Portugala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portugala)
Saltu al: navigado, serĉo
Portugala
português (por/tu/geĵ)(por/tu/gejz)
Parolata en Portugalio, Brazilo, Angolo, Mozambiko k.a.
Parolantoj 202 225 450
Denaskaj parolantoj 210 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por ĉa. 20 milionoj
Skribo Portuguese alphabet
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida lingvaro
Ibero-latinida lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Portugalio, Brazilo, Angolo, Mozambiko k.a.
Reguligita de International Portuguese Language Institute, Komunumo de portugallingvaj landoj, Brazila Beletristika Akademio, Sciences Academy of Lisbon
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 pt
  ISO 639-2 por
  ISO 639-3 por
  Glottolog port1283
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La portugala lingvo (portugale: português) estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj : la originala branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia pli poste sude, nomita muslin-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodojn: la arĥaikan portugallingvon (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la modernan portugallingvon (15-a jarcento ĝis nun).

Strukturoj[redakti | redakti fonton]

Prononco

e = e, sed i en malfortaj pozicioj
u = u
o = u kiam ĝi ne akcentas post forta silabo, regione ankaŭ antaŭ forta silabo; o kiam ĝi akcentas
ou = ; ooi regione
nh = nj
lh = lj
s = s vortdebute aŭ postkonsone z inter du vokaloj ŝz, laŭ regiono, vortfine aŭ antaŭ c, f p, t, q (ekzemplo : os Portugueses (uŝ Purtugezeŝ) = la Geportugaloj)
j = ĵ
ã = franca un
ão = naza franca an, sed la o ankaŭ estas naza.
x = havas ses valoroj, ofte ŝ.
z = z sed, ŝ vortfine en Lisbono.

Fonemiko

Specimeno
La Patro Nia

(Aŭdigu sondosieron)

Pai nosso que estais no céu
Santificado seja o vosso nome
Venha a nós o vosso reino
Seja feita a vossa vontade
Assim na terra como no céu
O pão nosso de cada dia nos dai hoje
Perdoai-nos as nossas ofensas
Assim como nós perdoamos a quem nos tem ofendido
E não nos deixeis cair em tentação
Mas livrai-nos do mal

a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)]*, s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ]**, z [ze] — krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dabljuduplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).

  • La /R/ estas elparolata multmaniere de portugallingvanoj. La prononco ĥ estas komuna nur en Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, kie eblas ankaŭ prononci h, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭ rr kiel en sudo de brazilo kaj proksime al limoj de Hispanio, kaj ankaŭ retroflekse en areo de indiĝena influo.
  • La litero x, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn : /z/ : exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/

Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn : á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú. Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliteroj ch (kiel esperanta ŝ), "lh" /ʎ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" /ɲ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k', tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj.

Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭan fonemon.

La plej grava en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala, silabo povas esti forta, duonfortamalforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononcas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvon kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (li/ŝi/ĝi estas).

La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo.

Estas tutnecese fari la sandion aŭ ligon de vortoj en la prononcado.

Diftongoj[redakti | redakti fonton]

En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj : ão kaj õe, preskaŭ nepronunceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom + adjektivo aŭ adverbo) estas pronuncata /kŭãŭn/(unusilaba). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/, escepte en pli malnovaj prononcoj, ekz-e tiuj de nordportugalio, kiuj estas malpli nazecaj.

