Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alpoj
Großglockner
Großglockner
La plej alta punkto Mont Blanc (4 810 m)
Longeco 1 200 km
Areo 200 000 km²
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Najbaraj tutaĵoj Hercina montaro
Karpatoj
Apenino
Dinaraj montoj
Subaj tutaĵoj Okcidentaj Alpoj
Orientaj Alpoj
Kontinento Eŭropo
Situo Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Flago-de-Liĥtenŝtejno.svg Liĥtenŝtejno
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Akvejo Rodano
Rejno
Inn
Danubo
Pado
v  d  r
Information icon.svg
Satelita bildo de la Alpoj.
La Alpoĉeno vidita dum fentago de elfluejo de Glatt el Greifensee proksime de Zuriko.

La Alpoj (el antaŭlatina radiko alb-alp- eble signifinta monto) estas la plej granda montaro de meza kaj okcidenta Eŭropo laŭ vasteco kaj alteco. En Eŭropo nur la Kaŭkazo ĝin en alteco superas. Partoj apartenas al la ok landoj Aŭstrio, Germanio, Francio kun Monako, Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio; ili rolas kiel akva kaj klimata divido inter Meza kaj Suda Eŭropo.

Norde de la Golfo de Ĝenovo ili najbaras al la Apenino, okcidente preterpasas la Pad-Ebenaĵon, branĉiĝas ĉe la Lago Bourget en la Francan kaj Svisan Ĵurason, kaj finiĝas post 750 km ventumilforme antaŭ la okcidentpanona montlando ĉe la Danubo apud Vieno. Nordoriente sekvas la Karpatoj, en la sudoriento la Karsto kaj la Dinara Montaro. En la nordo, la Alpoj malaltiĝas malrapide al la germana antaŭalpa lando, en la sudo krute transiras al la Padebenaĵo.

La tuta longeco de la Alpoj (de Ĝenovo ĝis Vieno) estas 1.200 km, la larĝeco estas inter 150 kaj 200 km, oriente ĝis 300 km. La pintoj en la plej gravaj montarareoj leviĝas al altoj inter 3000 kaj 4300 m; la plej alta pinto estas la 4807 metrojn alta Blanka Monto (france Mont Blanc) ĉe la landlimo inter Francio kaj Italio. La areo de la Alpoj enhavas ĉirkaŭ centon da montopintoj pli altaj ol 4,000 m (13,123 ft), konataj kiel "kvarmiluloj".

La altitudo kaj grando de la montaro tuŝas la klimaton en Eŭropo; ĉe montoj la niveloj de precipitaĵo ege varias kaj la klimataj kondiĉoj konsistas el distingaj zonoj. Naturaj bestoj kiaj kaproj loĝas en plej altaj montopintoj ĝis altaĵoj de ĉirkaŭ 3 400 m, kaj plantoj kiaj edelvejso kreskas en rokaj areoj en pli malaltaj lokoj same kiel ĉe pli altaj lokoj. Pruvo de homa loĝado en la Alpoj datiĝas reen ĝis la epoko Paleolitiko. Mumigita viro, de antaŭ 5,000 jaroj, estis malkovrita en glaĉero ĉe la landlimo inter Aŭstrio kaj Italio en 1991. Ankaŭ ĉe la 6a jarcento a.K., la keltoj de La-Tène-kulturo estis setliĝintaj tie. Hanibalo fame trapasis la Alpojn per elefantaro, kaj la romianoj havis setlejojn en la regiono. En 1800 ankaŭ Napoleono trapasis unu el la montopasejoj kunportante armeon de 40,000. La 18a kaj 19a jarcentoj vidis alvenon de naturalistoj, verkistoj, kaj artistoj, partikulare romantikistoj, sekve de la ora epoko por montogrimpado kiam montogrimpistoj ekascendis la montopintojn. Dum la Dua Mondmilito, Adolf Hitler tenis operacbazejon en la bavaraj Alpoj la tutan tempon de la milito.

La Alpa regiono havas fortan kulturan identecon. La tradicia kulturo de farmado, fromaĝoproduktado, kaj lignumado ankoraŭ ekzistas en Alpaj vilaĝoj, kvankam la turisma industrio kreskis ege komence de la 20a jarcento kaj etendiĝis ege post Dua Mondmilito ĝis iĝi la dominanta enspezofonto ĉe la fino de la jarcento. La Vintraj Olimpikoj jam okazis en alpaj regionoj de Svisio, Francio, Italio, Aŭstrio kaj Germanio. Nune la regiono estas hejmo de 14 milionoj de homoj kaj ricevas 120 milionojn da ĉiujaraj vizitantoj.[1]

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La Alpoj estas Kovro- kaj Faldmontaro el la Terciaro (antaŭ 65-2 milionoj da jaroj). Ili iĝis altmontaro pro la leviĝo de la faldita montarbazo, kiu daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Dikaj sedimentoj sur la fundo de granda maro inter Eŭropo kaj Afriko (la Pra-Mediteraneo, nomata Tetiso) de la paleozoiko ĝis la Terciaro leviĝis pro la premo de sudo sekve de la nordenmoviĝo de Pra-Afriko (vd. tektoniko), precipe en la Terciaro, kaj estis multoble puŝitaj kaj falditaj en grandaj tavoloj. Pro tio, Eŭropo plivastiĝis suden.

