Ĉomolungmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉomolungmo
(Everesto)
nepale सगरमाथा, Sagarmátha, tibete ཇོ་མོ་གླང་མ, Chomolangma
monto
Monto Everesto antaŭ Kala Pattar
Landoj  Nepalo,  Ĉinio
Regionoj Zono Sagarmata Nepalo, Prefekturo Xigazê Tibeta aŭtonoma regiono, Ĉinio
Distriktoj Solukhumbu Nepalo, Konteo Tingri Ĉinio
Montaro Himalajo
Situo Ĉomolungmo
 - alteco 8 848 m s. m.
 - koordinatoj 27° 59′ 17″ N 86° 55′ 31″ O / 27.98806 °N, 86.92528 °O / 27.98806; 86.92528 (mapo)
Plej facila aliro Suda fronto (en Nepalo)
Unua grimpo Edmund Hillary
Tenzing Norgay
 - dato 29-a de majo 1953
Horzono UTC (UTC+ 5,5)
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Tero
Situo enkadre de Tero
Situo enkadre de Tero
Situo de Ĉomolungmo
Situo de Ĉomolungmo
Situo de Ĉomolungmo
Vikimedia Komunejo: Mount Everest
Plej alta monto de la mondo

Ĉomolungmo (esperantigo de la tibeta nomo ཇོ་མོ་གླང་མ, transliterigita jo mo glang ma laŭ Wyliejomo lang ma laŭ THL), ankaŭ nomata Sagarmato (laŭ la nepala nomo सगरमाथा, transliterigita Sagarmāthā) aŭ Everesto (laŭ la internacie plej uzata nomo establita de britaj geografoj), estas la plej alta monto en la mondo, situanta en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto en la areo nomata Mahalangur Himal. Ĝia alteco estas 8 848 aŭ 8 850 m super marnivelo[1], kaj estas la 5a montopinto plej malproksima el la tercentro.[2] Ĝi formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun la resto de Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare. La internacia limo inter Ĉinio kaj Nepalo estas ĉe la preciza montopinta punkto. Ties montareto inkludas najbarajn montopintojn kiaj Lhotse, 8 516 m; Nupce, 7 855 m kaj Ĉangce, 7 580 m.

Ĉomolungmo en 3D

Surgrimpado[redakti | redakti fonton]

Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay

La pinton unuafoje atingis, la 29-an de majo 1953, la nepala ŝerpo Tenzing Norgay kaj tuj antaŭ li la novzelandano Edmund Hillary.[3]

Antaŭe estis aliaj klopodoj. Dekomence estis brita esplora ekspedicio en 1921 kiu intencis esploradi ĉirkaŭaĵon de Ĉomolungmo kaj priserĉadi eblaj vojojn al pinto kaj fari unuan varapon se la eblo ekzistus. Antaŭ tiu ekspedicio neniu eŭropa esploristo estis pli proksima al Ĉomolungmo ol je 100 km.[4]

Interalie, la plej fama klopodo estas tiu de Mallory kaj Irvine, la 8-an de junio de 1924. Ili alvenis tre proksime de la pinto, kaj laŭ kelkaj teorioj Mallory atingis ĝin, sed ili pereis tie kaj ne revenis. La kadavron de Mallory trovis ekspedicio en 1999.

Junko Tabei el Japanio estis la unua virino kiu je la 16-a de majo 1975 atingis la pinton.[5] En 1978 Wanda Rutkiewicz el Pollando ekstaris surpinte kiel unua eŭropanino kaj la tria en historio - aprile 1993 la plej altan montopinton konkeris Pasang Lhamu Ŝerpa el Nepalo.

Reinhold Messner (Sud-Tirolo/Italio) kaj Peter Habeler (Aŭstrio) estis la unuaj kiuj sukcesis atingi la pinton sen helpo de oksigenaparato la 8-an de majo 1978. Ĉi tiu sukceso surprizis multajn fiziologojn. Ĝis tiam oni supozis ke surgrimpo sen suplementa oksigeno ne eblas. Multaj esploroj sekvis en ĉi tiu tereno.

Nomo kaj esperantigo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale kaj en Esperantujo, ekzistas debato pri la nomo de la monto, ĉar iuj opinias la nomon "Everest" koloniisma.

Nepale ĝi nomiĝas Sagarmatha सगरमाथा (en la sanskrita, "Frunto de l' Ĉielo"); tibete, ChomolangmaQomolangma, t.e. "Patrino de la Universo" aŭ "Diino Mondpatrino"; ĉine 珠穆朗瑪峰 (en pinjino: Zhūmùlǎngmǎ Fēng; zh = ĉ) aŭ 聖母峰 (Shèngmŭ Fēng).

La monto ricevis la nomon "Everest" (Everesto) en 1865 fare de Andrew Waugh, honore al la kimra geografo George Everest. Ĝi tamen jam aperis kiel "Ĉomolangma" k.s. (Ĉomolungmo en Esperanto) en ĉinaj atlasoj de la komenco de la 18a jarcento.