Diftongo (IFA) Ekzemplo Traduko
Diminuendaj diftongoj

(vokalo + duonvokalo)

malvastaj [ej] lei, sei leĝo, (mi) scias
[oj] boi, foi, joio bovo, estis, herbaĉo
[uj] cuidado, aleluia, uirapuru atento, haleluja, ujrapuruo (birdo el la familio Pipredoj)
[ew] eu, meu, pigmeu, leu mi, mia, pigmeo, (li/ŝi/ĝi) legis
[iw] viu, til, funil (li/ŝi/ĝi) vidis, tildo, funelo
[ow] golfe, houve golfo (sporto), okazis
vastaj [aj] pai, maio patro, majo
[aw] mau, animal, álbum malbono, animalo
[ɛj] anéis, fiéis ringoj, fideluloj
[ɔj] androide, asteroide, dói androjdo, asteroido, (ĝi) doloras
[ɛw] céu, véu, mel ĉielo, vualo, mielo
[ɔw] sol, rol, arrebol suno, listo, ĉielruĝo
nazaj [ɐ̃j], [ɐ̃j̃] mãe, pães, cãibra patrino, panoj, kramfo
[ẽj], [ẽj̃] alguém, tem, trem, em, jovem, amém, homens iu, (li/ŝi/ĝi) havas, trajno, en, junulo, amen, viroj
[õj], [õj̃] põe, corações (li/ŝi/ĝi) metas, koroj
[ũj], [ũj̃] muito tre
[ɐ̃w], [ɐ̃w̃] mão, pão, orgão, não, amam mano, pano, organo, ne, ili amas
Kresĉendaj diftongoj

(duonvokalo + vokalo)

malvastaj [je] iemanjá, historieta Jemaja, historieto
[ji] série, calvície serio, kalveco
[jo] iodo, ansioso, biologia jodo, anksia, biologio
[ju] cílio, exílio, viuvez cilio, ekzilo, vidv(in)eco
[we] doer, soerguer dolori, leveti
[wi] linguiça, tranquilo, arguir, tênue kolbaso, trankvila, argumenti, subtila
[wo] duodécimo, fluorescente, impetuosamente dekdua, fluoreska, impete
[wu] ambíguo, mútuo, exíguo ambigua, reciproka, malvastega
vastaj [ja], [jɐ] Ianomâmi, Brasília, eutanásia, rédea Janomamo (etnonomo), Braziljo, eŭtanazio, brido
[jɛ] dieta, quieto dieto, kvieta
[jɔ] idiota, pior, viola, ioga idioto, malplej bona, vjolo, jogo
[wa], [wɐ] quase, aguardar, mágoa preskaŭ, atendi, ĉagreno
[wɛ] cueca, sueco, sequestro kalsono, svedo/sveda, malliberigo/kapto/sekvestro
[wɔ] qrum kvorumo
nazaj [jã], [jɐ̃] ianque jankio
[jẽ] iemenita, alienação, cliente jemenano, alieneco, kliento
[jõ] abolicionismo, acionista, e onde, e ontem, e homem aboliciismo, akciano, kaj kie, kaj hieraŭ, kaj viro
[jũ] médium, triunfal mediumo, triumfa
[wã], [wɐ̃] quanto, quando, minguante kiom, kiam, malkreskanta luno
[wẽ] aguentar, afluente elteni, afluanto
[wĩ] arruinar, constituinte, pinguim ruinigi, komponanto, pingveno
[wõ] o onze, o ombro, o homem la dekunuo, la ŝultro, la homo
P.S. 1: En la portugala lingvo, la kresĉendaj diftongoj okazas ĉefe en rapida parolado. En malrapida elparolo, ili fariĝas hiatoj.

P.S. 2: La referenca prononco de la ekzemploj estas la brazila, laŭ la akĉento de Rio-de-Ĵanejro. Tamen ili egalas ĉe la plejparto de la aliaj akĉentoj.

Forta silabo[redakti | redakti fonton]

Forta silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (turdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto.

La meto de forta silabo en vorto dependas nur de etimologio. Sekve, oni devas koni la prononcon en la latina lingvo por scii la fortan silabon en la portugalan.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala : flekseblaj kaj neflekseblaj.

Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj : povas esti aŭ difinaj aŭ nedifinaj. La difina povas esti vira unu-nombra (o), vira multe-nombra (os), ina unu-nombra (a) kaj ina multe-nombra (as). La nedifina povas esti vira unu-nombra (um), vira multe-nombra (uns), ina unu-nombra (uma) kaj ina multe-nombra (umas).

