Sinjoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sinjoro, aŭ por edziniĝintaj aŭ aĝaj virinoj Sinjorino, (mallongigita S-ro(j)/S-ino(j)) estas titolo de ĝentileco. Oni povas uzi ĝin kune kun la plena nomo (S-ro Lazaro Zamenhof) aŭ nur familia nomo (S-ro Zamenhof).

« Sinjoro » estas ankaŭ la posedanto de sklavoj kaj servuloj rilate al ili, tiel ĝi estas sinonimo de mastro. Por religiuloj estas uzo de tiu vorto kun la signifo Dio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La latina "senior", t. e. "la pli aĝa", estas origino de la hispana "señor" [senjor], la portugala "senhor" [sinjor] kaj la itala "signore" [sinjore], krom la franca "sieur". La Esperanta vorto venas de la itala formo.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri sinjoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili [1]:

  • Citaĵo
    « Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. »
  • Citaĵo
    « Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj. »
  • Citaĵo
    « Estu sinjoro de via vorto. »
  • Citaĵo
    « Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]