Aeroplano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aviadilo Airbus A-320 de Finnair
Airbus A380, la plej granda pasaĝeraviadilo en la mondo
Malgrandaj aviadiloj en spektaklindaj aeraj stuntoj
Flair Wright, konstruita en 1903, la unua motorizita aviadilo
Stuntaviadilo

La Aeroplano estas home konstruita aviadilo. Pli striktasence ĝi estas flugmaŝino pli peza ol aero, kiu funkcias per motoro kaj kies aloj estas fiksaj dum la flugado[1]; do ĝi ne inkludas aerostatojn (balonojn, zepelinojn).

Tipoj de aeroplanoj[redakti | redakti fonton]

Laŭflugiloforme[redakti | redakti fonton]

Aeroplano havas plurajn formojn de flugilo laŭ rendimento aŭ ĝia celo. La invento de jetmotoro kaj pliboniĝita aeronaŭtiko gvidis ellaboron de supersonaj flugiloj. Nuntempe la flugiloj por altrapida flugo estas uzata por adapti kun jetmotoro.

Rektflugilo[redakti | redakti fonton]

Cessna 152, Flugilo kun rektflugilo

La Rekta flugilo estas la ĝenerala flugila formo de aeroplano. Rekta flugilo stabilas pli ol aliaj flugiloj, tiel uziĝas en civila aeroplano aŭ reciprokmotora aeroplano.

Dorsdirekta flugilo[redakti | redakti fonton]

La Dorsdirekte fleksiĝita flugilo uzatas por supersonrapidaj aeroplanoj. Fleksiĝita flugilo estis inventiĝita dum la dua mondmilito por ellabori koncepton de jetmotoro. Por krei supersonarapidon, pistmotora aeroplano kun rekta flugilo ne eblis krei transsona rapidon. Por krei supersonrapida aeroplano, fleksiĝita flugilo estas selektita por altrapidaj aeroplanoj kiel moderna ĉasaviadilo kaj jetmotora aeroplano.

Dorsdirekte fleksiĝita flugilo ricevas malpli da reziston, tamen kreas malpli da levforton. Pluraj variantoj de fleksiĝita flugilo estis ellaboritaj kiel deltaflugilo kaj antaŭdirekte fleksiĝita flugilo por solvi aernaŭtikan malavantaĝon.

Deltaflugilo[redakti | redakti fonton]

La Deltaflugilo estas varianto de dorsdirekte fleksiĝita flugilo. Deltaflugilo ricevas malpli da reziston, kaj ricevas stabilecon el larĝa areo de flugilo. Deltaflugilo uzatas por ĉasaviadiloj, kiu necesas stabileco dum la aerbatalo kaj dinamika manovro.

Formoj de flugilo
Republican F-84 Thunderjet
(Rektflugilo)
North American F-86 Sabre
(Dorsdirekte fleksiĝita flugilo)
Dassault Mirage 3
(Deltaflugilo)
Sukhoi Su-47 Berkut
(Antaŭdirekte fleksiĝita flugilo)

Komunaj elementoj de aeroplanoj[redakti | redakti fonton]

Aeroplano ĝenerale konsistas el la sekvantaj elementoj:

  • Fuzelaĝo[2]: la ĉefa struktura korpo de aeroplano.
  • Alaro : la aro de surfacoj efektivigantaj la levoforton dum flugo.
  • Empeno : la tuto de la stabiligaj kaj reguligaj surfacaĵoj ĉe la malantaŭo de aeroplano.
  • Surteriĝa subekipaĵo : la skusorbilo dum surteriĝoj permesanta ankaŭ monovrojn inter diversaj lokoj de aerodromo.

Mekanismo[redakti | redakti fonton]

Meze de la 18-a jarcento la svisa scienculo Daniel Bernoulli eltrovis, ke en iu ajn movanta fluidaĵo la premo estas la plej malalta tie, kie la rapideco estas la plej granda. La aero ĉirkaŭ ni efikas kiel fluidaĵo, kaj se ni povas plialtigi la rapidecon de aero sur tia surfaco kia alo, la premo reduktiĝus kaj la alo leviĝus.