Speco Nombro Vira Ina Ekzemploj
Difinaj Singularo o a o cachorro = la hundo

a cachorra = la hundino

Pluralo os as os cachorros = la hundoj

as cachorras = la hundinoj

Nedifinaj Singularo um uma um cachorro = hundo

uns cachorros = hundoj

Pluralo uns umas uma cachorra = hundino

umas cachorras = hundinoj

Numeraloj[redakti | redakti fonton]

Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la nombraj vortetoj kiuj indikas la kvanton kaj la vicordaj o-nombrovortoj kiuj indikas la rangon.

1 um 30 trinta 1-a primeiro
2 dois 40 quarenta 2-a segundo
3 três 50 cinquenta 3-a terceiro
4 quatro 60 sessenta 4-a quarto
5 cinco 70 setenta 5-a quinto
6 seis 80 oitenta 6-a sexto
7 sete 90 noventa 7-a sétimo
8 oito 100 cem 8-a oitavo
9 nove 101 cento e um 9-a nono
10 dez 102 cento e dois 10-a décimo
11 onze 110 cento e dez 11-a décimo primeiro, undécimo
12 doze 120 cento e vinte 12-a décimo segundo,

duodécimo

13 treze 200 duzentos 13-a décimo terceiro
14 catorze, quatorze 300 trezentos 20-a vigésimo
15 quinze 400 quatrocentos 21-a vigésimo primeiro
16 dezasseis, dezesseisBrazilo 500 quinhentos 22-a vigésimo segundo
17 dezassete, dezesseteBrazilo 600 seiscentos 30-a trigésimo
18 dezoito 700 setecentos 40-a quadragésimo
19 dezanove, dezenoveBrazilo 800 oitocentos 50-a quinquagésimo
20 vinte 900 novecentos 60-a sexagésimo
21 vinte e um 1000 mil 70-a septuagésimo
22 vinte e dois 1001 mil e um 80-a octogésimo
23 vinte e três 1100 mil e cem 90-a nonagésimo
24 vinte e quatro 1101 mil cento e um 100-a centésimo
25 vinte e cinco 1201 mil duzentos e um 200-a ducentésimo
26 vinte e seis 1999 mil novecentos

e noventa e nove

300-a trecentésimo
27 vinte e sete 2016 dois mil e dezesseis 400-a quadringentésimo
28 vinte e oito 1 000 000 milhão 500-a quingentésimo
29 vinte e nove 1 000 000 000 bilhão 600-a seiscentésimo, sexcentésimo
1 000 000 000 000 trilhão 700-a septingentésimo
1 000 000 000 000 000 quatrilhão 800-a octingentésimo
1 000 000 000 000 000 000 quintilhão 900-a nongentésimo, noningentésimo
1 000 000 000 000 000 000 000 sextilhão 921-a nongentésimo vigésimo primeiro
1 000 000 000 000 000 000 000 000 septilhão 999-a nongentésimo nonagésimo nono
1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 octilhão 1000-a milésimo
1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 000 nonilhão 2000-a o dois milésimo, o segundo milésimo
Pronomoj[redakti | redakti fonton]

Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon).

Personaj pronomoj : eu (mi), tu (ci, vi unu-nombra), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi multe-nombra), eles (vira ili, aŭ neŭtra multe-nombro), elas (ina ili).

Ne estas io kiel ĝi, oni, sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós" por traduki la esperanta ni. "A gente" laŭlitere signifas la genton, iu ajn homaro kiu inkluzivas "min", kaj "Nós" signifas rekte "ni". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale "vós" (vi multe-nombra, reĝa vi), sed "vocês. La parola uzado de "vós" nuntempe iĝas arĥaisma kaj estas tre malofta, kaj apenaŭ uzeblas de maljunaj generacioj en kamparaj lokoj en Portugalio, aŭ en religiaj kuntekstoj; "tu" estas la familiara "vi" (unu-nombra) en Portugalio. En la plejmulto de regionoj de Brazilo, la familiara "vi" estas "você".

