Tropikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tropikoj
Mondregiono
regiono [+]



Vikimedia Komunejo:  Tropics [+]
vdr

Tropikoj (aŭ la intertropika zono) estas geografia regiono de la Tero centrumita ĉirkaŭ la ekvatoro kaj limigita per latitudo de la du tropikoj: tropiko de Kankro en la norda kaj tropiko de Kaprikorno en la suda hemisfero. (Tiu areo etendiĝas inter ĉirkaŭ 23,5° N latitudo kaj 23,5° S latitudo). Ĉirkaŭ la tropikoj estas la subtropikoj.

Ĉi tiu regiono inkluzivas ĉiujn partojn de la mondo kie la suno estas rekte supre iam dum jaro. Norden de la Tropiko de Kankro kaj suden de la Tropiko de Kaprikorno la suno neniam levas al 90° azimuto. Tamen, iuj montaj areoj inter la tropikoj povas esti malvarmaj kaj neĝaj.

Tropikaj plantoj kaj animaloj estas specifaj indiĝenaj specioj de la specioj. Oni diras tropika en ĝenerala senco la varmegajn regionojn, kiujn kovras tutjare abunda vegetaĵo. Sed ekzistas do partoj de tropikoj, kiuj ne respondas al tiuj kriterioj, kiel la altmontara tundro aŭ neĝokovritaj pintoj! (ekz. Mauna Kea).

En la Klimata klasifiko de Köppen, tropika areo estas iu regiono kiu ne estas seka kaj havas 12-monatan meztemperaturon de pli ol 18 . Vidu artikolon tropika klimato.

Kelkaj tropikaj urboj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]