Komuna Erao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Komuna Erao (K.E.) estas religie neŭtrala alternativa nomo por la temporeferenco Anno Domini (A.D.), aŭ post Kristo (p.K.). Antaŭ Komuna Erao (a.K.E.) estas la alternativo por antaŭ Kristo (a.K.). Praktike en esperantlingvaj tekstoj pli oftas la vortumo "de nia erao" aŭ "antaŭ nia erao" (ne nur por jaroj, sed ankaŭ por jardekoj, jarcentoj, jarmiloj) - tiuj vortumoj celas la samon.

La supre menciitaj kristanaj kaj religie neŭtralaj terminoj estas ekvivalentaj. Tial la nombro, de iu ajn specifita jaro, do restas senŝanĝite, kaj la temporeferencado restas bazita sur la gregoria kalendaro de la kristana erao.

Dum la termino "Komuna Erao" estas religie neŭtrala, tamen la kristanoj ja povas pensi Kristana Erao kaj antaŭ la Kristana Erao, kiam ili vidas la mallongigojn K.E. kaj a.K.E. Tiel ĉiuj estu kontentaj. Tia "du-pensebleco" fakte okazas en la angla lingvo.

Rimarku ke "komuna erao" ne inkluzivas iun jaron nulan, do la vico de jaroj estas: ...3 a.K.E., 2 a.K.E., 1 a.K.E., 1 K.E., 2 K.E., 3 K.E. ... Tiu ĉi kontrastas la Astronomian Jarnombradon, kiu uzas jaron nulan kaj negativajn jarojn, do ĝia koresponda jarvico estas: ... -2,-1, 0, 1, 2, 3 ... (Jaro nulo gravas tiam, kiam oni deziras facile, kaj senerare, matematike kalkuli jar-intervalojn, kiuj etendas trans jaro unu).

La vortoj 西暦紀元 (okcidenta kalendaro) en la japana kaj 公元 (publika erao; oficiala erao) aŭ 西元 (okcidenta erao, ĉefe uzata en Tajvano) en la ĉina lingvo signifas la samon kiel Komuna Erao.