Himalajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Himalajo
nepale: हिमालय, urdue: سلسلہ کوہ ہمالیہ, panĝabe: ھمالیہ, ĉine: 喜马拉雅山脉
montaro
Everest North Face toward Base Camp Tibet Luca Galuzzi 2006 edit 1.jpg
Monto Everesto
Landoj
Parto de Azio
Montoj
Najbaras kun
Parto(j) Sivaliko, Malgranda Himalajo, Granda Himalajo
Riveroj Induso, Gango, Bramaputro
Plej alta punkto Monto Everesto
 - alteco 8 848 m s. m.
 - koordinatoj 27°59′17″N 86°55′31″E  /  27.98806°N, 86.92528°O / 27.98806; 86.92528 (Himalajo)
Longo 2 500 km (1 553 mi), Or - Ok
Larĝo 350 km (217 mi), N - S
Orogenenezo
montariĝo
Alpa-himalaja sistemo
Horzono UTC (UTC+ 5,5)
Vido al Himalajo kaj Tibeta plataĵo el kosmo
Vido al Himalajo kaj Tibeta plataĵo el kosmo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Himalaya

Himalajo (el la sanskritaj vortoj हिमालय hima = neĝo kaj ālaja = domo, do "domo de neĝo"[1]) estas montaro en Azio nome en la Hindia subkontinento kiu separas la Indus-Gangan Ebenaĵon el la Tibeta Altebenaĵo. Kune kun la pli nordaj regionoj Tibeta Altebenaĵo kaj Pamiro ĝi estas nomata la "Monda Tegmento". Almenaŭ 9 el la 10 kaj 10 el la 14 montoj pli altaj ol 8000 m situas en Himalajo, inter kiuj la plej alta monto de la mondo super marnivelo nome Ĉomolungmo. La Himalajoj profonde formis la kulturojn de Suda Azio. Multaj Himalajaj montopintoj estas religie sanktaj kaj por Budhismo kaj Hinduismo.

Himalajo limas norde kun la Tibeta Altebenaĵo, sude kun la Indus-Ganga Ebenaĵo, nordokcidente kun la montaroj Karakorumo kaj Hindukuŝo, kaj oriente kun la subŝtatoj de Barato nome Sikimo, la distrikto Darĝiling de Okcidenta Bengalo, Asamo, Arunaĉal-Pradeŝo kaj Manipuro. La Hindukuŝo, Karakorumo kaj Himalajo kunformas la "Hindukuŝa Himalaja Regiono" (HKH).[2][3][4] La okcidenta ankro de Himalajo — nome Nanga Parbat — kuŝas ĝuste sude de la plej norda areo de Induso, dum la orienta ankro — nome Namĉa Barŭa — estas situanta ĝuste okcidente de la granda kurbo de la rivero Jarlung Cangpo. La Himalajo etendas al kvin landoj: nome Barato, Nepalo, Butano, Ĉinio (Tibeto), kaj Pakistano, el kiuj la tri unuaj havas suverenecon super plej el la teritorio.[5]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Himalajo formas la limon inter Ĉinio (Tibeto) unuflanke kaj Barato, Butano, Nepalo kaj Pakistano aliflanke.

Ĝi estas longa ĉirkaŭ 2500 km kaj plejparte enhavas tri paralelajn ĉenojn; la plej norda estas ankaŭ la plej alta kaj la plej malnova.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La himalaja kaj karakoruma montaroj estiĝis ĉar la kontinenta plato de Oceanio kaj Hindio koliziis kun relative granda rapideco kaj forto kontraŭ la kontinenta plato de Azio. Geologie Himalajo estas relative nova montaro kaj la proceso ankoraŭ ne finiĝis. La montoj en Himalajo ĉiu-jare kreskas kelkajn centimetrojn kaj la tuta regiono regule skuiĝas per fortaj tertremoj.

