Sieraleono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Republic of Sierra Leone
Respubliko Sieraleono

Flag of Sierra Leone.svg

Coat of arms of Sierra Leone.svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: High We Exalt Thee, Realm of the Free
Sieraleono sur la mapo de Afriko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Fritaŭno (497 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Ĉefa(j) lingvo(j) temna, menda kaj kria
Plej ofta(j) religio(j) islamanoj, kristanoj
Areo
 % de akvo
71,740 km²
?
Loĝantaro 5.612.700 (censo de 2013)
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Horzono +0
Interreta domajno sl
Landokodo SL
Telefona kodo 232
Plej alta punkto Mount Bintumani
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Julius Maada Bio
Ĉefministro David J. Francis
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 27-a de Aprilo 1961
Ekonomio
Valuto Sieraleona leono (SLL)
MEP laŭ 2007
– suma 1.664 Mio. US$
– pokapa 729 US$
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sieraleono, ankaŭ Siera-Leono aŭ plennome Respubliko Siera-Leono (angle Republic of Sierra Leone), estas lando en okcidenta Afriko kiu famas pro eble la plej belaj strandoj de Afriko. La nacia simbolo de Sierra-Leone estas arbo[1]. La najbaraj landoj de Sieraleono estas norde Gvineo kaj sudoriente Liberio. Sudokcidente troviĝas la Atlantika Oceano. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Fritaŭno (angle: Freetown) kie troviĝas la plej granda natura haveno sur la afrika kontinento[1].

Ĝi estas eksa brita kolonio kaj ekde la 27-a de aprilo 1961 sendependa respubliko. La lando travivis sangan internan militon inter 1999 kaj 2001. Streĉitecoj en la lando ankoraŭ ofte kaŭzas la komercon en diamantoj.

Laŭ la Indico de homa disvolviĝo la lando estas inter la plej malriĉaj landoj de la mondo, sed kun riĉa ekonomio (diamantoj). La ebola epidemio komenciĝinta en 2014 pligrandigis la humanecajn problemojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Sieraleono
Strato inter Kenema kaj Kailahun

La nomo de la lando estas portugala origino kaj signifas "Monto de la Leono".

La landnomo devenas de la portugala malkovrinto Pedro da Sintra, kiu donis la nomon Sera Leoa al la montaro sude de Fritaŭno. Sekve la nomo estis uzata por la tuta marborda areo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La nord- nordorienta landlimo kun Gvineo longas entute 652 km kaj la sudorienta landlimo kun Liberio longas 306 km. La longo de la marbordo egalas al proksimume 400 km.

Laŭlonge de la marbordo troviĝas ebenaĵo larĝa ĝis 110 km kaj la duoninsulo de Fritaŭno konsistas el montaro alta ĝis 888 m[2]. Antaŭ kelkaj marbordaj areoj troviĝas sablobenkoj longaj ankaŭ pli ol 100 km . Malantaŭ la malseka marborda ebenaĵo troviĝas arbara regiono trafluata de la tri plej gravaj riveroj Mano, Moro kaj Rokel. Tiu regiono estas parte utiligata por agrikulturo. Interne la lando plialtiĝas al la orienta altebenaĵo de Gvineo. La plej grava monta pinto estas la Bintumani kun altitudo de 1948 m.

Insularo[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj insuloj kaj insularoj estas: Banana Islands, Turtle Islands kaj la insulo Shebro.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj de Sieraleono estas (loĝantaro en 2005): Fritaŭno kun 802.600 loĝantoj, Bo kun 174.400 loĝantoj kaj Kenema kun 143.200 loĝantoj.(Vidu nkaŭ la listo de urboj de Sieraleono)

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas tropika kaj kun pluvokvantoj, kiuj atingas 5000 mm en la marbordaj areoj estas unu ela la plej malsekaj regionoj de okcidenta Afriko. Dum la jaro oni havas pluvsezonon kaj sekan sezonon. Pro tio ke la lando troviĝas norde de la ekvatoro la pluvsezono de la okcidentafrika musono komenciĝas meze de majo kaj karakteriĝas per ĉiutagaj fulmotondroj kaj pluvegoj. En aŭgusto kaj septembro povas pluvi ankaŭ senĉese.

La nordaj du trionoj de la lando estas en la sahara regiono kun varmega klimato (la temperaturo atingas 45°) kaj granda tagnokta ŝanĝiĝo de la temparaturo. Inter julio kaj septembro izolataj ŝtormoj povas faligi grandajn kvantojn da akvo en mallonga tempo. Sed jaro, aŭ eĉ pluraj jaroj, povas pasi sen iu pluvo.

Meze de oktobro komencas la seka sezono. En decembro kaj januaro la klimato estas karakterizata per la harmatano, vento el Saharo, kiu kunportas pulvon kaj malvarmetan aeron. Februaro, marto kaj aprilo estas la plej varmaj monatoj kun malofta pluvo.

