Nacia Parko Serengeti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serengeti)
Nacia Parko Serengeti
Serengeti-Landscape-2012.JPG

Koordinatoj2° 19′ 58″ S, 34° 34′ 0″ O (mapo)-2.332777777777834.566666666667Koordinatoj: 2° 19′ 58″ S, 34° 34′ 0″ O (mapo)
Areo14 763 km² (1 476 300 ha) [+]

Estiĝo1951
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoNatura
Jaro1981 (5)
Numero156
Kriterioj(vii), (x)

Map
Nacia Parko Serengeti

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Serengeti National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Nacia Parko Serengeti (angle Serengeti National Park, svahile Hifadhi ya Taifa ya Serengeti) estas granda nacia parko de la areo de Serengeti, Tanzanio. Ĝi estas fama ĉefe pro la ĉiujara migrado de ĉirkaŭ unu miliono kaj duono de gnuoj kaj de 250,000 zebroj. La Nacia Parko Serengeti estas amplekse konsiderata kiel la plej bonkvalita rezervejo en Afriko pro sia denseco kaj de predantoj kaj de predoj.

La savano Serengeti estas la plej granda kaj la plej malnova nacia naturparko en Tanzanio en orienta Afriko. La nomo "Serengeti" devenas el la masaja lingvo, lingvo de la afrika tribo masajoj, kaj tradukeblas kiel "senfina ebenaĵo". La parko situas sur ebenaĵo, kiu etendiĝas inter altaĵo de la vulkano Ngorongoro kaj limo limo inter la ŝtatoj Kenjo kaj Tanzanio preskaŭ ĝis la lago Viktorio. La nacia parko inkluzivas plimulton de la ekosistemo de Serengeti. La teritorio estis proklamita biosfera rezervejo dum la jaro 1929, kaj nacia naturparko dum la jaro 1945.

Tipaj bestoj estas ĉi tie elefantoj, rinoceroj, zebroj, antilopoj, ĝirafoj, leonoj. Sume ĉi tie ekzistas 500 specioj de birdoj kaj 45 specioj de mamuloj.

La parko estas listigita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]