Konsistigas la montaron en la Nord- kaj Sudalpoj la marsedimentoj, precipe kalkoj kaj dolomitaĵoj (Nordaj kaj (Sudaj Kalkalpoj), sed ankaŭ graŭvako (Graŭvaka Zono); en la centraj Alpoj ankaŭ kristalaj ŝtonaĵoj de la profundeco ekzistas. Al la hodiaŭa formo estiĝis la Alpoj pro erozio per riveroj, sed plej grave per la glaĉeroj dum la glaciepokoj. La Alpoj apartenas al la tutmonda alpa montara sistemo, krom la Atlaso en norda Afriko, la Hindukuŝo kaj la Himalajo en Azio kaj la Kordiljeroj en Ameriko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Alpoj etendas laŭ arko el Francio en la sudo kaj okcidento al Slovenio oriente, kaj el Monako en la sudo al Germanio en la nordo.

Plej ofte oni dividas Alpojn en Orientaj Alpoj kaj Okcidentaj Alpoj (ankaŭ Sudaj Alpoj, kiuj estu distingataj el ĉefa montaro Sudaj Alpoj en Novzelando).

La Orientaj Alpoj estas la orienta parto de la montaro Alpoj, t.e. la montaraj partoj oriente de la linio de la Konstanca lago laŭlonge de la Rejno trans Splugopasejo al la lago de Como. Kompare al la Okcidentaj Alpoj ili estas pli malaltaj kaj kun malpli da altaj pasejoj. La Orientaj Alpoj etendiĝas de Svisio kaj Liĥtenŝtejno trans Aŭstrio ĝis Hungarujo en la sudo ĝis Italujo kaj Slovenujo. Parto de la okcidentaj Alpoj apartenas ankaŭ al Germanujo.

Centraj Orientaj AlpojCentraj Alpoj estas termino por la ĉefa alpa kresto kaj ties ĉirkaŭaĵo en la eŭropa montaro Alpoj - la regiono situas precipe en Aŭstrio, je certaj partoj ankaŭ en ĉelimaj regionoj de Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio. La variaĵo "Centraj Alpoj" pli kutimas en la terminaro pri la geografio de Aŭstrio, kie la aŭstria parto de la regiono konsideriĝas esti unu el sume sep pejzaĝaj regionoj. La variaĵo "Centraj Orientaj Alpoj" pli kutimas en la internacia geografia terminologio.

La Wetterstein estas montoĉeno en centra parto de la Alpoj, nomata la Nordaj Kalkŝtonaj Alpoj (germane Nördliche Kalkalpen). Ĝi situas inter Garmisch-Partenkirchen, Mittenwald, Seefeld en Tirolo kaj Ehrwald; parte en Bavario, Germanio kaj parte en Tirolo, Aŭstrio. En la Wetterstein estas la plej alta montopinto en Germanio, nome la Zugspitze. La Karwendel [kaVENdl] estas la plej larĝa montoĉeno en centra parto de la Alpoj, nomata la Nordaj Kalkŝtonaj Alpoj (germane Nördliche Kalkalpen). Ĝi situas inter la riveroj Isar okcidente kaj norde, kaj Inn sude, kaj krome oriente limiĝas per la lago Achensee. Parte la teritorio situas en Bavario, Germanio kaj parte en Tirolo, Aŭstrio. La plej alta pinto de la montoĉeno nomatas Birkkarspitze (2749 m).

Bavaraj Alpoj (germane Bayerische Alpen) estas nur tiuj gamoj inter la riveroj Lech kaj Saalach (Altbayern). En ĉi tiu pli mallarĝa sento, la Allgäu Alpoj en Ŝvabio, kiu nur estis parto de Bavario kaj la Berchtesgaden Alpoj en la oriento ne estas konsideritaj kiel la partoj de la bavaraj Alpoj.

La 22 Alpaj kvarmiluloj kun almenŭ 500 metroj de topografia elstareco[2]
Nomo Alto Montaro Nomo Alto Montaro
Mont Blanc 4810 m Grajanaj Alpoj Dent d'Hérens 4171 m Peninaj Alpoj
Monte Rosa 4634 m Peninaj Alpoj Jungfrau 4158 m Bernaj Alpoj
Dom 4545 m Peninaj Alpoj Aiguille Verte 4122 m Grajanaj Alpoj
Weisshorn 4506 m Peninaj Alpoj Mönch 4107 m Bernaj Alpoj
Matterhorn 4478 m Peninaj Alpoj Barre des Écrins 4102 m Dofinaj Alpoj
Dent Blanche 4357 m Peninaj Alpoj Schreckhorn 4078 m Bernaj Alpoj
Grand Combin 4314 m Peninaj Alpoj Ober Gabelhorn 4063 m Peninaj Alpoj
Finsteraarhorn 4273 m Bernaj Alpoj Gran Paradiso 4061 m Grajanaj Alpoj
Grandes Jorasses 4208 m Grajanaj Alpoj Piz Bernina 4049 m Bernina Montaro
Rimpfischhorn 4199 m Peninaj Alpoj Weissmies 4017 m Peninaj Alpoj
Aletschhorn 4193 m Bernaj Alpoj Lagginhorn 4010 m Peninaj Alpoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de Alpaj kvarmiluloj.
Vido el Männlichen de Eiger, Mönch and Jungfrau (maldekstre al dekstro)
Magnify-clip.png
Vido el Männlichen de Eiger, Mönch and Jungfrau (maldekstre al dekstro)