La meza temperaturo egalas al 26 °C en Kabala en la nordo, en Bo en la sudo ĝi varias inter 20°C kaj 37°C.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La indiĝena loĝantaro estas dividita en 16 tribojn, ĉiu kun sia propra lingvo kaj kulturo; inter la plej grandaj popolgrupoj estas Teman (35%) kaj Tembe (31%).

Religio[redakti | redakti fonton]

Pri la religia flanko , islamanoj estas 71-77%, kristanoj estas 21-27% kaj sekvantoj de tradiciaj afrikaj religioj ne atingas 2%. Siera-Leono estas lando sen oficiala religio .

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La lingvo parolata de 90 procentoj de la loĝantaro estas la kria lingvo (Krio), formo de angla kreolo, kiu ankaŭ miksis kun diversaj afrikaj lingvoj.

La oficiala lingvo estas la anglan kaj estas uzata en la administracio, edukado kaj komerco.

La araba estas uzata inter libanaj komercistoj kaj islamanoj.

Lernejaj tekstoj, informaj bultenoj kaj kolektoj de popolfabeloj estas produktitaj en indiĝenaj lingvoj kiel la mendea kaj temnea.

Inter la niĝer-kongaj lingvoj, la grupo mande estas la plej granda kaj inkluzivas la mendean, kurankan, jalunkan, susuan, vajan kaj la konon.

La lingvogrupo mel konsistas el temne, krim, kisi, bullom, limba kaj ŝembro[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la teritorio de Sieraleono estas loĝata jam de jarmiloj. La unuaj loĝantoj estis la ŝerbroj kaj la lokooj.

La skribita historio de Sieraleono komencas en 1462, kiam la portugala esploristo Pedro de Cintra nomis la landon Sierra Leoa el kio devenas la nuna landnomo.

Ek de 1562 la angloj kaj aliaj eŭropanoj uzis la landon kiel rimedo por sklavoj, kiuj estis portitaj al Ameriko. En 1787 anglaj aboliciistoj fondis Fritaŭnon kaj ekloĝigis tie liberigitaj sklavoj kiuj vivis en Londono. En 1807 en Britio la sklavkomerco estis oficiale malpermesita. Kelkaj skalvoj, kiel ekzemple Sengbe Pieh, provis mem eskapi el mallibereco kaj batalis por siaj rajatoj.

En 1808, Sieraleono iĝis brita kronkolonio.

Sengbe Pieh el Sieraleono, poste konata ankaŭ kun la nomo Joseph Cinqué (1814-1879), estis la plej elstara akuzito en la kazo Amistad (1841) en Usono, en kiu estis trovita ke li kaj la aliaj 52 estis viktimoj de kontraŭleĝa kontrabando de sklavoj fare de portugaloj kaj hispanoj.

La 27-an de aprilo 1961, la lando akiris plenan sendependecon. La unua ĉefministro estis Sir Milton Margai (1895-1964). Pro la konfliktoj inter la variaj etnoj, la lando spertis daŭran politikan malstabilecon.

En marto 1967, Siaka Stevens, ĉefo de la Partio de la Tuta Popolo All-Peoples Congres (APC), venkis en la elektoj, sed pro serio da militistaj puĉoj li akiris la povon nur en aprilo 1968. Tiam li deklaris la krizostaton kaj ŝtatigis la diamantminejojn.

En aprilo 1971 la parlamento ŝanĝis la konstitucion. Sieraleono iĝis respubliko kaj Siaka Stevens estis elektita kiel unua prezidento.

En 28-a de majo 1975, kune kun 14 aliaj landoj, Sieraleono fondis la Ekonomian Komunumon de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj.

En novembro 1985 Siaka Stevens rezignis kaj en januaro 1986 la generalmajoro de la armeo Joseph Saidu Momoh estis oficiale elektita kiel prezidento.

Intercivitana milito 1991-2001[redakti | redakti fonton]

Sieraleono estas lando riĉa je diamantoj kaj aliaj valoraj krudmaterialoj. Sed eksterlandaj firmaoj ekspluatas la minejoin kaj nur la potenculoj de la lando profitas. La plejmulto de la loĝantaro suferas pro malriĉeco. Tio estas la ĉefa kialo de la ofte okazintaj ribeloj en la lando.

En 1990 en la apuda lando Liberio okazis intercivitana milito. Ribelaj milicoj gviditaj de Charles Taylor batalis kontraŭ la liberia diktatoro Samuel Doe. La prezidento de Sieraleono Joseph Saidu Momoh sendis siajn trupojn al Liberio por subteni la registaron de Doe. Sed Taylor venkis kaj ek de marto 1991 subtenis la milicojn de la Revolutionary United Front (RUF) kiu ekbatalis kontraŭ la registaro de Sieraleono. Sekvis dekunu jaroj da terura intercivitana milito.

