Mallongigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Mallongigo (apartigilo).

Mallongigo estas maniero litere redoni vorton aŭ grupon de vortoj skribante nur parton de la literoj.

En Esperanto ne estas devigaj reguloj pri mallongigado. Oni povas mallongigi vorton skribante nur ĝiajn komencajn literojn, ekzemple la vorton ekzemple oni ofte skribas “ekz.”. Tiam estas kutime meti punkton fine de la mallongigo, por montri ke literoj estas forlasitaj. Eblas ankaŭ forlasi parton de la vorta interno, ekz. “S-ro” estas kutima mallongigo de Sinjoro. En loko de vortomeze forlasitaj literoj oni metas ofte streketon, sed ankaŭ eblas tute ne indiki la mankantajn literojn: “Sro". Longajn, plurvortajn nomojn de konataj organizaĵoj oni ofte mallongigas, precipe se ili aperas ripete en sama teksto, skribante nur la komencajn literojn de la ĉefaj vortoj aŭ vortopartoj, ekz. “UEA” por Universala Esperanto-Asocio, “ITU” por Internacia Telekomunika Unio, “MOS” por Monda Organizaĵo pri Sano. Tiajn mallongigojn oni iam skribas ankaŭ kun punktoj: I.T.U.

Manieroj mallongigi estas multaj. Oni povas ankaŭ krei kvazaŭ novajn vortojn, kombinante literojn aŭ silabojn el vortoj: “ReVO” por Reta Vortaro. La novaj elektronikaj rapidmesaĝaj sistemoj (ekz. poŝtelefonaj tekstmesaĝoj kaj interretaj tujmesaĝiloj kaj babilejoj) naskis tutan kulturon de nova “slanga” mallongigado (ligojn al tiutemaj artikoloj trovu ĉi-poste sub “Vidu ankaŭ”).

Mallongigoj, se tiuj ne estas inter la plej oftaj kaj konataj, malrapidigas legadon kaj povas eĉ resti tute enigmaj al la leganto. Tial oni evitas, en bonstila prozo, uzi mallongigojn. Se estas oportune, ekz. en longa artikolo pritraktanta iun organizaĵon, utiligi mallongigojn, oni enkondukas tiujn nur post kiam la leganto unue konatiĝis kun la plena nomo kaj vidis la interkrampe aldonitan mallongigon.

Iom aparta okazo estas la normigitaj simboloj, uzataj ekz. pri mezurunuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj, kiel “m” por metro, “kW” por kilovato, aŭ “MHz” por megaherco. Tiuj estas principe sendependaj de la uzata lingvo kaj sekvas striktajn regulojn pri kombinado kaj uzo de majuskloj. Similiaj estas ekzemple la simboloj de ĥemiaj elementoj (“N” por azoto, “Ne” por neono, “Na” por natrio), kaj aliaj fakoj de tekniko kaj scienco povas havi siajn proprajn sistemojn. La simbolojn oni ne povas trakti simple kiel mallongigojn, ĉar ofte ne temas pri mallongigita formo de vorto en la lingvo de tiutema teksto: ekz. ankaŭ en anglalingva teksto oni uzas “Na” kiel simbolon de natrio, kvankam la angla vorto estas sodium, kaj en Esperanto oni skribas “N” por azoto.

Pri iuj internaciaj organizaĵoj oni vidas ofte mallongigon ĉerpitan el alia lingvo, plej ofte el unu el ties ĉefaj oficialaj lingvoj. Por MSO iam aperas “WHO” (el la angla World Health Organization) ankaŭ en neangla teksto, simile “BIPM” (el la franca Bureau international des poids et mesures) por la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj. Iam tia mallongigo povas iĝi preskaŭ sendependa vorto. La plej fama tia estas “Unesco”, kiun oni jam ne analizas kiel “U.N.E.S.C.O.”, kaj kiu akiris la regulan esperantigon Unesko, jam kun nur minimuma mallongiga rilato al la plena nomo de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo.

Iam oni vidas provojn esperantigi la nomon de iu internacia organizaĵo tiel, ke laŭeble konserviĝu ĝia internacia mallongigo. Por BIPM tio estas facila, ĉar eblas simple ordigi la vortojn iom alie: Buroo Internacia pri..., sed eĉ en tio elstaras unue la elekto de la vorto Buroo anstataŭ ekz. OficejoOrganizaĵo, por konservi la literon “B”. Alitipa esperantigo, kiu jam firme enuziĝis, estas “TTT” (Tut-Tera Teksaĵo; komence eble duone ŝerca esprimo) por la ĉiea nuntempa fenomeno multlingve konata laŭ la angla mallongigo “WWW” (World Wide Web).

Mallongigoj uzataj en Esperanto

Ĉi tiu listo enhavas mallongigojn, kiujn oni iom ofte trovas en esperantaj tekstoj. Ĉar la reguloj pri mallongigo ne estas unuece fiksitaj, la formoj praktike uzataj povas iom malsimili inter si. Precipe la uzo de punktoj varias, kaj oni povas ankaŭ meti spacojn en mallongigoj de plurvortaj esprimoj. Tiel, oni fakte trovas ekz. la formojn ktp, ktp., k.t.p. kaj k. t. p. por kaj tiel plu.

Fakaj verkoj ofte havas siajn proprajn, iam longajn, listojn de mallongigoj. Ekz. en vortaroj tiaj listoj gravas, kaj estas bone koni ilin por efike utiligi la verkon.

Mallongigo Tuta(j) vorto(j)
AdE Akademio de Esperanto
a.K. antaŭ Komunerao aŭ antaŭ Kristo
bv. bonvolu
  grado(j) celsia(j)]]
ĉ. ĉirkaŭ
div. diversaj
D-rino Doktorino
D-ro Doktoro
E-isto, Esp-isto esperantisto
ekskl. ekskluzive
ekz. ekzemple; ekzemplero
ekz-o ekzemplo
ekz-ro ekzemplero
eld. eldono, eldonis
elp. elparolu
Eo, E-o, E, Esp. Esperanto
F-ino Fraŭlino
F.K. Fundamenta Krestomatio
Ges-roj Gesinjoroj
g gramo
h. horo
i.a. inter aliaj, interalie
il. pk. ilustrita poŝtkarto
inĝ. inĝeniero
inkl. inkluzive
jc. jarcento
j. jaro
k.a. kaj aliaj
k.c. kaj ceteraj
k-do kamarado
kg kilogramo(j)
k-io kompanio
k kaj
K kelvino(j)
km kilometro(j)
kp. komparu
k.s. kaj similaj
k.s. kaj simile
ktp, k.t.p. kaj tiel plu
LKK, L.K.K. Loka Kongresa Komitato
L, l litro
mag. magistro
mld miliardo(j)
mln miliono(j)
m metro
n.b. notu bone
nifo ne-indentigita fluganta objekto
n-ro numero
PIV Plena Ilustrita Vortaro
p.K. post komunerao aŭ post Kristo
pk. poŝtkarto
PMEG Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
p. paĝo(j)
prez. prezidanto
prof. profesoro
proks. proksimume
PS, P.S. postskribo, posta skribo
PV Plena Vortaro
red. redaktis, redaktisto, redaktoro
resp. respektive
ReVo Reta Vortaro
rim. rimarko
s-ano samideano
S-ino Sinjorino
S-ro Sinjoro
s sekundo
TEJO Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
t.e. tio estas
t.n. tiel nomata
TTT Tut-Tera Teksaĵo
UEA Universala Esperanto-Asocio
UK Universala Kongreso (de Esperanto)
UN Unuiĝintaj Nacioj
v. vidu
Z Zamenhof

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj