj sieĝis la landlimojn de la Imperio. La imperiestro Teodosio la 1-a atingis la pacon, pere de amikec-pakto kun la visigota estro.

Sed Teodosio la 1-a forpasis en 395 lasante la imperion al siaj du filoj. Honorio en la Okcidento kaj Arkadio en la Oriento.

La forpaso de Teodosio signifis por la visigotoj la rompiĝon de la interkonsentoj realigitaj kun la Imperio. La visigota estro, Alariko la 1-a, komencigis detru-kampanjon en Balkanio. Arkadio, kun la preteksto pri ekzistado de disputo pri Ilirio, sendis la visigotojn sur la okcidenta Imperio, kie ili definitive ekloĝis. Iom poste, en 406, la romia imperio estis atakata de ĝermanaj popoloj kiuj serĉis loĝejon.

En 423, Valentiniano la 3-a sukcedis en la trono al Honorio, akceptante la invadintojn kaj iliajn monavidajn trupojn. Dum lia regado, la imperio suferis gravan avancon de la hunoj, gvide de ilia reĝo Atilo; sed ili estis bremsitaj en la Katalaŭnikaj Kampoj per romi-ĝermana pakto. La Imperio estis en disiĝprocezo kaj en 476 Romulo Aŭgustulo, lasta imperiestro de Okcidento, estis eksigita favore al Odoakro. La Okcident-Romia Imperio tiamaniere malaperis. Ekde tiu tempo, la teritorio disiĝis en diversaj reĝlandoj konataj kiel Reĝlandoj Romi-Ĝermanaj.

La novaj invadoj[redakti | redakti fonton]

Inter la jarcentoj 9-a kaj 10-a, Okcidenta Eŭropo estis skuita pro la senĉesa atako kaj invado de la normanoj, saracenoj, hungaroj kaj slavoj. La novaj invadoj estis ĉefe ekspedicioj kaj disrabado kaj ili okazigis nestabilecon kaj timon dum longa tempo.

La invadoj ŝanĝis la politikan mapon de Eŭropo kaj ili tute ruinigis la komercon. Antaŭ la etoso je timo kaj nesekureco, la lokaj povoj konsolidiĝis: la senjoroj organiziĝis por la defendado de iliaj posedaĵoj kaj por la protektado de la plej malfortaj, kreante la bazojn de la estonta feŭdismo.

La vikingoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de la 9-a jarcento

La vikingoj aŭ normanoj, popoloj el Skandinavio, estis la unuaj invadantoj de la Karola Imperio. Kiam komenciĝis la invada translokiĝo de la vikingoj, Karlo la Granda ordonis defendi la marbordojn konstruante gardoturojn. Post lia morto la situacio malpliboniĝis, ĉar la vikingoj establis konstantajn kampadejojn kaj pli malfrue ili fondis la Duklandon Normandio norde de Francio.

Ili ankaŭ translokiĝis ĝis la hispana marbordo kie ili batalis kontraŭ la muzulmanoj. Ili alvenis al la marbordoj de nuna Maroko kaj penetris la Mediteraneon. Ili okupis la sudon de Italio, Brition, Islandon, Gronlandon kaj ekde tie, ili navigis ĝis la marbordoj de Ameriko.

La hungaroj[redakti | redakti fonton]

La hungaroj (aŭ magjaroj) estis popolo de surrajdantaj nomadoj parencoj de la hunoj. Ili perforte atakis la landlimojn de la oriento de la Ĝermana Imperio, post establiĝo en Panonio en 896, estante gvidataj de la Granda Princo Arpado. En 915 ili disrabis kaj bruligis plurajn urbojn de la Ĝermana Imperio kiel Fulda kaj Bremeno. Ili entreprenis kelkajn aventuraĵojn en Iberio, Itala Duoninsulo kaj en la okcidento de Francio. Ili pagigis imposton preskaŭ dum jardeko al la ĝermana imperiestro Henriko la 1-a la Birdema, kiu venkis ilin en 933 proksime de Merseburg. La hungaroj denove estis venkitaj en 955 en la Batalo de Augsburg far Oto la Granda. En 973 Oto la 1-a ree venkis la hungarojn en Quedlinburg kaj en tiu okazo li subskribis la pacon kun la Princo Géza de Hunario, kiu permesis la alvenon de kristanaj misiistoj kaj la baptadon de lia filo Vajk, sub la nomo Stefano. Stefano fariĝis la unua hungara reĝo en la jaro 1000 kaj enkondukis striktan kristanigon dum lia tuta regado.

La Saracenoj[redakti | redakti fonton]

La saracenoj estis muzulmanaj piratoj kiuj ekde la iberia duoninsulo kaj nordo de Afriko, atakis la marbordojn de Francio kaj Italio. Iliaj ekspedicioj atingis Romon mem. Kvankam la ĉefa celo estis la disrabado, ili establiĝis en Sicilio.

La slavoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la regiono konsistante el la riveroj Elbo kaj Dnepro, la slavoj etendiĝis kaj okupis preskaŭ la tutan orienton de Eŭropo.

Unu el la branĉoj de la slavoj transiris la teritorion de la nuna Rusio. Tie ili kuniĝis kun la normanoj el Svedio kaj fondiĝis la Kieva Regno, konsiderata kiel la unua rusa ŝtato, ekde kie establiĝis komercaj rilatoj kun Bizancio kaj la Islamo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]