Havajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Havajo
Ŝtato de Havajo
Ŝtata flago de Havajo Ŝtata blazono de Havajo
(Flago de Havajo) (Blazono de Havajo)
Ŝtata kromnomo: The Aloha State
Mapo de Usono kun Havajo montrata
Aliaj usonaj ŝtatoj
Oficiala(j) lingvo(j): angla, havaja
Plej granda urbo Honolulu
Ŝtatestro David Ige
Areo 28311 km² (43)
Loĝantaro (2010)
 - Loĝantaro 1431603 (40-a)
 - Denso 82.6 /km² (13-a)
Aliĝo
 - Dato 21-an de aŭgusto 1959
 - Ordo 50
Horzono havaja horzono de Nordameriko (UTC-10)
Latitudo 18° 55′ N ĝis 28° 27′ N
Longitudo 154° 48′ W ĝis 178° 22′ W
Larĝeco  ? km
Longeco 2,450 km
Alteco
 - Plej alta 4205 m
 - Meza alteco 920 m
 - Plej malalta marnivelo m
Mallongigoj
 - USPS HI
 - ISO 3166-2 US-HI
Retejo http://www.hawaii.gov
v  d  r
Information icon.svg
Havajo

Havajo (angle Hawaii; havaje Hawaiʻi [ha-ŬAJ-’i] aŭ [ha-VAJ-’i]) estas vulkana insularo en la Pacifiko, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono la 21-an de aŭgusto 1959.

Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:

  • la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii).
  • la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj.
  • unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko).
  • la sola ŝtato kies areo ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj.
  • unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio).
  • la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj.
  • la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj.
  • la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio.

La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifiko. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj industrioj en Havajo estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havajo, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto de Havajo en 2003 estis USD $47 miliardoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Polinezianoj, kiuj eble venis de la insuloj Marquesas kaj Society, unue alvenis en la Havajaj insuloj inter la 3-a kaj 10-a jarcentoj. La brita kapitano James Cook estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj alvenis en Havajo. Li nomis la insularon 'la Insulojn Sandwich', laŭ la 4-a grafo de Sandwich.

Je 1795, la ĉefo de la insulo Hawaii, Kamehameha, venkis la ĉefojn de ĉiuj el la aliaj insuloj, escepte de la insulo Kauai, kies ĉefo pace submetis sin al la regno de Kamehameha la 1-a. La reĝlando Havajo estis fondita en 1810 fare de Kamehameha la 1-a kun la unuigo de la insularo Havajo kaj ekzistis ĝis 1893. Nur 8 monarkoj regis en Havajo, nome la jam menciita Kamehameha la 1-a, Kamehameha la 2-a, Kamehameha la 3-a, Kamehameha la 4-a, Kamehameha la 5-a kaj Lunalilo en la dinastio Kamehameha, al kiu sekvis la dinastio Kalākaua de Kalākaua mem kaj Liliuokalani, je la fino de la reĝlando.

Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John Stevens, konspiris faligi la reĝinon Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registaro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la reĝino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Respubliko Havajo, kiu petis la usonan registaron ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la reĝino petis al la usona prezidanto Grover Cleveland ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso.

Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usonan mararmeon ĉe Pearl Harbor sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua mondmilito.

La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroverso. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon iam estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra tereno.

Je la 21-a de aŭgusto 1959, Havajo fariĝis ŝtato en Usono post balotado en kiu 93% el la balotantoj elektis ŝtatecon. La ekonomio de Havajo rapide ekspansiiĝis en la postaj jaroj. La Unuiĝintaj Nacioj forigis Havajon de la Listo de Neaŭtonomiaj Teritorioj. La Respublikana Partio, kiun subtenis la potencaj plantejaj firmoj, perdis povon, kaj dum lastaj kvar jardekoj, la plej pova partio estis Demokrata.

Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publikan Leĝon 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezentantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo kiu ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la indiĝenaj popoloj de Norda Ameriko.

Simboloj de la subŝtato[redakti | redakti fonton]

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la insularo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Havajo enhavas tri diferencajn biomojn : Tropikajn humidajn foliarbarojn ( nome la Havajaj tropikaj humidaj arbaroj ), Tropikajn sekajn foliarbarojn kaj Tropikajn herbejojn, savanojn kaj arbedarojn. Fitogeografie, Havajo kongruas kun la Havaja Regiono, Flaŭra regiono kiu situas laŭaŭtore, aŭ en la Paleotropika aŭ en la Oceania Regno.

Konindaj personoj naskitaj en Havajo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • O. A. Bushnell, The Gifts of Civilization: Germs and Genocide in Hawaiʻi, University of Hawaii Press, Honolulu 1993
  • T. Michael Holmes, The Specter of Communism in Hawaiʻi, University of Hawaii Press, Honolulu 1994
  • William Adam Russ Jr., The Hawaiian Republic (1894-98) and Its Struggle to Win Annexation. Selinsgrove, PA: Susquehanna University Press, 1961
  • Schamel, Wynell and Charles E. Schamel, "The 1897 Petition Against the Annexation of Hawaiʻi." Social Education 63, 7 (November/December 1999): 402–408.
  • John F.G. Stokes, "Spaniard and the Sweet Potato in Hawaiʻi and Hawaiian-American Contacts." American Anthropologist, New Series, vol. 34, n-ro 4 (1932) p. 594–600.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]