Praktike, la alo de aeroplano iom similas al pafarko, la supra surfaco estas kurba, sed la malsupra parto rekta. Ĉar la aero devas veturi pli longan distancon super la supra parto de la alo, ĝi devas veturi per pli alta rapideco. Sekve de tio, la premo estas pli malalta sur la alo ol sub ĝi, kaj la alo leviĝas en la aeron.

Kontraste al tiu tradicia teorio oni konsideru, ke ekzistas aeroplanoj, kiuj kapablas flugi en normala pozicio, sed ankaŭ dorse. Iliaj aloj kutime havas ne tre fortan kurbiĝon - sed tamen: Se la tradicia klarigo pravus, ili tuj sinkus teren, kiam ili flugas dorsen. Sed fakte ili tiel ne faras. Krome ekzistas el papero falditaj aviadiletoj, kiuj kapablas flugi, kvankam iliaj aloj konsistas el glata papero. Evidente la kutima kurbeco de la aloj do ne estas la decida punkto por la kapablo flugi (sed por ŝpari reziston kaj do energion). Tamen oni pretas supozi, ke la aero glitas laŭ kurba aŭ plata alo laŭ vojoj similaj al tiu atendebla ĉe kurba alo.[3]

Movado[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj movantaj objektoj, kiuj sekvas la bazajn leĝojn de fiziko, aeroplano emas moviĝi laŭ la rekta linio, se nenia ekstera forto estas uzata por ŝanĝi ĝian direkton. La rapideco, per kiu la motoro turnas la helicon, estas regata de la akcelilo. Se oni malfermas, la akcelilon, tio pliigas la aeran rapidecon kaj levas la aeroplanon pli alten.

Tangigado[redakti | redakti fonton]

La empeneronoj estas horizontala, ĉarnirata surface alligata al la empeno (empen-alo). Kiam la piloto tiras malantaŭen la regstangon, aŭ direktostangon, la empenerono estas levata supren. La aero, kiu frapas la levatan empeneronon, puŝas la empenon malsupren kaj la alon supren. La puŝforto de la helico tiras la aeroplanon supren. Male, kiam la piloto puŝas la regstangon antaŭen, la empenerono estas klinata malsupren. Tio levas la empeneronon supren kaj la alon malsupren. Tielmaniere, la piloto kreas tangadon.

Kverigado[redakti | redakti fonton]

La rudroj (direkterono), vertikala surfaco, kiu estas ĉarnirata al la empeno (=la tuto, vertikalaj kaj horizontalaj "vostaj" surfacoj), svingas la direkteron dekstren aŭ maldekstren, sammaniere kiel parto de la empeno, empenerono, svingiĝas supren aŭ malsupren. Surtere, ĝi estas uzata por stiri la aeroplanon, kiel la ŝipa rudro funkcias. En la aero, tamen, la ĉefa funkcio de la rudro ne estas turnigi la aeroplanon, sed helpi ĝin en formado kaj normaligo de turniĝado (kun aleronoj).

Ruligado[redakti | redakti fonton]

La aleronoj, malgrandaj partoj de la malantaŭa eĝo de la alo, proksimaj al la alo-pintoj, estas ĉarnirataj kaj estas ligataj en tia maniero ke, kiam unu el ili leviĝas, la alia malleviĝas. Tiu movo levas unu aleronon kaj mallevas la alian.

Kiam la alerono sur la dekstra flugilo malleviĝas, sur la dekstra alo leviĝas kaj la aeroplano kliniĝos maldekstren, La levoforto sur la dekstra alo ne plu estas plene suprenira parto de la forto tiras la aeroplanon maldekstren. Tio, kune kun la rudro, stigas maldekstran turniĝadon; t.e. la aeroplano estas levata ± ĉirkaŭ la turniĝo.

Fabrikantoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd NPIV-n [1]
  2. Vd NPIV-n [2]
  3. Nekorekta teorio #1 Arkivigite je 2014-04-27 per la retarkivo Wayback Machine, NASA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]