Ostrogotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La gotoj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de Vistula. ili migris en la 2-a jarcento suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) stariĝis en Dacia, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra maro.

La Reĝlandon de la ostrogotoj forbalais la hunoj, poste la ostrogotoj partoprenis en la militiroj de tiuj. Post morto de Attila, ili reakiris sian sendependecon kaj setlis en la 5-a jarcento en Panonio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 375 la Ostrogotoj subigis sin al la Hunoj, daŭre loĝis norde de Danubo kaj partoprenis la kampanjojn de Atilo. Nur post ties morto (453) ili ribelis sub tri fratoj el la dinastio de la Amaloj (Walamir, Theodemir kaj Widemir) kaj ekmemstarecis ĉe la rivero Netad en Panonio en la jaro 454. Ili ekloĝis disde Vieno ĝis Sirmio. Tie ĉi, post la morto de Teodemiro (475), ekregis Teodoriko la Granda. Li marŝis en la direkto de la duoninsulo grekia por subteni imperiestron Zenonon kontraŭ ribeloj sed baldaŭ senditis en Italujon, ĉar oni malŝatis la marodemon de la Ostrogotoj: tie li venku Odoakron. En 488 kolektiĝis 200.000 Ostrogotoj en la provinco Moesia Inferior ĉe la urbo Novae (Sviŝtov, Bulgario) kaj sukcese konkeris la intertempe fare de la Gepidoj okupitan Panonion. Ili transiris la Juliajn alpojn kaj venkis la trupojn de Odoakro ĉe la rivero Soĉa kaj apud Verono. Kun la helpo de la Visigotoj la Ostrogotoj ĝuis trian venkon ĉe la rivero Adda kaj fuĝigis Odoakron al Raveno. Tie li devis kapitulaci en la jaro 493-a post la konkero de tuta Italujo fare de la Ostrogotoj.

Agnoskite kiel itala reĝo fare de la imperiestro de la bizanca imperio, Teodoriko ene de malmulto da tempo renomon kaj potencon donis al la Regno ostrogota. Ĝi estiĝis aliancano natura de malgrandaj popoloj ĝermanaj (ekzemple kontraŭ la okupemo de Klodvigo la 1-a). La Vandaloj cedis al Ostrogotio la insulon Sicilio; nordoriente ĝis la bordoj de Danubo la Heruloj metis sin sub la ŝirmo ostrogotoj, simile agis en la Alpoj la Alemanoj. Favore al la Visigotoj intervenis en 507 Teodoriko kaj savis al ili Septimanion, dume Provenco unuiĝis al Ostrogotio.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Elstare bona estis la interna organizo de la regno. La Ostrogotoj ricevis trionon de ĉiuj konkeritaj landoj krom la kvanton da sklavoj necesan por terkultivado. Militiro kaj armilportado restis ekskluzive ilia privilegio. Ordo, armilprezentado kaj batalado estis lau malnovĝermanaj kutimoj. La reĝo plenumis surbatalkampe tradician gvidrolon. Sub li ordonadis dukoj kaj grafoj, pace ankaŭ en la landlimregionoj. Komercado, metiado, agrikulturo kaj aliaj artoj pacaj restis sub la kontrolo de la Romianoj. Iliaj leĝoj, juraj kutimoj kaj impostosistemoj restis netuŝitaj. La inter 511 kaj 515 fare de Teodoriko kaj lia nepo Athalariĥ faritaj leĝoj validis kaj por la Ostrogotoj kaj por la Romianoj. La malnovaj romiaj magistratoj ankaŭ daŭrigitis kaj okupitis de Romaniaj. Romiaj juĝistoj reguligis la kverelojn interromianajn dume konfliktoj inter Ostrotogoj kaj Romianoj deciditis fare de ĝermanaj grafoj kiuj ja devis konsulti romiajn juristojn.

Pro longa paco kaj bonega administrado ekfloris Italujo denove. Tamen Romianoj kaj Ostrogotoj ne kunfandiĝis je unuon, ĉefe pro konfesiaj diferencoj (katolikismo kontraŭ arianismo. Instigite fare de klerikuloj Romianoj kelkaj volis fari komplotojn kontraŭ heretikaj regantoj; la ekzekuto de Boecio kiun ordonis Teodoriko en la jaro 524 ankaŭ ne helpis trankviligi la mensojn ekscititajn.

Post la morto de Teodoriko[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Teodoriko (526) sekvis interna malkonkordo kaj kresko de eksteraj danĝeroj. Lia filino Amalsuntha, kiu regu por la malmatura filo Athalariĥ, favoris la Romianojn kaj ties kulturon - tiel ke la Ostrogotoj malpermesis pluan edukadon de sia estonta suvereno. Sed la juna Athalariĥ mortis jam en 534 post diboĉa vivo. Amalsuntha ja provis sekurigi la regadon kaj edzigis sian kuzon Theodahad, la lastan de la Amaloj. Tiu ĉi homo sufokigis ŝin en la banĉambro kaj eksuverenis sole. Sed li murditis jam en aŭtuno 536, ĉar li timide fartis antaŭ imperiestro Justiniano la 1-a, kiu sendis Belizaron kiel venĝanton de Amalsuntha al Italujo. Belizaro ovacie bonvenigitis fare de la Romanianoj kiel liberiganto. Li okupis Malsupran Italujon kaj (en decembro 536) ankaŭ Romon. Witiges, entronigite, sieĝis vane unu jaron la urbon (537–538) kun 150.000 soldatoj. Fine li devis retiriĝi al Raveno, kiu kapitulacis en 539 antaŭ Belizaro.

Sukcesulo Totila[redakti | redakti fonton]

Kiam Belizaro estis revokita en 540 li portis Witiges kiel kaptiton al Konstantinoplo. Poste la Ostrogotoj elektis reĝon Ildibad kaj - post ties mortiĝo en 541 - la nevon Totila. Totila rapide rekonkeris Italujon kaj enmarŝis en 546 en Romon. Tiun ĉi urbon ja rekonkeris en 547 Belizaro resendite - sed li perdis ĝin denove en 549. Post la dua revoko de Belizaro (549) Totila ankaŭ okupis Sicilion, Sardion kaj Korsikon. En 552 Narses senditis kun bizanca armeo al Italujo. Li venkis la Ostrogotojn en julio ĉe Targinae; fuĝante Totila mortis. Dume Narses konkeris Romon kaj okupis ankaŭ Kampanion, Teja proklamitis reĝo en Papia. Li sendis helpotrupojn al la frato Aligern kiu sieĝitis en Kumo fare de Narses. Teja batalis kontraŭ la Romianoj ĉe la rivero Sarnus (apud Napolo) kuraĝe dum 60 tagoj. Fine li mortis kun la kerna taĉmentero, sen eblo surŝipiĝi aŭ manĝi, en batalo de malesperuloj. Nur 1000 homoj kapitulacis. Aligern tradis Kumon en 554 al la batalestroj bizancaj. Post kiam venkitis en 554 apud Volturno armeo de Alemanoj kaj Frankoj, kiuj invadis Italujon ĉefe por marodi, ankaŭ la lasta fortikaĵo gota kapitulacis: temis pri la burgo Compsa/Conza en Samnio (en 555). La restintaj Gotoj fuĝis en diversasjn landojn kaj gente malaperis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 153-154, kio legeblas tie ĉi interrete.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]