Dekmiloj fuĝis de seksperfortoj kaj murdado. Pli ol 5000 infansoldatoj estis perforte rekrutigitaj kaj devigitaj fari kruelaĵojn. Aparta karakterizo de la RUF estis la ofta mutilado de la civiluloj. Entute inter 100 000 kaj 200 000 mortis kaj pli ol du milionoj da homoj (pli ol triono de la loĝantaro) fuĝis al apudaj landoj.

La teroro estis financiita per tiel nomataj "sanĝaj diamantoj". Laŭ juĝo de la Aparta Tribunalo de UN Taylor ordonis al la RUF konkeri la diamantminejojn por akiri arrmilojn el Eŭropo pagitaj per la diamantoj.

Laŭ la helporganizaĵo medico international, akiri la kontrolon de la krudmaterialoj estis la ĉefa celo de la milito. La gajnintoj estis la gvidantoj de la ribeluloj, la regantoj de Sieraleono kaj la sud-afrika diamantfirmao De Beers.

En julio 1999 la registaro kaj la RUF subskribis pacakordon en Lomeo, Togolando. Fine de 1999 ĝis 6.000 pacigaj soldatoj de la pac-misio de la Unuiĝintaj Nacioj UNAMSIL estis staciitaj en la lando. En majo 2000, la situacio plimalboniĝis akre kaj britaj soldatoj estis senditaj en la tiama kolonio por evakui fremdulojn kaj restarigi trankvilecon. Ili stabiligis la situacion kaj kontribuis al la fina batalhalto.

Oficiale la intercivitana milito finiĝis la 18-an de januaro 2002 du tagoj post la starigo de la Speciala Tribunalo por Sieraleono.

Post la fino de la intercivitana milito[redakti | redakti fonton]

Ernest Koroma estas prezidento de Sieraleono ek de 2007

La 14-an de majo 2002, la antaŭa prezidanto Ahmad Tejan Kabbah, estis reelektita kun 70,6% de voĉdonoj.

La lando estas nun en paco. La diversaj rimedoj prenitaj de la UN estas iom post iom reduktitaj aŭ forigitaj, kiel ekzemple la embargo sur la eksporto de diamantoj. La fortoj blukaskuloj (UN-misio en Sieraleono) estas reduktitaj. Post maksimumo de 17 500 homoj en marto 2001, la nombro estis malpli ol 13,000 en junio 2003 kaj 5000 en Oktobro 2004.

Tamen, pro ekonomiaj kialoj, multaj infanoj ankoraŭ laboras en la diamantminejoj, kiuj estas tre danĝeraj. La disvastiĝo de aidoso estas tre alta, 16 000 infanoj malpli ol 15-jaraĝaj estas VIH pozitivaj.

Ek de majo 2014 la Ebola epidemio disvastiĝis en la lando kaj kontribuis al plia malboniĝo de la ĝenerala situcio. Ĝis la fino de la jaro 2014 pli ol 6000 homoj estis infektitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turisma infrastruktur situas ĉefe laŭlonge de la marborod. Estas ankaŭ tropikaj arbaroj, marĉoj, montoj kaj kelkaj naturrezervejoj, kie vivas interalie krokodiloj, simioj kaj multaj birdospecoj

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Sieraleono apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Olayinka Burney Nicol, Hassan Bangura, John Vandi, Koso Thomas kaj Gladys Metzger estas inter la plej konataj artistoj de Siera-Leono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pli nuntempaj verkoj de Syl Cheney Coker kaj Lemuel Johnson kontribuis al la literatura tradicio de Siera-Leono.

Unu el la plej elstaraj anglaj verkistoj de la 20-a jarcento estis Thomas Decker, de kiu pluraj verkoj estis publikigitaj en la kiria lingvo. Li ankaŭ tradukis al la kria anglalingvajn verkojn.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Hajlajfo (angle highlife) estas danca kaj muzika stilo en Ganao kaj Siera-Leono, kiu estas trovebla ankaŭ en aliaj okcidentafrikaj landoj. La originoj de hajlajfo troviĝas en la 1920-aj jaroj precipe en Ganao. Ekde ĉi tie la stilo disvastiĝis en aliajn landojn de Okcidentafriko. Karakterize por hajlajfo estas elementoj el la ĵazo kaj la uzado de malsamaj gitaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) 10 aferoj kiujn vi ne sciis pri Sierra-Leone, filmeto
  2. Annual statistical digest 2005/2006. p.2, Statistics Sierra Leone, 2008 alirite la 2-an de marto 2015
  3. (en) Lingvoj de Sierra Leone, Brittanica