Kaboverdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
República de Cabo Verde
Kabo-Verda Respubliko

Flago de Kabo-Verdo

Coat of arms of Cape Verde.svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Cântico da Liberdade
Nacia devizo: Unio, Laboro, Progreso
(Portugala: Unidade, Trabalho, Progresso)
LocationCapeVerde.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Prajo
Oficiala(j) lingvo(j) portugala lingvo, Kabo-Verda kreolo
Areo
 % de akvo
4 033 km²
Nesignifa %
Loĝantaro 498 897
Loĝdenso 123,7 loĝ./km²
Vivolongo 70 (2012)
Horzono Cape Verde Time
Interreta domajno .cv
Landokodo CPV
Telefona kodo +238
Plej alta punkto Pico do Fogo
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Jorge Carlos Fonseca
Nacia tago 5-an de julio
Sendependiĝo disde Portugalio 5-an de julio 1975
Ekonomio
Valuto Kaboverda eskudo (CVE)
MEP laŭ 2012
– suma $ 2 109 Mio.
– pokapa $ 3 946
v  d  r
Information icon.svg

Kaboverdo, en portugala Cabo Verde [kabu verd] estas lando kaj sendependa ŝtato insulara sur la Atlantiko, 640 km okcidente de Dakaro, Senegalo, en Okcidenta Afriko. Aliaj proksimaj landoj estas Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, en la okcidenta bordo de Afriko, ekde Blanka Kabo ĝis la Biĵagosa (Bijagós) Insularo.

Informeroj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia kaj oficiala nomo: República de Cabo Verde.
  • Neformala nomo: Cabo Verde (Kabo-Verda).
  • Etimologio: la nomo portugallingve signifas "verda kabo".
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ĉefurbo: Prajo (38 mil).
  • Kredantoj: katolikoj - 90%.
  • Eksporto: fiŝo, salo, banano.
  • Historio: deklaris sendependecon de Portugalio en 1975 kaj akceptis la nunan nomon (antaŭe nomiĝis Verdkaba Insularo). La portugaloj malkovris la Verdkaban Insularon en 1460, tiam ili ne havis enloĝantojn.
  • Ŝtatorganizo: Kabo-Verda havas dek grandajn vulkanajn insulojn (insula ĉefurbo interkrampe) kaj kvin tre malgrandajn insulojn. La insulo Santa Luzia ne havas enloĝantojn.
    • Santiago (Praia)
    • Boa Vista (Sal-Rei)
    • Brava (Vila Nova Sintra)
    • Fogo (São Filipe)
    • Sal (Santa Maria)
    • São Nicolau (Vila da Ribeira Brava)
    • São Vicente (Mindelo)
    • Maio (Vila de Maio)
    • Santo Antão (Ribeira Grande)
    • Santa Luzia (ne havas enloĝantojn!)

Geografio[redakti | redakti fonton]

La lando estas hufumforma aro de dek insuloj (naŭ loĝataj) kaj ok insuletoj,[1] kiu konstituas areon de 4033 km².[1]

La insularo estas laŭspace dividata en du grupoj de insuloj kiuj estas la jeanj:

La plej granda insulo, kaj laŭ grando kaj laŭ populacio, estas Santiago, kiu gastigas ankaŭ la ŝtatan ĉefurbon, nome Praia, ĉefa setlejo en la arkipelago.[1]

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la insularo apartenas al la afrotropika ekozono kaj konstituas la tersupraĵan ekoregionon kiu nomiĝas verdakabaj sekaj arbaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fakte la origina vegetaĵaro estas home detruita, kaj postrestas nur erojn de ĝi. La ekoregiono karakteriziĝas de alta proporcio de endemiaj, parte endanĝerigitaj specioj. La insularo situas en mara ekoregiono de la mara provinco okcidentafrika transiro.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Politike la lando estas dividita en 22 "concelhos" (provincoj aŭ komunumoj): Boa Vista, Brava, Maio, Mosteiros, Paúl, Praia, Porto Novo, Ribeira Grande, Sal, Santa Catarina, Santa Cruz, São Domingos, São Filipe, São Miguel, São Nicolau, São Vicente, Tarrafal. Laŭ rezolucio de la Nacia Asembleo (Parlamento) de 2005, 5 novaj "concelhos" estas starigitaj: Ribeira Grande de Santiago (iama Cidade Velha), São Lourenço dos Órgãos, São Salvador do Mundo, ĉiuj tri en la insulo Santiago; Santa Catarina do Fogo, en la Insulo Fogo, kaj Tarrafal de São Nicolau, en la samnomata insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Kabo-Verdo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Klimato[redakti | redakti fonton]

ĉiujaraj veterstatoj
temperaturo
pluv-falo mm
januaro
75°F
24°C
5.3mm
februaro
75°F
24°C
3.8mm
marto
77°F
25°C
1.3mm
aprilo
77°F
25°C
0.0mm
majo
78°F
25°C
0.0mm
junio
79°F
26°C
0.0mm
julio
81°F
27°C
0.8mm
aŭgusto
84°F
29°C
14.1mm
septembro
85°F
29°C
33.6mm
oktobro
83°F
29°C
6.5mm
novembro
81°F
27°C
2.5mm
decembro
77°F
25°C
1.6mm

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 The Peace Corps Welcomes You to Cape Verde. Peace Corps (Aprilo 2006). Tiu artikolo enhavas tekston el tiu fonto, kiu estas de publika havaĵo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]