Nombro Persono Kazoj
Nominativo Akuzativo Dativo
En la portugala En Esperanto En la portugala En Esperanto En la portugala En Esperanto
Singularo 1-a eu

Eu sou esperantista

mi

Mi estas esperantisto

me

Ele me viu

min

Li min vidis

me,

a mim

p(a)ra mimBrazilo

Ele me deu a flor

Ele deu a mim a flor

Ele deu pra mim a florBrazilo

al mi

Li donis al mi la floron

2-a tu, vocêBrazilo

Tu é(s) esperantista

Você é esperantista

vi

Vi estas esperantisto

te

Ele te viu

vin

Li vin vidis

te

a ti

p(a)ra ti

p(a)ra vocêBrazilo

Ele te deu a flor

Ele deu a ti a flor

Ele deu pra ti a flor

Ele deu a flor pra vocêBrazilo

al vi

Li doni al vi la floron

3-a ele, ela

Ele/Ela é esperantista

Ele é o esperantista

Ela é a esperantista

Ele é um cachorro.

Ela é uma vaca.

li, ŝi, ĝi

Li/Ŝi estas esperantisto

Li estas la esperantisto

Ŝi estas la esperantistino

Ĝi estas hundo

Ĝi estas bovino

ovira , aina

lo, la,

na, no,

elekontraŭgramatika en Brazilo,

elakontraŭgramatika en Brazilo

(ekz. 1) Ele viu o homem --> Ele o viu

(ekz. 2) Ele viu a mulher --> Ele a viu

(ekz. 3) Ele tem o livro --> Ele o tem

(ekz. 4) Ele tem a caneta --> Ele a tem

(ekz. 5) Ele conseguiu vê-lo

(ekz. 6) Ele conseguiu vê-la

(ekz. 7) Eles viram-no

(ekz. 8) Eles viram-na

(ekz. 9) Ele viu ele

(ekz. 10) Ele viu ela

lin, ŝin, ĝin

(ekz. 1) Li vidis la viron --> Li lin vidis

(ekz. 2) Li vidis la virinon --> Li ŝin vidis

(ekz. 3) Li havas la libron --> li havas ĝin

(ekz. 4) Li havas la plumon --> li havas ĝin

(ekz. 5) Li sukcesis vidi lin

(ekz. 6) Li sukcesis vidi ŝin

(ekz. 7) Ili vidis lin

(ekz. 8) Ili vidis ŝin

(ekz. 9) Li vidis lin

(ekz. 10) Li vidis ŝin

lhe,

a ele, a ela,

p(a)ra eleBrazilo,

p(a)ra elaBrazilo

Ele lhe deu a flor

Ele deu a ele a flor

Ele deu a ela a flor

Ele deu pra ele a florBrazilo

Ele deu pra ela a florBrazilo

Ele deu a flor ao cachorro = Ele deu a flor pra ele

al li, ŝi, ĝi

Li donis al li floron

Li donis al ŝi floron

Li donis floron al la hundo

Pluralo 1-a nós

Nós somos esperantistas

ni

Ni estas epserantistoj

nos

Ele nos viu

nin

Li vidis nin

nos

Ele nos deu a flor

al ni

Li donis al ni la floron

2-a vós, vocêsBrazilo

Vós sois esperantistas.

Vocês são esperantistas.

vi

Vi estas esperantistoj

vos,

vocêskontraŭgramatika en Brazilo

Ele vos viu

Ele viu vocês

vin

Li vin vidis

vos,

a vocêsBrazilo

p(a)ra vocêsBrazilo Ele vos deu a flor.

