Incertae sedis
Aspekto

Incertae sedis (estas latina vorto por "de necerta lokigo" aŭ laŭlitere "de necerta sidejo"), laŭ mallongigo "inc. sed.", estas teknika termino uzata por difini taksonomian grupon kies ampleksaj rilatoj estas ĉu nekonataj ĉu nedifinitaj.[1]
Tiel, se la genro Homo, kiu enhavas specion Homo sapiens, estus enigma kaj malaperus la konataj rilatoj kun parencaj taksonoj ĉe Homenoj aŭ aperus novaj, tiu genro estus nomata Homo incertae sedis.
Se ekzistas konfliktaj rezultoj aŭ se ne estas interkonsento inter fakuloj pri tio, kiel iu taksono rilatas al aliaj organismoj, tiu estos nomata incertae sedis ĝis kiam la konflikto estos solvita.