Notindaj unuopaj montoj[redakti | redakti fonton]

Himalaya annotated.jpg
Yumthangnorth.jpg

La montoj K2 (Ĉogorio) (8611 m), Gaŝerbrum 1 (8068 m), Falĉan Kangri (aŭ Larĝa MontopintoK3) (8047 m), Gaŝerbrum 2 (8035 m) estas proksimaj al Himalajo sed pli precize apartenas al Karakorumo.

Montaroj kaj areoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oxford Dictionaries - Himalayas angle
  2. http://www.sciencedirect.com/science/article/pii/S2212094714000929 Mapping the vulnerability hotspots over Hindu-Kush Himalaya region to flooding disasters ĉe sciencedirect.com 2015-09-06.
  3. http://www.icimod.org/?q=1137 Regional Information ĉe icimod.org 2015-09-06.
  4. http://www.assess-hkh.at/downloads/Poster1_ASSESS_HKH_scientific.pdf Development of an ASSESSment system to evaluate the ecological status of rivers in the Hindu Kush-Himalayan region ĉe assess-hkh.at 2015-09-06
  5. Himalayas (mountains, Asia). Alirita 1a de Oktobro 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aitken, Bill, Footloose in the Himalaya, Delhi, Permanent Black, 2003. ISBN 81-7824-052-1
  • Berreman, Gerald Duane, Hindus of the Himalayas: Ethnography and Change, 2a rev. eld., Delhi, Oxford University Press, 1997.
  • Bisht, Ramesh Chandra, Encyclopedia of the Himalayas, New Delhi, Mittal Publications, c2008.
  • Everest, the IMAX movie (1998). ISBN 0-7888-1493-1
  • Fisher, James F., Sherpas: Reflections on Change in Himalayan Nepal, 1990. Berkeley, University of California Press, 1990. ISBN 0-520-06941-2
  • Gansser, Augusto, Gruschke, Andreas, Olschak, Blanche C., Himalayas. Growing Mountains, Living Myths, Migrating Peoples, New York, Oxford: Facts On File, 1987. ISBN 0-8160-1994-0 and New Delhi: Bookwise, 1987.
  • Gupta, Raj Kumar, Bibliography of the Himalayas, Gurgaon, Indian Documentation Service, 1981
  • Hunt, John, Ascent of Everest, London, Hodder & Stoughton, 1956. ISBN 0-89886-361-9
  • Isserman, Maurice kaj Weaver, Stewart, Fallen Giants: The History of Himalayan Mountaineering from the Age of Empire to the Age of Extremes. Yale University Press, 2008. ISBN 978-0-300-11501-7
  • Ives, Jack D. kaj Messerli, Bruno, The Himalayan Dilemma: Reconciling Development and Conservation. London / New York, Routledge, 1989. ISBN 0-415-01157-4
  • Lall, J.S. (eld.) kun Moddie, A.D., The Himalaya, Aspects of Change. Delhi, Oxford University Press, 1981. ISBN 0-19-561254-X
  • Nandy, S.N., Dhyani, P.P. kaj Samal, P.K., Resource Information Database of the Indian Himalaya, Almora, GBPIHED, 2006.
  • Palin, Michael, Himalaya, London, Weidenfeld & Nicolson Illustrated, 2004. ISBN 0-297-84371-0
  • Swami Sundaranand, Himalaya: Through the Lens of a Sadhu. Publikigita de Tapovan Kuti Prakashan (August 2001). ISBN 81-901326-0-1
  • Swami Tapovan Maharaj, Wanderings in the Himalayas, English Edition, Madras, Chinmaya Publication Trust, 1960. Tradukita de T.N. Kesava Pillai.
  • Tilman, H. W., Mount Everest, 1938, Cambridge University Press, 1948.
  • 'The Mighty Himalaya: A Fragile Heritage,’ National Geographic, 174:624–631 (Novembro 1988).
  • Turner, Bethan, et al. Seismicity of the Earth 1900–2010: Himalaya and Vicinity. Denver, United States Geological Survey, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]