Ele deu a flor a vocês

Ele deu a flor pra vocês

al vi

Li donis la floron al vi

3-a eles, elas

Eles são esperantistas

Elas são esperantistas

Eles são cachorros

Elas são vacas

ili

Ili estas esperantistoj

Ili estas esperantistinoj

Ili estas hundoj

Ili estas bovinoj

os, as

los, las

nos, nas

eleskontraŭgramatika en Brazilo,

elaskontraŭgramatika en Brazilo

Ele viu os homens --> Ele os viu

Ele viu as mulheres --> Ele as viu

Ele viu os livros --> Ele os viu

Ele viu as canetas --> Ele as viu

Ele conseguiu vê-las

Ele conseguiu vê-los

Eles viram-nos

Eles viram-nas

Ele viu eles

Ele viu elas

ilin

Li vidis la virojn --> Li ilin vidis

Li vidis la virinojn --> Li ilin vidis

Li vidis la librojn --> Li ilin vidis

Li vidis la plumojn --> Li ilin vidis

Ili vidis ilin

Ili vidis ilin

lhes,

a eles, a elas,

p(a)ra elesBrazilo

p(a)ra elasBrazilo

Ele lhes deu flores

Ele deu flores para eles

Ele deu flores para elas

Ele deu flores pra eles

Ele deu flores pra elas

al ili

Li donis al ili florojn

Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per -z, -s-r, la pronomoj 'o, os, a, as' fariĝas 'lo, la, los, las.'

Ekz.: ver + o = vê-lo

Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per naza sono, la pronomoj 'a, o, as, os' fariĝas 'no, na, nos, nas'.

Ekz.: viram + o = viram-no

Substantivoj kaj adjektivoj[redakti | redakti fonton]

Estas du tipoj de "nomoj" en portugala lingvo : substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko + tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari multe-nombron oni plejofte metas -s post la tema vokalo; se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, escepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klara): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knaboj), lebre/lebres (leporo/leporoj), lápis/lápis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn.

La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro.

Nombro Genro En la portugala Traduko
Singularo vira homem bonito bela viro
ina mulher bonita bela virino
Pluralo vira homens bonitos belaj viroj
ina mulheres bonitas belaj virinoj

Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Estas tri tempoj (estonta, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivo, indikativo kaj imperativo), tri aspektoj (perfekta, pluolperfekta kaj daŭra) kaj ses personoj. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn.


Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj (e-vortecaj vortetoj) ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj (e-vortoj) kutime finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive).


Konjunkcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je):

Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron),
Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis),
a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).

En la brazila variaĵo la metado de adverbo estas tutlibera, inkluzive "não" (ne). Tiu rilate, la portugalia varianto estas pli ortodoksa kaj nefleksema:

Não faça isso (PT/BR = (Vi) ne faru tion) / Faz isso não (BR = (Vi) faru tion ne).
Hoje eu não vou lá (PT/BR = Hodiaŭ mi ne iras/iros tien)
Hoje não vou eu lá(PT/ BR = hodiaŭ mi ne estas tiu, kiu iras/iros — dum inversio, tio estas, antaŭ dependa frazo, aŭ kun forta enfazo)(ne iros mi)
aŭ Eu vou lá hoje não (BR = mi iras/iros tien hodiaŭ ne)
samsignifas, nur havas stilan sanĝon. Hodiaŭ, brazilaj junuloj emas meti "não" (ne) post la verbo. La semida adverbo "lá" uzata nur kun verbo "saber" (scii) devige venas post verbo: "sei lá", mi ne scias (laŭlitere mi scias ne).

Parolantoj[redakti | redakti fonton]

mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la portugala bildigita malhelverde

Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas oficiala lingvo :

Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Mumbajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio.

Nova ortografio[redakti | redakti fonton]

Ekde januaro de 2008, la landaro de la Komunumo de landoj de la portugala lingvo, nome: Angolo, Brazilo, Kabo-Verdo, Gvine-Bissaŭo, Mozambiko, Portugalio, Sao-Tomeo kaj Principeo, kaj Orienta Timoro — uzan la unuiĝintan ortografion.