Glaĉeroj de la Alpoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de la glaĉeroj en Svislando.

Inter la periodo 1990-2005, la surfaco de la Alpaj glaĉeroj malpliĝis 22%, dum en la antaŭa 12 jaroj nur 1 %. La dikeco de la glaciaro malpliiĝis inter 1992 kaj 2002 ĉ. 60 cm.

En la Mioceno la montoj suferis fortan erozion pro glaciigo,[3] kiu jam estis notita en la mezo de la 19a jarcento fare de naturalisto Louis Agassiz kiu prezentis artikolon proklamante ke Alpoj estis kovrita de glacio en diversaj intertempoj — teorio kiun li formis studante rokojn ĉe sia hejmo de Neuchâtel kiujn li kredis originitaj okcidente de Berna Oberlando. Pro sia verko li estis konata kiel la "patro de la glaciepoka koncepto" kvankam aliaj naturalistoj antaŭ li faris similajn ideojn.[4]

La studoj de Louis Agassiz pri la Unteraar-Glaĉero en la 1840-aj jaroj montris ke ĝi moviĝas je 100 m jare.[4]

Agassiz studis la glaĉeran movon en la 1840-aj jaroj ĉe la Unteraar-Glaĉero kie li trovis ke ĝi moviĝas je 100 m jare, nome pli rapide en la mezo ol ĉe la bordoj. Lia verko estis pluigita de aliaj sciencistoj kaj nuna konstanta laboratorio ekzistas ene de la glaĉero sub la Jungfraujoch, dediĉita nur al la studo de Alpaj glaĉeroj.[4]

Glaĉeroj trenas rokojn kaj sedimentojn kun ili dum ili fluas. Tio kaŭzas erozion kaj la formadon de valoj laŭlonge de la tempo. La valo de la rivero Inn estas ekzemplo de valo ĉizita de glaĉeroj dum la glaciepokoj kun tipa terasa strukturo kaŭzita de erozio. Eroziitaj rokoj el la plej ĵusa glaciepoko kuŝas sur la fundo de la valo dum la pinto de la valo konsistas el eroziaj al pli malnovaj glaciepokoj.[4] Glaĉeraj valoj havas karakterajn deklivajn murojn (reliefoj); valoj kun pli malsupraj reliefoj kaj montobazaj rokaroj estas restaĵoj de glaĉeraj tra aŭ antaŭe plenigitaj valoj.[5] Morenoj, amasoj de rokoj trenitaj dum la movado de la glaĉero, akumuliĝas ĉe la bordoj, centro kaj fino de glaĉeroj.[4]

Ene de glaĉero ĉe la pinto de la trajnstacio ĉe la Jungfraujoch.

Alpaj glaĉeroj povas esti rektaj riveroj de glacio, longaj bala-riveroj, etendaj ventumilformaj (montobazaj glaĉeroj), kaj kurtenoj de glacio kiuj pendas el vertikalaj deklivoj el la montopintoj. La premo de la movado kaŭzas ke la glacio rompiĝas kaj krakas laŭte, kaj eble tio estas la klarigo kial oni supozas tradicie ke montoj estas hejmo de drakoj el mezepoka periodo. La krakado kreas neantaŭvideblajn kaj danĝerajn glaĉerfendojn, ofte nevideblajn sub nova neĝofalo, kio okazigas la plej granda danĝero al montogrimpantoj.[6]

Glaĉeroj finas en glacikavoj (la Rodan-Glaĉero), per trenfluo en lagon aŭ riveron, aŭ per disiĝo al neĝofando sur herbejo. Foje glaĉerero povas disiĝi aŭ rompiĝi rezulte en inundo, damaĝo al propraĵoj kaj perdoj de vivo.[6] En la 17a jarcento ĉirkaŭ 2500 personoj mortiĝis prr lavango en vilaĝo ĉe la franc-itala landlimo; en la 19a jarcento 120 hejmoj en vilaĝo ĉe Zermatt estis detruitaj de lavango.[7]

