Piloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Piloto en sia laborejo

La Piloto estas oficisto, kiu havas la rajton kaj la kapablon, gvidi aviadilon. En la lastaj jardekoj oni ekuzis la vorton ankaŭ por la komandanto de spacveturilo. Krome ĝi estas uzata por ŝoforoj de Formulo 1-aŭtoj, sed tiu uzo ankoraŭ ne estas konata de PIV.

Sama funkcio por aliaj veturiloj: dum piloto stiras aviadilon, kapitano gvidas ŝipon kaj ŝoforo aŭtomobilon.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Stirado de aviadilo: turniĝo dekstren/maldekstren
Stirado de aviadilo: leviĝo/malleviĝo

La Komandanta piloto (angle: pilot in command, PIC), aŭ komandanto, estas kiu gvidas aviadilon, havas validan pilot-licencon kaj atestitan medicinan taŭgecon por tio. Trafikaviadiloj kutime estas stirataj de du pilotoj, komandanto kaj vicpiloto (kopiloto).

Taskoj de la piloto estas: la aktiva stirado, la radiokomunikado, la legado de la demandolisto, kontrolo de la instrumentoj kaj aliaj. Krome la komandanto devas certigi la observadon de la regularo, kaj sekurecon por aviadilo kaj pasaĝeroj kaj rajtas tiucele doni la necesajn ordonojn.

En grandaj aviadiloj povas esti pliaj personoj: fluginĝeniero, kiu kontrolas la teknikajn sistemojn kaj - historie - radiotelegrafisto kaj navigatoro. Post la disvolvigo de elektronikaj insturmentoj, la plimulto de komerciaj aerlinioj forigis poston de fluginĝeniero. Nuntempe nur en militaviadiloj ekzistas poston de fluginĝeniero.

La Testfluga piloto estas sperta piloto, kiu testas novajn aŭ modifitajn aviadilojn per aparte streĉaj manovroj (maksimuma/minimuma rapideco, maksimuma ŝarĝo, ekstremaj kurboj, altecoj …) por eltrovi la ecojn de la aviadilo kaj tiel evoluigi pli taŭgajn maŝinojn. Testfluga pilotado estas rigardata la "kulmino" de aviado.

La militpiloto estas piloto de militaviadilo, kiu ofte estas oficisto de aerarmeo aŭ armea aviado.

Famaj pilotoj[redakti | redakti fonton]

Pioniroj

Flugasoj

Famuloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]