  • La paroksitonoj kun duobla ”o”-termino ne plu portos cirkumflekson. Anstataŭ “abençôo”, “enjôo” aŭ vôo, ĉiuj skribiĝos kiel “abençoo” kaj “voo”.[1]
  • Estis ŝanĝitaj la reguloj pri la uzado de dividostreko en la mezo de la vortoj. La dividostreko malaperos en la mezo de la vortoj, krom tiuj en kiuj la prefikso havas la finaĵo ‘r’, kaze de “hiper”, “inter-“ kaj “super”. Pro tio oni skribos “extraescolar”, aeroespacial” kaj “autostrada”.[2]
  • Oni ne plu uzos la cirkumflekson ĉe la triaj personoj de la pluralo de la prezenco de la indikativo, nek ĉe la substantivo de la verboj “crer”, “dar”, “ler”, “ver” kaj ĝiaj derivaĵoj. Estos korektaj la formoj “creem”, “deem”, “leem” kaj “veem”.[1]
  • Oni kreis kelkajn kazojn de duopa formo por fari distingon, kiel, ekzemple, la uzado de dekstrakorna akcento ĉe la unua persono de la pluralo de la perfekta preterito de verboj de la unua konjugacio, kiel ekzemple, “louvámos” en kontrasto kun “louvamos”, kaj “amámos” en kontrasto kun “amamos”. Tiaj formoj, tamen, ne estas tre konsekvaj ĉar oni ne povas uzi ĝin por la dua aŭ tria knojugacio. Ekzemple, comemos (estinto aŭ estanto, neniam "comêmos" por estinteco), partimos (estinteco aŭ estanteco, neniam "partímos" por la estinteco)
  • La tremao (brazila) entute malaperas. Estos korekte en Brazilo skribi “linguiça”, “sequência”, “frequência” kaj “quinquênio”, anstataŭ lingüiça, seqüência, fregüência kaj qüinqüenio.[3]
  • La alfabeto havos 26 literojn anstataŭ nur 23, inkludante la literojn “k”, “w” kaj “y”.[4]
  • Ne plu uziĝos la akcento por distingi inter “pára” (verbo) kaj “para” (prepozicio), same por "pôr" (verbo) kaj "por" (prepozicio).
  • En Brazilo la dekstrakorna akcento foriĝos de la malfermitaj diftongoj “ei” kaj “oi” de la paroksitonaj vortoj kiel “assembléia”, “idéia”, “heróica” e “jibóia”. Korektaj formoj estos assembleia, ideia, heroica e jiboia;[5]
  • En Portugalio malaperos ĉe la skribita lingvo la “c” kaj “p” en vortoj, kie ili ne prononciĝas, kiel en “acção”, “acto”, “adopção” e “baptismo”. Ĝustaj estos: ação, ato, adoção e batismo.
  • Portugalio konservos la dekstrakornan akcenton super la “e” kaj la “o” antaŭ “m” aŭ “n”, dum Brazilo daŭre uzos circumflekson ĉe ĉi tiuj vortoj, tiele: académico/acadêmico, génio/gênio, fenómeno/fenômeno, bónus/bônus.[1] Portugalio konservos duobligitajn konsonantojn "nn" kaj "mm" kiam ili estas legitaj malkunigite, ekz-e comummente (legita en Portugalio kiel comum-mente), kaj connosco (legita com-nosco). Braxilo tamen ne uzos ilin, ĉar tradicie ili ne ekzistas en Brazilo kaj estas legitaj kiel "comumente" kaj "conosco". Aliaj malsamoj estas ekzemple "amnistia" en Portugalujo kaj "anistia" en Brazilo, kvankam ambaŭ skribas "amnésia", "amniótico" ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/08, paĝo 21: La portugala verkita de Bradley Kendal.