Mahalangur Himal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mahālangūr Himāl (en nepala महालङ्गूर हिमाल) estas sekcio de Himalajo en nordorienta Nepalo kaj sudcentra Tibeto etende oriente el la montopasejo Nangpa La inter Rolwaling Himal kaj Ĉo Oju, al la rivero Arun.[1] Ĝi inkludas la montojn Ĉomolungmo, Lhotse, Makalu, kaj Ĉo Oju — kvar el la ses plej altaj montopintoj de la Tero. Ĉe la Tibeta flanko ĝi estas drenata de la glaĉeroj Rongbuk kaj Kangŝung kaj ĉe la Nepala flanko de la rivero Barun, la glaĉeroj Ngojumba kaj Ĥumbu kaj aliaj. Ĉiuj estas alfluantoj al la rivero Koŝi tra la Arun norde kaj oriente aŭ al la rivero Dudh Kosi sude.

Mahalangur Himal povas esti dividata en tri subsekcioj:

  • Makālu (en nepala मकालु) ĉe Arun kaj laŭlonge de la limo Nepalo-Tibeto.
  • Barun (en nepala बरुण) ene de Nepalo kaj sude de Makālu.
  • Ĥumbu (en nepala खुम्बु) laŭlonge de la internacia limo okcidente de Makalu, kun: Everest 8848m, Lhotse 8516m, Nupce 7855 m kaj Ĉangce 7580 m.[2]

La regiono Ĥumbu de Nepalo estas la plej bone konata loĝata parto de Mahalangur ĉar ĝi estas ĉe la alirvojo al Everesto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. Adams Carter (1985). “Classification of the Himalaya”, American Alpine Journal 27 (59), p. 116–120. Alirita 1a de Majo, 2011.. 
  2. H. Adams Carter, 1985, op. cit.”.