Altaj niveloj de precipitaĵo okazigas ke la glaĉeroj malaltiĝas al niveloj de permafrosto en kelkaj areoj dum en aliaj, pli aridaj regionoj, glaĉeroj restas super nivelo de 3,500 m.[8] La 1,817 kvadrataj kilometroj de la Alpoj kovritaj de glaĉeroj en 1876 mallarĝiĝis al 1,342 km² ĉirkaŭ 1973, rezulte en malpliĝantaj riverakvaj niveloj.[9] Kvardek procento de la glaciaj areoj en Aŭstrio malaperis ekde 1850, kaj 30 % el tio en Svisio.[10]

Riveroj kaj lagoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Bartolomeo en Königssee en Bavario estas populara turisma loko.[11]

La Alpoj havigas al malsupra Eŭropo trinkeblan akvon, irigacion, kaj hidroelektran energion.[12] Kvankam la areo estas nur ĉirkaŭ 11 % el la tuta surfaco de Eŭropo, la Alpoj havigas ĝis 90 % el akvo al malsupra Eŭropo, ĉefe al aridaj areoj kaj dum la someraj monatoj. Urboj kiaj Milano dependas je 80 % el akvo el la alpa deveno.[13][14] Akvo el la riveroj estas uzata en ĉirkaŭ 500 hidroelektraj centraloj, kiuj generas ĝis 2900 kilovatoj hore de elektro.[1]

Ĉefaj riveroj de Eŭropo fluas el Svisio, kiaj la Rejno, la Rodano, la Inn, la Tiĉino kaj la Pado, ĉiuj el kiuj havas ekfluejojn en la Alpoj kaj fluas al najbaraj landoj, fine elfluante al la Norda Maro, la Mediteraneo, la Adriatiko kaj la Nigra Maro. Aliaj riveroj kiaj la Danubo havas ĉefajn alfluantojn kiuj fluas al ili sed originiĝas en la Alpoj. La Rodano estas dua rivero post la Nilo kiel nesala akvofonto por la Mediteraneo; la rivero ekfluas kiel glaĉera fandakvo, fluas al la Lago Lemano, kaj el tie al Francio kie unu el ties uzado estas malvarmigi atomajn centralojn.[15] La Rejno originiĝas en areo de 30 km² en Svisio kaj reprezentas preskaŭ 60 % el la akvo eksportita el la lando.[15] Alfluantaj valoj, kelkaj el kiuj estas komplikaj, kanaligas akvon al la ĉefaj valoj kiuj povas suferi inundojn dum la neĝofandado kiam rapidaj alfluoj povas okazigi torentojn kaj detruajn riverojn.[16]

La riveroj formas lagojn, kiaj la Lago Lemano, duonlunforma lago kiu trapasas la landlimon de Svisio ĉe Ĝenevo al la urbo Evian-les-Bains ĉe Francio. En Germanio, la mezepoka preĝejo de Sankta Bartolomeo estis konstruita ĉe la suda flanko de la lago Königssee, atingebla nur per boato aŭ per montogrimpado ĉe krutaj rokoj.[17]

Sciencistoj studas la efikon de klimatŝanĝo kaj akvuzado. Ekzemple, ĉiujare oni uzas pli da akvo el la riveroj por neĝoproduktado en skiejoj, kies efiko estas ankoraŭ nekonata. Krome la malpliiĝo de glaĉeraj areoj kombine kun sinsekvo de vintroj kun malmulta precipitaĵo povus havi futuran negativan efikon sur la riveroj en la Alpoj same kiel negativan efikon por la akvodisponeblo ĉe malaltaj teroj.[13][18]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Alta montaro kaj Alpa klimato.

La Alpoj estas klasika ekzemplo de kio okazas kiam moderklimata areo je pli malalta altitudo lasas lokon al pli altigita tereno. Altoj en la tuta mondo kiu havas malvarmajn klimatojn similajn al tiuj de la polusaj regionoj estas nomataj Alpaj. Alto super marnivelo en la supraj regionoj de la atmosfero kaŭzas ke la temperaturo malaltiĝas. La efiko de montoĉenoj sur la hegemoniaj ventoj estas porti varmajn aeron apartenantan al la pli malsupra regiono en supran zonon, kie ĝi etendas en volumeno kontraŭ la kosto de proporcia perdo de temperaturo, ofte akompanata de precipitaĵo en la formo de neĝo aŭ pluvo. La alto de Alpoj estas sufiĉa por dividi la veterajn modelojn en Eŭropo en humida nordo kaj seka sudo ĉar humideco estas suĉata el la aero dum ĝi fluas super la altaj pintoj.[19]

La Aleĉ-Glaĉero kun pinoj kreskantaj sur la montetoj (2007, la surfaco estas 180 m pli malalta ol antaŭ 150 jaroj).