Krom la tibeta kaj la ĉina, i.a. la japana kaj la rusa uzas ankaŭ formon similan al Ĉomolungmo. En Esperanto ĝi troveblas jam en 1959 en la verko "Nepalo malfermas la pordon" de Tibor Sekelj (en la postparolo de Juan Régulo Pérez) kaj, en la nuna tempo, en la poemaro Saturno, de Jorge Camacho. Ĝin registras almenaŭ la jenaj vortaroj: "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" (1999) de Erich-Dieter Krause, kaj "Etimologia vortaro de la propraj nomoj" (2005) de André Cherpillod.

Malkonsento pri la alto[redakti | redakti fonton]

Alto de 8 848 m estas oficiale agnoskita kaj de Nepalo kaj de Ĉinio,[6] kvankam Nepalo planis novan esploradon.[7]

Ĉina ekspedicio, kiu estis ekipita per ultramoderna mezurinstrumentaro, konkludis la 22-an de majo 2005 ke la monto estis 3 ½ metrojn pli malalta ol oni antaŭe supozis: la alto nun estus 8 844,43 m, kun erarmarĝeno de 21 cm, anstataŭ 8 848,13 m. Usona mezurado, por kiu oni metis GPS aparataron sur la pinto, rezultiĝis en alto de 8 850 m. Cetere konsiderindas ke la alto de la Ĉomolungmo ne estas statika donitaĵo. Ankaŭ pro la ŝrumpo de la terkrusto (fridiĝo) la prognozo estas ke la monto plialtiĝos. Sufiĉe granda tertremo en la regiono povas subite altigi la monton de kelkaj decimetroj.

Krom tio menciindas, ke Ĉomolungmo ne estas la plej alta monto se oni mezuras reference al la tercentro. Ĉar la ekvatoro estas pli distanca de la tercentro ol la polusoj, la Ĉimborazo en Ekvadoro pro sia situo preskaŭ sur la ekvatoro estas la plej alta monto mezurite de la tercentro, kvankam mezurite de la marnivelo ĝi altas nur 6 310 metrojn (6 384 km ekde la tercentro).

Grimpvojoj[redakti | redakti fonton]

Grimpistoj pasante la Flavan Bendon.

Ekzistas du grimpvojoj por atingi la pinton, la suda grimpvojo tra Nepalo kaj la norda tra Tibeto. La suda trako estas la plej facila kaj la plej utiligita. Hillary kaj Tenzing utiligis tiun trakon.

Multaj grimpoj estas faritaj dum aprilo kaj majo antaŭ la musona epoko, ĉar la rapideco de la vento malaltiĝas. Post la musono, neĝo akumuliĝas, tro malfaciligante la ascendon.

Flugoj super la pinto[redakti | redakti fonton]

Mapo[redakti | redakti fonton]

Chomo LonzoMakaluEverestTibetan PlateauRong RiverChangtseRongbuk GlacierNorth Face (Everest)East Rongbuk GlacierNorth Col north ridge routeLhotseNuptseSouth Col routeGyachung KangĈo OjuDosiero:Himalaya annotated.jpg
Sudaj kaj nordaj grimpejoj viditaj el la Internacia Kosmostacio.
Norda panoramo de Ĉomolungmo sub Gjaco La ĉe la Autoŝoseo de Amikeco inter Lace kaj Ŝelkar.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baze sur esploradoj de 1999 kaj 2005 pli alto de la neĝotavolo, ne de la roka pinto. Por pliaj detaloj, vidu Malkonsento pri la alto.
  2. Robert Krulwich. "The "Highest" Spot on Earth?", NPR.org, 7a de Aprilo 2007.
  3. Tenzing Norgay kaj James Ramsey Ullman, Man of Everest (1955, publikigita ankaŭ kiel Tiger of the Snows)
  4. Murray 1953, p. 5.
  5. "Full list of all ascents of Everest up to and including 2010" [1]. 8000ers.com. 24a de Septembro 2011. Konsultita la 28an de Septembro 2011.
  6. "Nepal and China agree on Mount Everest's height", BBC News, 8a de Aprilo 2010. Kontrolita 22a de Aŭgusto 2010.
  7. "Everest, World's Tallest Mountain, Maybe Not That Tall", Fox News, 20a de Julio 2011. Kontrolita 15a de Aŭgusto 2013.
  8. История покорения Эвереста. Справка (ruse). RIA Novosti (2008-05-29). Arkivita el la originalo je 2011-08-22. Alirita 2010-08-13.
  9. Человек впервые пролетел над вершиной Эвереста на дельтаплане (ruse). NEWSru.com (2004-05-25). Alirita 2010-08-13.
  10. Сенсация: впервые в мире вертолёт сел на верхушку Эвереста (ruse) (2005-05-26). Arkivita el la originalo je 2005-11-30. Alirita 2021-03-07.
  11. Skydivers make unprecedented jump over Everest (angle). Reuters (2008-10-05). Alirita 2021-03-07.
  12. Sano Babu and Lapka on top of the world! (angle). Alirita 2019-11-12.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Astill, Tony. (2005) Mount Everest: The Reconnaissance 1935.
  • Boukreev, Anatoli. (1997) The Climb: Tragic Ambitions on Everest. Saint Martin's Press. ISBN 0312168144.
  • Tilman, H. W.. (1952) Nepal Himalaya. Cambridge University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe YouTube

Mount Everest Information Arkivigite je 2021-01-20 per la retarkivo Wayback Machine


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.