Richard Branson
| Richard Branson | |
|---|---|
Brita entreprenisto | |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Richard Charles Nicholas Branson |
| Naskiĝo | 18-a de julio 1950 en Shamley Green, Surrey, Britio |
| Lingvoj | angla |
| Loĝloko | Necker Island |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Stowe School (en) Scaitcliffe (en) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Patro | Edward James Branson (en) |
| Patrino | Eve Branson (en) |
| Frat(in)o | Vanessa Branson (en) |
| Edz(in)o | Joan Branson (mul) |
| Infanoj | Clare Sarah Branson (en) |
| Okupo | |
| Okupo | entreprenisto balonisto investisto televida produktoro filmproduktoro aŭtobiografo piloto verkisto negocisto mezlerneja instruisto |
| TTT | |
| Retejo | https://www.virgin.com/richard-branson |
Siro Richard Charles Nicholas BRANSON [brenson] (naskiĝis la 18-an de julio 1950 en Shamley Green, Surrey, Anglio) estas brita entreprenisto kaj balonveturisto. Li vivas en Londono kaj Oxfordshire, estas edziĝinta kaj havas du infanojn (Sam kaj Holly).
La komenco
[redakti | redakti fonton]Li fondis en 1970 sian unuan entreprenon, kiu jam havis la nomon Virgin kaj vendis sondiskojn. En 1972 li fondis la voĉ-studion en Oxfordshire kaj Branson kontraktis kun la ĝis tiam relative nekonata basisto kaj muzikisto de la 'Kevin Ayers Group', Mike Oldfield. Ties ĉi unua albumo Tubular Bells aperis en 1973 kaj estis vendita 5-milionekzemplere. Tiu financa sukceso estis la bazŝtono por la pluaj entreprenaj agadoj de Branson.
La „Virgin“-entrepreno
[redakti | redakti fonton]Post kiam la Virgin Records fortiĝis al „Top Six“ de la muzika branĉo, Branson en 1992 vendis la muziketikedon kaj la apartenantan registro-studion kontraŭ 1 miliardo da usona dolaro al EMI Records. Krom tio, li fondis pliajn firmaojn, kiuj kolektiĝis sub etikedo de Virgin (legu Virgin Group). La tuta enspezo de tiuj estis en 2002 4 miliardoj da GBP.
Pro siaj plenumoj kiel entreprenisto, distingis lin en decembro de 1999 la brita reĝino kun la titolo de kavaliro kaj ekde tiam li rajtas uzi en sia nomo la titolon Siro.
Bonfara agado
[redakti | redakti fonton]Krom la konataj komercaj entreprenoj, li estas konata ankaŭ kiel bonfaremulo: lia entrepreno Virgin Healthcare Foundation okupiĝas pri aidosa prevento, limigo de reklamoj kaj sponsorado de tabakfirmaoj en la sporto.
La aventuremulo
[redakti | redakti fonton]Branson estas konata ankaŭ kiel senĉesa mondrekord-akiremulo:
- 1986 – la plej rapida atlantika trans-ŝipado per ŝipo „Virgin Atlantic Challenger II“
- 1987 – unua transveturado de Atlantiko per varmeg-aera balono „Virgin Atlantic Flyer“
- 1995-1998 – pluraj provoj por ĉirkaŭflugi la Teron per balono. En 1998 li faris rekordan flugon de Maroko ĝis Havajo, sed li devis rompi la veturon tie pro la malbona veturo.
En la konkuro venkis lin en 1999 Bertrand Piccard kaj Brian Jones.
Li ekis en 2004 la realtelevidan spektaklon The Rebel Billionaire, ĉe kiu oni konkuras por posteno ĉe Virgin Empire.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Richard Branson: Losing my Virginity. Virgin Books, ISBN 0753506483