La akra vetero en la Alpoj estis studita ekde la 18a jarcento; partikulare la veteraj modeloj kiaj la sezona fen-vento. Nombraj veter-stacioj estis starigitaj en la montoj el la komenco de la 20a jarcento, havigante kontinuajn datumojn por klimatologoj.[20] Kelkaj el la valoj estas tre aridaj kaij la valo Aosta en Italio, la Maurienne en Francio, la Valais en Svisio, kaj norda Tirolo.[20]

La areoj kiuj ne estas aridaj kaj ricevas altajn precipitaĵojn suferas periodajn inundojn pro rapida neĝofandado kaj granda akvelverŝado.[16] La ĉefaj precipitaĵoj en la Alpoj gamas el malalto de 2 600 mm jare al 3 600 jare, kun la plej altaj niveloj je plej altaj altitudoj. Je altaĵoj inter 1,000 kaj 3,000, neĝofalo ekas en Novembro kaj akumuliĝas ĝis Aprilo aŭ Majo kiam la neĝo fandiĝas. La neĝolinio varias el 2,400 al 3,000 m, super kio la neĝo estas permanenta kaj la temperaturoj ĉirkaŭas la frostopunkto eĉ en Julio kaj Aŭgusto. Altaj avkoniveloj en rojoj kaj riveroj pintas en Junio kaj Julio kiam la neĝo estas ankoraŭ fandanta je plej altaj altitudoj.[21]

La Alpoj povas esti dividitaj en kvin klimataj zonoj, el kiuj ĉiu havas diferencan vegetaĵaron. La klimato, plantovivo kaj bestovivo varias inter diferencaj sekcioj aŭ zonoj de montoj. La plej malalta zono estas la zono de montetoj, kiu ekzistas inter 500 kaj 1000 m, depende de la loko. La zono de montano etendas el 800 al 1,700 m, sekve de sub-Alpa zono el 1,600 al 2,400 m. La Alpa zono, etende el la arbolinio al la neĝolinio, estas sekvata de la glacia zono, kiu kovras la glaciigitajn areojn de la monto. Klimataj kondiĉoj montras variantojn ene de samaj zonoj; por ekzemplo, veterkondiĉoj ĉe la pinto de montovalo, etende rekte el la pintoj, estas pli malvarmaj kaj pli akraj ol tiuj de la enirejo de valo kiu tendencas esti malpli akra kaj ricevas malpli neĝofalo.[22]

Variaj modeloj de klimatŝanĝo estis projekciataj por la 22a jarcento en la Alpoj, kun timo ke tendenco al pliiĝantaj temperaturoj havos efikn sur neĝofalo, neĝotavoloj, glaciigo, kaj rivera akvelverŝado.[23]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Flaŭro de Alpoj.
Sentiga genciano (Gentiana acaulis).

Dektri mil specioj de plantoj estis identigitaj en la alpaj regionoj.[1] Alpaj plantoj estas grupigitaj laŭ habitato kaj grundotipo kiuj povas esti el kalko aŭ ne-kalkaj. La habitatoj gamas el herbejoj, marĉoj, arbaroj (deciduaj kaj koniferaj) areoj al sengrundaj deklivaj rokeraroj kaj morenoj, kaj rokaroj kaj krestoj.[24] Natura vegetara limo kun altitudo estas markata pere de la esto de ĉefe deciduaj arboj — kverkoj, fagoj, fraksenoj kaj sikomoraj aceroj. Tiuj ne atingas precize ĝis la sama alto, nek ofte troviĝas kune; sed ties supra limo korespondas tre klare kun la ŝanĝo el moderklimata al pli malvarma klimato kio siavice pruviĝas per ŝanĝo en la esto de natua herbeca vegetaĵaro. Tiu limo kutime kuŝas ĉirkaŭ 1 200 m super la marnivelo ĉe la norda flanko de la Alpoj, sed ĉe la sudaj deklivoj ĝi ofte altiĝas al 1 500 m, foje eĉ ĝis 1 700 m.[25]

Pri arbaro, estas ofte strio de malaltaj pinoj (Pinus mugo), kiuj siavice estas anstataŭataj de Alpenrosen, nanaj arbustoj, tipe Rhododendron ferrugineum (sur acidaj grundoj) aŭ Rhododendron hirsutum (sur alkalaj grundoj).[26] Kvankam la Alpenrose (alpa rozujo) preferas acidajn grundojn, tiu plantoj troviĝas tra la tuta regiono.[24] Super la arbolinio estas la areo difinita kiel "alpa" kie en alpa herbejo troviĝas plantoj kiuj bone adaptiĝis al akraj kondiĉoj de malvarmaj temperaturoj, arideco, kaj altaj altitudoj. La alpa areo fluktuas ege multe pro regionaj fluktuoj en arbolinioj.[27]

Alpaj plantoj kiaj la Alpa genciano kreskiĝas abunde en areoj kiaj herbejoj super la Lauterbrunnental. Gencianoj estas nomitaj laŭ la reĝo de Ilirio nome Gencio, kaj 40 specioj de la ekprintempa floro kreskiĝas en Alpoj, en gamo de 1,500 al 2,400 m.[28] Verkante pri la gencianoj en Svisio D. H. Lawrence priskribis ilin kiel "malhelaj tage, torĉecaj kun la fuma blueco de la brilo de Pluto."[29] Gencianoj tendencas "aperi" ripete dum la printempa florado okazas iompostiome je pli postaj datoj, moviĝante el pli malaltaj altitudoj al pli altaltitudaj herbejoj kie la neĝo fandiĝas multe pli poste ol ĉe la valoj. Sur la pli altaj rokejoj la printempaj floroj floras en la somero.[24]

