Flaŭra regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flaŭraj regnoj

Flaŭra regno (aŭ fitoĥorioplantara regno), en fitogeografio, estas geografia areo kun relative unuforma konsisto de plantaj specioj. Najbaraj flaŭraj regnoj kutime ne havas tranĉan limon, sed ekzistas transira areo en kiu multaj specioj de ambaŭ unuoj parte interkovriĝas. La zono de interkovriĝo estas nomata vegetaĵar-streĉiĝa zono.

Klarigo[redakti | redakti fonton]

Pluraj sistemoj de klasifiko de geografiaj areoj kie plantoj vegetas, estis ellaboritaj. Plejmulto el la sistemoj estas hierarkie organizitaj, kun la plej grandaj unuoj subdividitaj en pli malgrandajn geografiajn areojn, kiuj ampleksas pli malgrandajn plantarajn komunumojn, kaj tiel plu. Flaŭraj regnoj estas difinitaj kiel areoj kiuj entenas grandan nombron de endemiaj taksonoj. Plantaraj regnoj estas karakterizitaj de alta grado de familia endemiismo, flaŭraj regionoj de alta grado de genra endemiismo, kaj flaŭraj provincoj de alta grado de specia endemiismo.

Sistemoj de flaŭraj regnoj havas kaj signifajn similecojn kaj signifajn diferencojn kun zoogeografiaj provincoj, kiuj baziĝas sur la konsisto de mamulaj familioj kaj kun biogeografiaj regnoj aŭ ekozonoj, kiuj konsideras kaj plantajn kaj bestajn speciojn.

La termino fitoĥorio estas speciale ligita al klasifikoj laŭ la metodologio de Josias Braun-Blanquet, kiu baziĝas sur la ĉeesto aŭ la malĉeesto de apartaj specioj[1].

Taksonomiaj datumbazoj emas esti organizataj tiele ke ili aproksimas flaŭrajn provincojn, sed kiuj oni adaptas al landlimoj.

Flaŭraj regnoj[redakti | redakti fonton]

La botanikisto Ronald Good [2] identigis ses flaŭrajn regnojn, la plej grandajn naturajn unuojn kiuj li determinis por angiospermoj. Tiuj regnoj estas subdividitaj en pli malgrandajn areojn, kiuj oni nomas provincoj. La paleotropika regno estas subdividita en tri subregnojn, kiuj ĉiuj estas partigitaj en flaŭrajn provincojn. Ĉiu el la kvin aliaj regnoj estas senpere subdividitaj en provincojn. Estas totalo de tridek sep flaŭraj regionoj. Preskaŭ ĉiuj regionoj estas plie subdividitaj en flaŭrajn provincojn.

Armen Takhtajan [3], en larĝe uzata tipologio kiu baziĝas sur la laboro de Good, identigis tridek kvin flaŭrajn regionojn, ĉiu el kiuj estas subdividitaj en flaŭrajn provincojn, de kiuj oni havas totalon de 152.

Oni kelkfoje konsideras sepan flaŭran regnon : la Oceanian Regnon, kiu ampleksas oceanajn insulojn kiuj estas malproksimaj de kontinentoj, precipe en Pacifika Oceano. Laŭ multaj aŭtoroj tiu ĉi flaŭra regno apartenas al Palaeotropis.

Flaŭraj provincoj laŭ Takhtajan[redakti | redakti fonton]

Holarktisa Regno[redakti | redakti fonton]

Flaŭraj regionoj en Eŭropo

I. Ĉirkaŭboreala Regiono[redakti | redakti fonton]

1 Arkta Plantaro
2 Atlantika Eŭropo
3 Centra Eŭropo
4 Ilirio
5 Ponto Eŭksino
6 Kaŭkazio
7 Orienta Eŭropo
8 Norda Eŭropo
9 Okcidenta Siberio
10 Altajo-Sayan
11 Centra Siberio
12 Transbajkalo
13 Nordokcidenta Siberio
14 Oĥotsko-Kamĉatko
15 Kanado inkl. Grandaj Lagoj

II. Orientazia Regiono[redakti | redakti fonton]

16 Manĉurio
17 Saĥalino-Hokajdo
18 Japanujo-Koreo
19 Ogasaŭaroj-Kazanretoj
20 Rjukju-insularo
21 Tajvano
22 Norda Ĉinujo
23 Centra Ĉinujo
24 Sudorienta Ĉinujo
25 Sikang-Yuennan
26 Norda Birmo
27 Orienta Himalajo
28 Meghalajo-Manipuro

III. Atlantik-nordamerika Regiono[redakti | redakti fonton]

29 Apalaĉujo (arbarkovrataj areoj etendiĝante oriente por inkluzivi Piedmont kaj okcidente ĝis la komenco de la prerio )
30 Ebenaĵoj de Atlantiko kaj Golfo.
31 Nordamerikaj prerioj

IV. Rokmontara Regiono[redakti | redakti fonton]

32 Vankuvero
33 Rokmontaro

V. Makaronezia Regiono[redakti | redakti fonton]

34 Acoroj
35 Madejro
36 Kanarioj
37 Kabo-Verdo

VI. Mediteranea Regiono[redakti | redakti fonton]

38 Suda Maroko
39 Sudokcident-mediteranea provinco
40 Sud-mediteranea provinco
41 Iberia provinco
42 Balearoj
43 Ligur-Tirena provinco
44 Adriatika provinco
45 Orient-mediteranea provinco
46 Krimea submediteranea arbarmasivo

