Santomeo kaj Principeo
República Democrática de São Tomé e Príncipe | |
Santomeo kaj Principeo | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Independência total | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Santomeo |
Oficiala(j) lingvo(j) | Portugala |
Ĉefa(j) lingvo(j) | Angolara |
Plej ofta(j) religio(j) | Kristanismo |
Areo % de akvo |
1 001 km² 0 % |
Loĝantaro | 210.240 (2020) |
Loĝdenso | 210 loĝ./km² |
Horzono | +0 |
Interreta domajno | st |
Landokodo | ST |
Telefona kodo | 239 |
Plej alta punkto | Pico de São Tomé |
Plej malalta punkto | Atlantiko |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | Fradique de Menezes |
Ĉefministro | |
Nacia tago | 12-a de julio |
Sendependiĝo disde Portugalio | en 1975 |
Ekonomio | |
Valuto | Dobro (STD) |
MEP | laŭ 2012 |
– suma | $ 264 Mio. |
– pokapa | $ 1535 |
Santomeo kaj Principeo[1] aŭ Sao-Tomeo kaj Principeo[2] estas lando en Centra Afriko, en la Golfo de Gvineo, formita ĉefe de du insuloj, kies nomojn ĝi portas.
Bazaj datumoj[redakti | redakti fonton]
- Landkodo: ST.
- E-nomo: Demokrata Respubliko de Santomeo kaj Principeo.
- Nacia nomo: República Democrática de São Tome e Príncipe.
- Areo: 964 km², inter ili insulo Santomeo - 836, kaj insulo Principeo - 128.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Fradique de Menezes
- Ĉefministro: Tomé Vera Cruz
- Ĉefurbo: Santomeo (35 mil).
- Loĝantaro: 129 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: portugala.
- Pokapa GNP: 350 $.
- Eksporto: kakao, kafo, bananoj, palmoleo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Faŭno[redakti | redakti fonton]
- Santomea lanio
- Santomea dikbekulo
- Santomea orelstrigo
- Princa lamprotorno
- Principea serino
- Santomea ibiso
Flaŭro[redakti | redakti fonton]
Historio[redakti | redakti fonton]
La insuloj estis malkovritaj de la portugalaj navigantoj João de Santarém kaj Pedro Escobar inter 1469 kaj 1472, samtempe kiel Anobono. La unua kolonigado de Santomeo sukcesis en 1493 fare de Alvaro Caminha, kiu ricevis la teron danke al la havigo de la portugala krono. Principeo estis kolonigita en 1500. Meze de la 16-a jarcento, kun helpo de sklavoj, la insulo estis la ĉefa produktanto de sukero de Afriko.
La sklaveco estis abolita en 1876, sed plu ekzistis deviga laborado. Okazis diversaj protestoj, kaj en 1953 pluraj centoj de afrikaj laboristoj mortis sekve de ribelo; la afero estas konata kiel "Masakro de Batepa".
Post la Revolucio de la Diantoj en Portugalio, Santomeo kaj Principeo akiris la sendependecon je la 12-a de julio de 1975. La unua prezidento estis la ĝenerala sekretario de la "Movado por la Liberigo de Santomeo kaj Principeo", Manuel Pinto da Costa.
En 1990, post demokrataj elektoj, estis elektita prezidento Miguel Trovoada, reelektita en 1996. En julio de 2001 fariĝis prezidento Fradique de Menezes.
Administra divido[redakti | redakti fonton]
La lando estas dividita en du provincoj, koincidaj kun la du ĉefaj insuloj. Principeo havas memregadon de post 1995).
Ekzistas sep distriktoj, ses en Santomeo kaj unu en Principeo.
Demografio[redakti | redakti fonton]
La loĝantaro de la arkipelago estas ĉirkaŭ 165.000 homoj, el kiuj proksimume 88% estas negruloj kaj 10% mestizoj. Ĉiuj estas idoj de enmigrintoj post la unua kolonigado en 1485. Preskaŭ ĉiuj loĝas en la ĉefa insulo Santomeo.
La ĉefurbo havas ĉirkaŭ 53.300 loĝantojn.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
Malgraŭ la malgrandeco, oni parolas kvar naciajn lingvojn: la portugala, kaj la portugalaj kreoloj: forro (85%), angolar (3%) kaj principea (0,1%).
Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]
Santomeo kaj Principeo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Bildoj de Santomeo kaj Principeo
- http://www.parlamento.st Parlamento de Santomeo kaj Principeo]
|
|