Je tiuj pli altaj altitudoj, la plantoj tendencas formi izolitajn florarkusenojn. Ĉe Alpoj, kelkaj specioj de florplantoj estis registritaj super 4000 m, kiaj Ranunculus glacialis, Androsace alpina kaj Saxifraga biflora. Eritrichium nanum, komune konata kiel Reĝo de Alpoj, estas la plej maloftaj el la alpaj floroj, kreskiĝante sur rokejoj de 2,600 al 3,750 m.[30] Eble la plej bone konata de la alpaj plantoj estas Edelvejso kiu kreskiĝas en rokaj areoj kaj povas troviĝi ĉe altitudoj tiom malaltaj kiom 1,200 m kaj tiom alte kiom ĝis 3,400 m.[24] La plantoj kiuj kreskiĝas je plej altaj altitudoj adaptiĝis al kondiĉoj per specializiĝo kreskantaj sur deklivaj rokeraroj kiuj havigas protekton kontraŭ la ventoj.[31]

La ekstremaj kaj stresigaj klimataj kondiĉoj permesas la kreskon de plantospecioj kun duarangaj metabolitoj gravaj por medicinaj celoj. Origanum vulgare, Prunella vulgaris, Solanum nigrum kaj Urtica dioica estas kelkaj el plej utilaj medicincelaj specioj troviĝantaj en la Alpoj.[32]

Konservitaj internaj alpaj arbaro kaj herbejo, Nacia parko Vanoise.

Homa interfero preskaŭ neniigis arbojn en multaj areoj, kaj, escepte pro la fagaroj de la Aŭstriaj Alpoj, arbaroj de deciduaj arboj estas rare troviĝantaj post la ekstrema senarbarigo inter la 17a kaj la 19a jarcentoj.[33] La vegetaĵaro ŝanĝis ekde la dua duono de la 20a jarcento, ĉar la altaj alpaj herbejoj ĉesis esti kolektitaj por fagoligno aŭ uzitaj por bestopaŝtado kio fine rezultus en rekresko de arbaro (rearbarigo). En kelkaj areoj la moderna praktiko konstrui skiejojn funkciigatajn pere de mekanikaj rimedoj detruis la restintan tundron el kio la plantovivo ne povas rekuperiĝi dum la ne-skiaj monatoj, dum la areoj kiuj ankoraŭ praktikas naturan skiadon sur deklivoj konservas la fragilajn plantotavolojn.[31]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La Alpoj estas habitato por 30,000 naturaj specioj, game el la plej etetaj neĝo-puloj al la bruna urso, multaj el kiuj faris adaptojn al la akraj malvarmaj kondiĉoj kaj altaj altitudoj ĝis la punkto ke kelkaj el ili survivas nur en specifaj mikroklimatoj ĉu rekte super aŭ sub la neĝolinio.[1][34]

Juna alpa ibekso. Ĉe plenkreskulo la kornoj povas atingi grandon de unu metro.

La plej granda mamulo kiu vivas en la plej altaj altitudoj estas la alpa ibekso, kiu estis vidita tiom alte kiom ĝis 3,000 m. La ibekso loĝas en kavoj kaj sobiras manĝi al la fekundaj alpaj herbejoj.[35] Klasigitaj kiel antilopoj,[24] ĉamoj estas pli malgrandaj ol ibeksoj kaj troviĝas tra la tuta Alparo, loĝante super la arbolinio kaj estas oftaj en la tuta alpa teritorio.[36] Areoj de la orientaj Alpoj estas ankaŭ hejmo al brunaj ursoj. En Svisio la Kantono Berno ricevis tiun nomon pro la ursoj sed la lasta urso registrita estis mortigita en 1792 proksime de Kleine Scheidegg fare de tri ĉasistoj el Grindelwald.[37]

Multaj roduloj kiaj kampomusoj loĝas suntere. Marmotoj loĝas preskaŭ nur super la arbolinio tiom alte kiom ĝis 2,700. Ili vintrumas en grandaj grupoj por havigi varmon,[38] kaj povas troviĝi en ĉiuj areoj de Alpoj, en grandaj kolonioj kiujn ili konstruas sub la alpaj herbejoj.[24] La reĝa aglo kaj la gipaeto estas la plej grandaj birdoj troveblaj en Alpoj; ili nestumas alte sur rokaj kornicoj kaj povas troviĝi je altitudoj de 2,400 m. La plej ofta birdo estas la alpa montokorvo kiu povas troviĝi je rubomanĝado ĉe kabanoj de montogrimpistoj aŭ ĉe Jungfraujoch, altaltituda turisma destinaĵo.[39]

La alpa Apolon-papilio adaptiĝis al alpaj kondiĉoj.

