Odoakro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bizanca solido de Odoakro nome de la legitima imperiestro Zenono. Tiu monero atestas la formalan submetiĝon de Odoakro al Zenono.

Odoakro (ĉ. 433493), konata ankaŭ kiel Odovakar, eble deriva de la ĝermana Audawakrs ('kiu serĉas la riĉon') estis tribestro ĝermana de la popolo de heruloj, de origino el hunoj kaj sciroj. En la historio elstaras ĉar estis kiu elpostenigis la lastan romian imperiestron de Okcidento, Romulo Aŭgustulo, en 476, kiu estis portita al 'Ovokastelo' en la golfeto de Napolo.

Post elpostenigi Romulon Aŭgustulon Odoakro povis nomumi novan imperiestron kaj regadi tra li, aŭ regadi kiel agentejo de la romia imperiestro de Oriento. Diference el multaj prauloj, kiel Ricimero, decidis la duan eblon, redonante la imperiajn simbolojn de Okcidento al la imperiestro Zenono en Konstantinopolo, kun letero kiu petis esti konfirmita dux de Italio. Zenono akceptis tiun peton kaj donis al li la postenon de patricio.

Ĝis sia morto en 480, la legitima imperiestro de Okcidento Julio Nepote pluestis teorie la superulo de Odoakro, dum tiu eĉ stampis moneron je lia nomo. Tamen Odoakro titoliĝis ankaŭ rex Italiae (Reĝo de Italio) kaj tiele ĝi estis agnoskita dum la resto de sia vivo.

Tamen la rilatoj inter Odoakro kaj la orienta Romio malboniĝis poste, kaj en 489, kun apogo de la imperiestro Zenono, la ostrogotoj sub Teodoriko la Granda invadis la regnon de Odoakro, detruis sian armeon de ĝermanoj foederati (federaciigitaj) (kaj la malmultaj trupoj romiaj kiuj ankoraŭ ekzistis), kapitulacigante lin en 493. Teodoriko invitis lin al bankedo, kaj oni supozas, ke li murdis lin, kaptante lian tutan regnon.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thompson, E. A. Romans and Barbarians: The Decline of the Western Empire. Madison: University of Wisconsin Press, 1982. ISBN 0 299 08700.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pere Maymó, Odoacro, el primer rey bárbaro. El final de Roma, en Historia National Geographic, nº 95, novembro de 2011, p. 62.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]