VII. Sahara-Araba Regiono[redakti | redakti fonton]

47 Saharo
48 Egipt-Araba provinco

VIII. Irana-Turania Regiono[redakti | redakti fonton]

49 Mezopotamio
50 Centra Anatolio
51 Armenio-Irano
52 Hirkanio
53 Aralo-Kaspio
54 Turkestano
55 Norda Baluĉistano
56 Okcidenta Himalajo
57 Centra Tjanŝano
58 Ĝungarujo-Tjanŝano
59 Mongolujo
60 Tibeto

IX. Madrea Regiono[redakti | redakti fonton]

61 Granda Baseno
62 Kalifornia plantara provinco
63 Sonora-Dezerto
64 Madreaj pinaroj-kverkaroj

Paleotropisa Regno[redakti | redakti fonton]

X. Gvineo-Konga Regiono[redakti | redakti fonton]

65 Supra-Gvineaj arbaroj
66 Niĝerio-Kameruno
67 Kongo

XI. Usambaro-Zululanda Regiono[redakti | redakti fonton]

68 Orientafrikaj marbordaj arbaroj
69 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj

XII. Sudano-Zambezia Regiono[redakti | redakti fonton]

70 Zambeza flaŭro provinco [5]
71 Sahelo
72 Sudano
73 Somalio-Etiopujo
74 Sud-Arabujo
75 Sokotraj kserofitaroj
76 Omano
77 Suda Irano
78 Sindujo

XIII. Karuo-Namibia Regiono[redakti | redakti fonton]

79 Namibio
80 Namalando
81 Okcidenta Kablando
82 Karuo

XIV. Regiono de Sankta Heleno kaj Ĉielira Insulo[redakti | redakti fonton]

XV. Madagaskara Regiono[redakti | redakti fonton]

88 Maskarenoj
89 Sejŝeloj

XVI. Hinda Regiono[redakti | redakti fonton]

90 Srilanko
92 Dekkano
94 Bengalo

XVII. Hindoĉina Regiono[redakti | redakti fonton]

98 Tajujo

XVIII. Malesia Regiono[redakti | redakti fonton]

102 Malaja Duoninsulo
103 Borneo
104 Filipinaj humidaj arbaroj
105 Sumatra
107 Sulaveso
110 Bismarkoj

XIX. Fiĝia Regiono[redakti | redakti fonton]

111 Vanuatuaj pluvarbaroj
112 Fiĝio

XX. Polinezia Regiono[redakti | redakti fonton]

113 Mikronezio
114 Polinezio

XXI. Havaja Regiono[redakti | redakti fonton]

115 Havajo

XXII. Novkaledonia Regiono[redakti | redakti fonton]

116 Novkaledonio

Neotropisa Regno[redakti | redakti fonton]

XXIII. Kariba Regiono[redakti | redakti fonton]

117 Centrameriko

XXIV. Altaĵ-gujana Regiono[redakti | redakti fonton]

120 Gujano

XXV. Amazonia Regiono[redakti | redakti fonton]

121 Amazonio
122 Llanos

XXVI. Brazila Regiono[redakti | redakti fonton]

123 Kaatingo
125 Chaco

XXVII. Regiono de Andoj[redakti | redakti fonton]

128 Nordaj Andoj
129 Centraj Andoj

Kablanda Regno[redakti | redakti fonton]

XXVIII. Kablanda Regiono[redakti | redakti fonton]

130 Kablanda plantara provinco

Aŭstralisa Regno[redakti | redakti fonton]

XXIX. Nordorient-Aŭstralisa Regiono[redakti | redakti fonton]

131 Norda Aŭstralio
132 Kvinslando
133 Sudorienta Australio
134 Tasmanio

XXX. Sudokcident-Aŭstralisa Regiono[redakti | redakti fonton]

XXXI. Central-Aŭstralisa Regiono[redakti | redakti fonton]

Antarkta Regno[redakti | redakti fonton]

XXXII. Fernandezia Regiono[redakti | redakti fonton]

XXXIII. Ĉilia-Patagona Regiono[redakti | redakti fonton]

138 Norda Ĉilio
139 Centra Ĉilio
140 Pampoj
141 Patagonujo
142 Fajrolando

XXXIV. Regiono de la Sudaj Subantarktaj Insuloj[redakti | redakti fonton]

144 Kergelenoj

XXXV. Novzelanda Regiono[redakti | redakti fonton]

152 Novzelandaj subantarktaj insuloj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. glossary Arkivigite je 2008-04-11 per la retarkivo Wayback Machine from Edited by A. Barrie Low and A. (Tony) G. Rebelo from contributions by George J. Bredenkamp, J. Ed Granger, M. Timm Hoffman, Roy A. Lubke, Bruce Mckenzie, A. (Tony) Rebelo, & Noel van Rooyen. (February 1998) Vegetation of South Africa, Lesotho and Swaziland: A companion to the Vegetation Map of South Africa, Lesotho and Swaziland. Department of Environmental Affairs and Tourism, Pretoria.
  2. Good, Ronald 1947
  3. Takhtajan, Armen 1986
  4. Vidu ankaŭ diskuton "ekozonoj"
  5. Zambezaj inunditaj herbejoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Good, Ronald, 1947 : The Geography of Flowering Plants. Longmans, Green and C°, New York.
  • angle Takhtajan, Armen, 1986 : Floristic Regions of the World. (translated by T.J. Crovello & A. Cronquist). University of California Press, Berkeley.