Reptilioj kiaj vipuroj kaj viperoj loĝas ĝis la neĝolinio; ĉar ili ne povas elteni la malvarmajn temperaturojn ili vintrumas subtere and alŝutas varmon sur rokaroj.[40] La altaltituda alpa salamandro adaptiĝis al vivo super la neĝolinio naskante tute disvolvigante junulojn pli ol ovodemetante. La bruna truto povas troviĝi en rojoj ĝis la neĝolinio.[40] Moluskoj kiaj la Helicigona vivas ĝis la neĝolinio. Populare rikoltitaj kiel manĝaĵo, tiuj helikoj estas nune protektitaj.[41]

Nombraj specioj de noktopapilioj vivas en Alpoj, kelkaj el kiuj ŝajne evoluis en la sama habitato ĝis antaŭ 120 milionoj da jaroj, longe antaŭ la Alpoj kreiĝis. La blueca papilio Cupido minimus povas ofte esti vidata trinkanta el la neĝofandado; kelkaj specioj de bluaj noktopapilioj flugas tiom alte kiom ĝis 1,800 m.[42] La papilioj tendencas esti grandaj, kiaj tiuj el la hirundovosta genro Parnassius al kiu apartenas la Apolono-papilio, kun habitato kiu havas teritoriojn ĝis 1,800 m. Dekdu specioj de skaraboj havas habitatojn ĝis la neĝolinio; la plej bela kaj iam kolektita pro siaj koloroj sed nun protektita estas Rosalia alpina.[43] Araneoj, kiaj la granda luparaneo, vivas super la neĝolinio kaj povas esti vidata tiom alte kiom ĝis 4,00 m. Skorpioj povas troviĝi en la Italaj Alpoj.[41]

Kelkaj specioj de tineoj kaj insektoj montras pruvojn esti indiĝenaj de la areo de tiom longe kiom la propra Alpa orogenio. En la Emosson en Valais, Svisio, dinosaŭraj spuroj estis trovitaj en la 1970-aj jaroj, date probable el la Triaso.[44]

Alpaj popoloj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Triŝtupa paŝtado.

La loĝantaro de la regiono estas de 14 milionoj etendaj tra ok landoj.[1] Ĉe la bordo de montoj, sur altebenaĵoj kaj aliaj ebenaĵoj la ekonomio konsistas el fabrikaj kaj servaj laborpostenoj dum en la plej altaj altitudoj kaj en la montoj agrikulturo estas ankoraŭ esenca por la ekonomio.[45] Farmado kaj forstado pluestas ĉefaj faktoroj de la Alpa kulturo, kaj por industrioj kiuj havigas varojn por eksportado al urboj kaj eltenas la montaran ekologion.[46]

Hallstatt estas konata pro sia produktado de salo, date el prahistoriaj tempoj.

Multo de Alpa kulturo restis senŝanĝe ekde mezepoka periodo kiam la metikapabloj garantiis survivadon en la montovaloj kaj eĉ en la plej altaj vilaĝoj la viveltenoj baziĝis sur fortaj tradicioj de ĉarpentrado, lignoĉizado, bakado kaj kuk-, kaj fromaĝ-produktado.[47]

Farmado estis tradicia okupado dum jarcentoj, kvankam ĝi iĝis malpli hegemonia en la 20a jarcento pro la alveno de turismo. Paŝtado kaj ankaŭ paŝtejoj estas limigitaj pro la dekliva kaj roka reliefo de Alpoj. Meze de Junio bovinoj estas translokigitaj al la plej altaj paŝtejoj proksime de la neĝolinio, kie ili estas zorgitaj de paŝtistoj kiuj restas en la altaj altitudoj ofte loĝante en ŝtonaj kabanoj aŭ lignaj grenejoj dum la someroj.[47] Vilaĝanoj celebras la tagojn kiam la bovinoj estas portataj al la paŝtejoj kaj denove ili revenas en mezo de Septembro. La Almabtrieb (germane Almabtrieb laŭlitere: movo de la Alpoj) estas jarokazaĵo en la alpaj regionoj en Eŭropo, rilatante al bovintransporto en aŭtuno; tiam oni ornamas bovinojn per girlandoj kaj bovosonoriloj, dum la kamparanoj vestas sin per tradiciaj kostumoj.[47]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La skiejo en Speikboden, Suda Tirolo.

