Arekacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arekacoj
Cocos nucifera
Cocos nucifera
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Arekaloj Arecales
Familio: Arekacoj Arecaceae
Schultz-Schultzenstein
Genroj

Multaj; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Arekacojpalmoj (Arecaceae, pli frue PalmaePalmaceae) estas planta familio de angiospermoj (Magnoliophyta) kaj la sola familio de la ordo de Arekaloj, kiu jam estis disvastiĝanta antaŭ ĉ. 70 milionojn da jaroj en la kretotempo. Ili estas plurjaraj, unuseksaj aŭ hermafroditaj, lignecaj plantoj, kun karakterizaj folitufo. La palmoj apartenas al la unukotiledonaj florplantoj kaj pliiĝas per semoj. La familio de la palmoj havas laŭ aktuala taksado ĉ. 200 genrojn kun ĉ. 2600 specioj. La infloresko estas spadiko, kovrita parte per spato, la folio estas kunmetita aŭ dividita.

Inter la palmacoj troviĝas la plej longa folio (25 metroj ĉe palmoj de genro Raphia), la plej granda grajno (ĝis 20 kg ĉe Sejŝelpalmo), same kiel la plej granda infloresko (ĉe genro Corypha kun 10 milionoj floroj je infloresko) de la planta regno.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La palmoj preferas la akvoriĉajn kaj varmajn regionojn, tiel ili troviĝas plej ofte en la tropikoj kaj subtropikoj, en pli malvarmetaj regionoj kreskas nur kelkaj specioj, ekz. la mielpalmo. Ĝi kreskas ĝis super marnivelo de 4000 metroj.

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

subfamilio Calamoideae: Raphia australis
subfamilio Nypoideae: Nypa fruticans
subfamilio Coryphoideae: nanopalmo
(Chamaerops humilis)
subfamilio Coryphoideae: Washingtonia filifera
subfamilio Coryphoideae: Brahea armata
subfamilio Ceroxyloideae: Ravenea rivularis
subfamilio Arecoideae: Kuba reĝapalmo (Roystonea regia)
subfamilio Arecoideae: Dictyosperma album

La familia nomo Arecaceae estis publikigita en 1820 fare de Friedrich von Berchtold kaj Jan Svatopluk Presl en O Prirozenosti Rostlin, paĝo 266. La malnova familia nomo Palmae estis publikigita en 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 37, .[1][2]

La sistematiko de la Arekacoj estis en la lastaj jaroj molekulgenetike esplorita, ĉe kiu multaj longe ekzistantaj grupoj estis konfirmitaj. 2005 estis publikigita resuman klasifikadon de la familio.[3] La ĉi tie uzata sistematiko estas malgrave ŝanĝita versio publikigita en Genera Palmarum en la jaro 2008:[4]

  • subfamilio Nypoideae

Uzado[redakti | redakti fonton]

Palmo estas valora kultivplanto en multaj regionoj. Oni povas ties parton multflanke eluzi, prilabori:

nutraĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉe ĉ. 100 palmoj, la fruktoj estas manĝeblaj (daktilpalmo, palmirpalmo); ĉe aliaj specioj manĝeblas parto de frukto (kokosnukso, betelnukso, palmirpalmo). La manĝebla parto de palmtrunko estas nomata ankaŭ palmokoro, el la interno de palmotrunko de kelkaj specioj estas elgajnebla sagoo. La suko (kaj eĉ la fruktokarno) de la palmoj estas uzeblaj por produkti trinkaĵojn aŭ esktrakti el ili sukeron. Per ties fermentado estiĝas palmovino. Kelkaj palmaj floroj allogas abelojn, tiel oni povas kolekti palmomielon.

Aliaj materialoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas ankaŭ fari materialojn kiel palmofibroj, palmoleoj kaj palmovaksoj, "planta eburo" (el la „Phytelephas”-specioj).

Konstrumaterialoj[redakti | redakti fonton]

En multaj landoj, palmo estas bazmaterialo por domkonstruo, kiam oni uzas la trunkojn kiel lignon kaj la akvoforkondukajn foliojn al la tegmento. Oni produktas el rotangpalmo la ratan-meblojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Tropicos; $2
  2. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj ICBN; $2
  3. John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: A New Phylogenetic Classification of the Palm Family, Arecaceae. Kew Bulletin, volumeno 60, 2005, paĝoj 559–569. (JSTOR)
  4. John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: Genera Palmarum. The Evolution and Classification of Palms. dua eldono. Royal Botanic Gardens, Kew 2008, ISBN 978-1-84246-182-2, S. 138 f.
  5. Rodrigo Bernal, Gloria Galeano: Sabinaria, A New Genus of Palms (Cryosophileae, Coryphoideae, Arecaceae) from the Colombia-Panama border. en: Phytotaxa. volumeno 144 (2), 2013. paĝoj. 27–44.