La Alpoj estas unu el la plej popularaj turismaj aliroj en la mondo kun multaj vintrosportejoj kiaj Oberstdorf, en Bavario, Saalbach en Aŭstrio, Davos en Svislando, Chamonix en Francio, kaj Cortina d'Ampezzo en Italio kie oni registras pli ol unu miliono de vizitantoj ĉiujare. Kun ĉirkaŭ 120 milionoj da vizitantoj jare, turismo estas esenca al la Alpa ekonomio kun multo devena el la vintraj sportoj, kvankam someraj vizitantoj estas ankaŭ grava komponanto.[48]

La turisma industrio ekis en la komenco de la 19a jarcento kiam eksterlandanoj komencis vizitis la Alpojn, veturante al la bazoj de la montoj por ĝui la pejzaĝon, kaj restis ĉe la banejoj. Oni konstruis grandajn hotelojn dum la Belle Époque; dentorelaj fervojoj, konstruitaj komence de la 20a jarcento, alportis turistojn eĉ al plej altaj altajoj, enkalkulante eĉ la Jungfraubahn fine en la Jungfraujoch, bone super la eterna neĝo-linio, post iri tra tunelo en Eiger. Dum tiu periodo vintrejoj estis malrapide enkondukita: en 1882 okazis la unua ĉampioneco de arta sketado en St. Moritz, kaj ekde tian sketado iĝis populara sporto kun ekzemple anglaj vizitantoj jam komence de la 20a jarcento,[48] kaj la unua skiejo estis instalita en 1908 ĉe Grindelwald.[49]

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Gotarda Baza Tunelo (GBT) estas 57,1 km longa fervojtunelo tra la Alpoj kies norda enirejo situas en Erstfeld kaj la suda enirejo situas en Biasca (Svislando). Ĝi estas la plej longa fervojtunelo en la mondo.

La Gotard-tunelo estas la unua fervoja tunelo tra la Gotardmontaro, kiu trapasas la tutan alpan ĉenon. La Gotard-tunelo ligas la kantonon Tiĉino kun la kantono Urio. Dum longa tempo ĝi estis kun sia longeco de 15 003 m la plej longa tunelo tra la Alpoj, ĝis tiun rolon transprenis la tunelo de Simplono.

Tunelo de Simplono estas fervoja tunelo kiu ligas la urbojn Brigo en Svisujo kaj Domodossola en Italio. La nomo estas de vilaĝo (Sempiono VS). La svisa portalo estas en Brigo kaj la itala portalo estas antaŭ la stacio Iselle di Trasquera.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Chatré, Baptiste, et al. (2010), 8
  2. 4000 m Peaks of the Alps. Bielefeldt.de (6a de Julio, 2010). Alirita 9a de Aŭgusto, 2012.
  3. Gerrard, AJ. (1990) Mountain Environments: An Examination of the Physical Geography of Mountains. Boston: MIT Press. ISBN 978-0-262-07128-4 p 16.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Shoumatoff (2001), 63–68
  5. Gerrard, (1990), 132
  6. 6,0 6,1 Shoumatoff (2001), 71–72
  7. Fleming (2000), 89–90
  8. Gerrard, (1990), 78
  9. Gerrard, (1990), 108
  10. Ceben (1998), 38
  11. Shoumatoff (2001), 31
  12. Chatré, Baptiste, et al. (2010), 5
  13. 13,0 13,1 Benniston et al. (2011), 1
  14. Price, Martin. Mountains: Globally Important Eco-systems". University of Oxford
  15. 15,0 15,1 Benniston et al. (2011), 3
  16. 16,0 16,1 Ceben (1998), 31
  17. Shoumatoff (2001), 24, 31
  18. Chatré, Baptiste, et al. (2010), 13
  19. Fleming (2000), 3
  20. 20,0 20,1 Ceben (1998), 22–24
  21. Ceben (1998), 34–36
  22. Viazzo (1980), 17
  23. Benniston (2011), 3–4
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 24,4 24,5 Reynolds, (2012), 43–45
  25. Shoumatoff (2001), 75
  26. Beattie (2006), 17
  27. Körner (2003), 9
  28. Shoumatoff (2001), 85
  29. qtd in Beattie (2006), 17
  30. Shoumatoff (2001), 87
  31. 31,0 31,1 Sharp (2002), 14
  32. Kala, C.P. kaj Ratajc, P. 2012."High altitude biodiversity of the Alps and the Himalayas: ethnobotany, plant distribution and conservation perspective". Biodiversity and Conservation, 21 (4): 1115–1126.
  33. Gerrard (1990), 225
  34. Shoumatoff (2001), 90, 96, 101
  35. Shoumatoff (2001), 104
  36. Rupicapra rupicapra [Linnaeus, 1758][1]
  37. Shoumatoff (2001), 101
  38. Shoumatoff (2001), 102–103
  39. Shoumatoff (2001), 97–98
  40. 40,0 40,1 Shoumatoff (2001), 96
  41. 41,0 41,1 Shoumatoff (2001), 88–89
  42. Shoumatoff (2001), 93
  43. Shoumatoff (2001), 91
  44. Reynolds (2012), 75
  45. Chartes et. el. (2010), 14
  46. Chartes et. el. (2010), 5
  47. 47,0 47,1 47,2 Shoumataff (2001), 123–126
  48. 48,0 48,1 Bartaletti, Fabrizio."What Role Do the Alps Play within World Tourism?". Commission Internationale pour la Protection des Alpes. CIRPA.org. Alirita la 9an de Aŭgusto 2012
  49. Beattie (2006), 198

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]